Sinjoro Rapid, amiko de Marko, eniris vendejon de aŭtoj. Tie li vidis belan sinjorinon, kiu plaĉis al li. Vendisto venas al li. Sinjoro Rapid demandas:
- Kiu aŭto estas la plej bona?
- Tiu ĉi estas la plej bona el ĉiuj.
- Ĉu ĝi estas rapida?
- ĝi estas pli rapida ol aliaj.
- Ĉu ĝi estas ankaŭ forta?
- Ho jes, ĝi estas tre forta.
- Kompreneble, ĝi estas la plej multekosta el ĉiuj.
- Dankon, bedaŭrinde mi ne aĉetos novan aŭton, ĉar mia malnova aŭto estas la plej malmultekosta el ĉiuj. Mi ankoraŭ veturos per ĝi.
Dum li tion diris, li denove rigardis la belan sinjorinon. Sed la vendisto diris:
- Estos pli bone, ke vi ne rigardu tiun ĉi sinjorinon. Ankaŭ ŝi estas multekosta. Mi scias, ĉar mi estas ŝia edzo.