EsperantoLand.de
 

Renkontighoj
21a Novjara Renkontiĝo 2024/25 en Wiesbaden

La 21a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2024 ĝis la 3a de januaro 2025, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. plu

 

Renkontighoj
20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazis de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Partoprenis pli ol 160 homoj. plu

 

Renkontighoj
Ne okazis la Novjara Renkontiĝo 2020/21, planita por Wiesbaden

Sekve de la kronvirusa dekreto kaj la (nepublika) informo pri ties daŭrigo post la 20-a de decembro ne povos okazi la deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand. Ĝi estis planita por la tempo de la 27-a de decembro 2020 ĝis la 3-a de januaro 2021, denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno.
Informo 2021-08-15: Ni planas denove NR-on ĉi-jarfine.
Informo 2021-12-22: Bedaŭrinde ankaŭ ne povos okazi la NR 2021/22, denove pro ŝtataj malpermesoj kadre de la kronvirusa pandemio. plu

 

Komputilo/Interreto
Esperanto ĉe Tvitero inter la ĉefaj 30 lingvoj

Scienca esploro pri la lingvoj de mesaĝoj ĉe Tvitero informas, ke dum la pasintaj dek jaroj tie dissendiĝis kelkaj cent milionoj da mesaĝoj en Esperanto. Inter la entute 150 priserĉitaj lingvoj Esperanto havis per tio lokon 23. plu

 

Literaturo
Aperis bildlibro "La aveluja trezoro" de Christoph Frank

La konata pupludisto kaj magiisto Christoph Frank publikigis bildlibron, "La aveluja trezoro". Temas pri avelujaj kreaĵoj en la ĝardeno de Christoph Frank. Kiajn fantaziajn aventurojn ili travivas, vi povas vidi kaj legi en la 40-paĝa bildlibro. plu

 

Pri Esperanto
Ĉu Esperanto estas malfacila aŭ facila, s-ro Dorren?

La ĵurnalisto Gaston Dorren verkis libron pri proksimume 60 eŭropaj lingvoj, germane "Sprachen: Eine verbale Reise durch Europa" (Lingvoj: Vorta vojaĝo tra Eŭropo). La ĉapitro pri Esperanto bedaŭrinde prezentas tiun lingvon komplete malĝuste - interalie la aŭtoro asertas, ke Esperanto estus "malfacila". La malo veras: Esperanto estas lernebla en proksimume kvarono de la tempo, kiun oni bezonas ekzemple por la angla aŭ hispana. plu

 
 

21a Novjara Renkontiĝo 2024/25 en Wiesbaden

La 21a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2024 ĝis la 3a de januaro 2025, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno.  plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu

 

Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto

La reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto. plu

 

Retuma rekomendo
Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto

Ĉiutage ĉirkaŭ tri mondajn novaĵojn en Esperanto oni povas legi kaj ankaŭ aŭdi ĉe la retopaĝoj de la Ĉina Radio Internaciaplu

 
$LIBROLIGO;
 

Slogano

Ĉiam memoru, ke via propra decido sukcesi estas pli grava ol iu_ajn alia afero. (Abraham Lincoln)
 
© EsperantoLand