Renkontighoj 

11 - 20 (73)
 
 

2013-05-19

Pri la 4-a PRINTEMPE raportis i.a. ankaŭ la revuo Esperanto en la maja numero de 2013. Jen la artikolo.

Internacia PRINTEMPE-renkontiĝo en Germanio

En agrabla kunvena domo meze inter Kolonjo kaj Treviro okazis la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand, de la 29-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio - kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do la etoso estis agrable internacia.

La renkontiĝejo apud la vilaĝeto Baasem bele situas sur monto kun ĝuinda superrigardo al vasta valo. Eblis ĉiutage ĝui la endoman naĝejon kaj ni ŝatis promeni tra la kampoj, al lago kaj al proksimaj vilaĝoj kiel Kronenburg. La ekskursoj kondukis nin al la urboj de Bad Münstereifel, Monschau kaj Kolonjo, kie ni povis viziti interalie la ĉokoladan muzeon, la tradician judan banejon ("Mikwe") kaj - nepretervideble - la katedralon. En Nettersheim ni vizitis muzeon pri la regionaj historio kaj naturo. Kelkaj entuziasmuloj veturis ankaŭ al la radio-observatorioj de Effelsberg kaj Stockert.

Endome ni spektis diversajn filmojn - pluraj filmetoj de germana Esperanto-filmkonkurso, vojaĝa raporto pri Sumatro kaj filmojn pri Venezuelo, kiujn prezentis Liba kaj Floreal Gabalda. Ni aŭdis raportojn pri vojaĝoj trans Siberio kaj al Rumanio de Marcel Delforge kaj prelegon pri klimatgasa kompensado de Lu Wunsch-Rolshoven. Kaj ni ĝuis la bongustan kuiradon de la domo dum agrabla konversacio.

La vetero estis pli vintra ol printempa - komence eĉ iom neĝis kaj la neĝo restis konstanta. Kiom bele vidi vintran pejzaĝon el varma salono kaj vespere babiladi ĉe kamena fajro!

La venontjara PRINTEMPE okazos dum pasko 2014 en la kunvenejo "Marienburg", sur monto apud la rivero Mozelo, kun bela rigardo al ambaŭflanka valo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

 

"De vintro al printempo"

2013-05-18

Pluraj gazetoj raportis pri la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand dum la paskaj tagoj en Dahlem-Baasem, ekzemple revuo Esperanto, Ondo de Esperanto kaj Magdeburga Folio.

Legeblas rete la artikolo en la Ondo, sub la titolo "De vintro al printempo". La artikolon de Liba Gabalda en Magdeburga Folio (N-ro 115(15), Majo/Junio 2013) ni republikigas ĉi-sube. La artikolo el revuo Esperanto troviĝos en posta artikolo ĉi-paĝe.


La 4-a PRINTEMPE en DAHLEM-BAASEM
30.3. - 6.4. 2013

La Paska semajno organizita de EsperantoLand sub la gvido de Lu Wunsch-Rolshoven okazis fine de marto kaj komence de aprilo en Dahlem-Baasen meze de la Eifel-regiono en Germanio. Partoprenis ĝin malgranda grupo de 12 geesperantistoj el Belgio, Francio kaj Germanio. Ni povis pli bone konatiĝi kaj ĝui agrablajn tagojn en la neĝkovrita pejzaĝo. La feria domo troviĝas en iom izolita loko duonĉirkaŭata per arbaro. Ĝi posedas ĉion por bona komforto de la uzantoj, eĉ naĝejon. Ĉiutagaj manĝoj estis abundaj kaj bongustaj. Por festi Paskon, ne mankis ĉokoladaj kaj koloraj ovoj kaj ankaŭ bongusta ŝafidforma kuko. De la manĝejo videblis la vilaĝo Baasem.

Ni aŭskultis prelegojn kaj ĝuis bildprezentadojn pri vojaĝoj prezentitaj de la partoprenantoj. Marcel Delforge rakontis pri sia vojaĝo per Transsiberia trajno survoje al Azia kongreso en Mongolio kaj pri interesa ŝipado kaj navigado tra la Danuba Delto en Rumanio. Oni spektis tri filmetojn, kiuj gajnis konkurson rilate al Esperanto. Tre interesa estis filmo pri Sumatro de Jean François Cousineau dum lia vojaĝo tra tiu ekzotika lando. Liba kaj Floreal Gabalda prezentis filmojn pri Venezuelo kaj ties folklora vilaĝfesto.

Ni piedpromenis en la proksima ĉirkaŭaĵo, vizitis la urbeton Kronenburg kaj promenis laŭlonge de ĝia lago. En Bad Münstereifel ni admiris historian centron kaj pluekzistantajn fortikaĵojn. Ĝi apartenas al la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Rheinlando. Ravis nin la pitoreska urbo Monschau, situanta en rokeca valo de la okcidenta parto de la Eifel-regiono en proksimeco de la belga limo. Marcel vespere rakontis pri aventuroj de Michel Schmitz kaj la gastejo Baraque Michel, kiu rilatas al tiu regiono. En la urbeto Nettersheim ni vizitis naturcentron kaj ties ekspozicion pri la naturo kaj historio de la regiono kaj poste ni promenis en la ĉirkaŭaĵo. Revene ni haltis por admiri la kastelon Schmidtheim. En ĉiuj vizititaj urboj ni post la promenado kafumis kaj teumis dum agrabla babilado. Por viziti la urbon Kolonjon ni veturis trajne. La stacidomo troviĝas en apudeco de la mondfama katedralo. Promenante ni vizitis la urbodomon, Mikwe - la judajn ritualajn banojn, parfumejon, ĉokolad- kaj mustardmuzeojn.

Ĉiu-matene ni konversaciis kaj pridiskutis diversajn temojn: pri pasko-kutimoj kaj simboloj (ovoj, leporo, sonoriloj), pri diversaj E-aranĝoj en Germanio, Francio kaj aliloke. Oni povis konsulti fotoalbumojn kun raportoj pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn mi alportis. Aliaj temoj estis pri malfacilaĵoj kaj lingvoproblemoj. Ne mankis amuzaj ludoj kaj iom da dancado. Vizitis nin du esperantistoj loĝantaj en la regiono. Lu Wunsch-Rolshoven prelegis pri klimatgasa kompensado: (kompensado de produktitaj forcej-efikaj gasoj), ŝparo de energio, uzado de vojaĝrimedoj, varmigado, aĉetado-konsumado, alternativa energio (suno, vento...).

Ĉe la fino ni esprimis opiniojn pri la semajno. Resume ni povas diri, ke ĝi bone disvolviĝis kaj ni pasigis tre agrablan Pasko-tempon en la bela pejzaĝo de la Eifelmontaro, malgraŭ la malvarma vintra kaj neĝa vetero. Espereble venontjare la printempo venos ĝustatempe por povi ĝui vekiĝantan naturon kaj sunplenajn tagojn.

Liba Gabalda

 

Sukcesa 4-a Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino

2012-12-18

auf deutsch

En dimanĉo, 9-a de decembro, kunvenis entute 33 homoj por komune matentagmanĝi en la gastejo "Al Hamra" en la berlina kvartalo "Prenzlauer Berg". Ĉ. dek gastoj estis eksterlandanoj, inkluzive de paro el Finnlando, kiu dum kelkaj tagoj vizitis Berlinon. Ĉeestis ankaŭ pluraj neparolantoj de Esperanto, ĉefe familianoj.

Regis agrabla etoso, dum oni povis ĝui la arab-stilan matentagmanĝan bufedon de la kafejeca gastejo. La kunveno daŭris de la deka horo matene ĝis post la kvara posttagmeze - kelkaj homoj venis frue, aliaj nur malfrue...

La Zamenhofa Matentagmanĝo estas aldono al la tradicia berlina Zamenhofa Festo, kiu ĉi-jare okazos en sabato, 15-a de decembro. La matentagmanĝon organizas la asocio EsperantoLand, nun jam la kvaran fojon.

 

Renkontiĝo super mozela valo

2012-08-15

La 3-a PRINTEMPE estis mia unua renkontiĝo kaj ĝi plaĉis al mi. Ĝi okazis en la kastelo "Marienburg", kiu konsistas el etosplenaj domoj, belege situantaj inter vinberejoj, borde de la rivero Mozelo apud la ĉarma urbo Zell. La domaro "Marienburg" estas eksa kastelo kaj monaĥejo, iam detruita kaj antaŭ duonjarcento rekonstruita, nun enhavanta komfortajn dormĉambrojn kaj kunvenejojn. La manĝo bongustis, nur la vetero ne ĉiam estis bona kaj varma.

Dum la tagoj ni faris ekskursojn, promenojn, kafumis, aŭdis prelegojn, zorgis pri la du komencantoj kaj babilis pri Esperanto, la mondo kaj la tuta resto. Vespere ni malstreĉiĝis per vingustumado, diskutoj, prelegoj kaj fotomontrado aŭ simple per legado aŭ dormado.

Rapide la semajno finiĝis kaj ni devis forlasi EsperantoLandon ekzemple al Hamburgo, Oldenburgo, Antverpeno, Bruselo, Berlino aŭ Wiesbadeno. Do - ĝis la venonta fojo!

Jen listo de kelkaj aktivecoj dum la semajno:
*vizito de: eksvulkanaj lagoj, ĉarmaj urboj, varmbanejo de Bad Bertrich, turo kun interreta ligo per fotilo apud la kastelo "Marienburg", Radia Teleskopo Effelsberg, aŭtokurejo "Nürburgring"
*prelegoj pri: Anguloj ĉe fotado (Alfred), Gramatiko kaj literaturo de Esperanto (Christian), Mongolio (Marcel), Merkatiko (Lu)
*fotomontrado de: Marcel kaj Paulo, Jutta
*kuracplanta promeno kun Diemante kaj Monika
*pentraĵoj faritaj de Lukas

Angelika Dürre

(Artikolo en la revuo "Ondo de Esperanto", junio 2012, p. 7)

[Ondo de Esperanto]

 

Printempaj tagoj

2012-08-15

Jam la trian fojon okazis la renkontiĝo Printempe de EsperantoLand, ĉi-foje en la kunvenejo "Marienburg", alte super la mozela valo kaj kun bela rigardo ambaŭflanken al la rivero, kiu tie tre kurbiĝas. Kunvenis homoj el Belgio kaj Germanio, kiuj ĝuis belan kaj varian semajnon ĉirkaŭ Pasko.

Prelegojn prezentis Christian Declerck (unu pri gramatiko kaj alian pri la Esperanto-literaturo), Alfred Schubert (pri fotoj kaj aparte pri la graveco de anguloj dum fotado), Marcel Delforge (pri vojaĝo al Mongolio) kaj Lu Wunsch-Rolshoven (pri merkatiko, specife rilate al Esperanto).

La ekskursoj gvidis la partoprenantojn al la najbaraj urboj Cochem, Traben-Trarbach, Zell, Bad Bentrich (kun vizito de varmakva banejo), la radio-teleskopo Effelsberg kaj al kelkaj vulkanlagoj de la regiono “Eifel”. La kastelo Arras estis la celo de promeno de kelkaj kuraĝaj migremuloj, kaj dum aliaj sunaj tagoj la ĉeestantoj ĝuis malpli longajn promenojn en la ĉirkaŭdomaj arbaro kaj vinkampoj. Kaj kompreneble en tiu tradicia vinregiono ne povis manki vingustumado.

Lu Wunsch-Rolshoven,
EsperantoLand

(El revuo "Esperanto", majo 2012, p. 116)

 

Prelego "Varbado bezonas ripetadon"

2012-05-30

Dum la "Komuna Esperanto-Kongreso" en Berlino dum pentekosto 2012 Lu Wunsch-Rolshoven, estro de EsperantoLand, prezentis prelegon pri varbado.

La folioj de la prezento kun la titolo "Varbado bezonas ripetadon" estas nun elŝuteblaj sur nia retejo kiel pdf-dosiero.

 

En kvieta valo

2011-08-26

La ĉi-jara 9-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE) okazis de la 23-a ĝis la 30-a de julio rande de la vilaĝeto Kirchähr en la germana regiono "Westerwald", iom oriente de Koblenz. La renkontiĝejo troviĝis en kvieta valo kun arbaro, kio permesis al ni fari kelkajn belajn promenojn; bone regalis nin la kuiristino en la domo. Partoprenis entute dudeko da homoj inkluzive de familio, multaj venis el Belgio, la aliaj el Germanio kaj Pollando.

Jen videblas kelkaj fotoj de la kunveno.

Ekskursoj al Rejno kaj Lahn

Ni ekskursis al diversaj lokoj de la regiono - al Montabaur kaj ties kastelo kaj ankaŭ al Limburg ĉe la rivero Lahn kun ties impone kolora katedralo kaj ĉarma malnova urboparto. En Koblenz kelkaj vizitis la ĝardenekspozicion, dum la aliaj promenis tra la urbo apud Rejno kaj Mozelo. En alia ekskurso ni veturis al la urbetoj Nassau kaj al la malnova baneja kuracloko Bad Ems, kiun vizitadis interalie rusa caro kaj aliaj rusaj famuloj en la 19-a jarcento. Surpriza bildo estis vidi en germana urbeto rus-ortodoksan preĝejon.

Duflanka puzlo kaj pri psikologiaj grupoj

Endome ni sekvis plurajn prelegojn. Christian Declerck prelegis pri la lingvouzo, Danka Leyk klarigis al ni, kiel funkcias psikologia grupo, Lu Wunsch-Rolshoven informis pri kelkaj principoj de varbado kaj pri la difuzo de novaj aferoj. Okazis ankau lingvokurso. Kaj kompreneble ni ĝuis babiladon, ludadon kaj puzladon - ĉi-foje ni havas ne nur tridimensian puzlon, sed sukcesis ankau kunmeti duflankan puzlon, kun la sama bildo supre kiel malsupre; iom streĉe - sed des pli kontentige sukcesi tamen.

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

 

Deko da aliĝoj por SOMERE 2011

2011-06-13

Intertempe deko da homoj aliĝis al la 9-a SOMERE, la "Somera Mezeŭropa Renkontiĝo" en Kirchähr, proksime de Montabaur en la regiono Westerwald. La domo en bela valo apud rivereto promesas esti bela kadro por la kunveno. Kelkaj programproponoj jam kolektiĝis.

Pliaj informoj troviĝas sur la retpaĝo de SOMERE.

 

PRINTEMPE kun harpoj kaj pupteatro

2011-05-11

Entute 24 gastoj venis al la ĉi-jara dua renkontiĝo "PRINTEMPE" organizita de EsperantoLand, kiu okazis de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo en pejzaĝa domo apud la vilaĝo Baasem en la Eifel-regiono, Germanio. Kelkaj el la partoprenantoj ekskurse venis el Belgio kaj ĝuis nur unu tagon, aliaj restis dum unu aŭ du noktoj aŭ la tutan semajnon. Feliĉe la partoprenantaro estis internacia kaj ni preskaŭ ekskluzive parolis en Esperanto.

Promenoj, kastelo, harpoj

La programo estis varia kaj pro la ĉiutaga sunbrilo ni povis pasigi multan tempon ekstere: Ni promenis en la ĉirkaŭo, al najbaraj vilaĝoj kaj apud proksima lago. Dum aliaj tagoj ni ekskursis al kastelo kaj veturis al la urbo Bitburg (kie okazos la venonta Novjara Renkontiĝo). Krome ni vizitis naturcentron kun ekspozicioj pri la historio kaj la naturo de la regiono. Pro la samtempa ĉeestado de harp-orkestro ni povis aŭskulti ties koncerton, bele aranĝitan ekstere apud la domo. Kaj, kompreneble, dum la paska dimanĉo ni amuziĝis serĉante ovojn.

Banado kaj "Aleksandro kaj la mekanika muso"

Endome ni plurfoje ĝuis banadon en la naĝejo kaj aŭskultis prelegojn, interalie pri la vojaĝo de Marcel Delforge tra Moskvo al Mongolio kaj pri varbado. Certe la arta kulmino de la semajno estis prezento de rakonto fare de la lerta pupludisto Christoph Frank: "Aleksandro kaj la mekanika muso". Kaj kiel ĉe ĉiu Esperanto-renkontiĝo ni multe ĝuis babiladon.

Jen kelkaj fotoj de la renkontiĝo.

 

Pri la Novjara Renkontiĝo en la revuo "Esperanto"

2011-02-20

auf deutsch

La revuo 'Esperanto' publikigis raporton pri la 9-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) de EsperantoLand en sia februara eldono. Plian artikolon publikigis 'La Ondo de Esperanto'. Jen sekvas la raporto el 'Esperanto'.


Infanoj kaj junuloj el deko da landoj


De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 3-a de januaro 2011 la asocio EsperantoLand organizis en Saarbrücken la 9-an Novjaran Renkontiĝon (NR).

Ĉi-jare entute 73 infanoj kaj junuloj ĝis 14 jaroj partoprenis – bela pruvo pri la ĉiujara allogeco de la infana kaj junulara programo de NR, kiun lerte kunmetis Christoph Frank kun Betti Maul-Propadović, Nicky Janssen kaj deko da helpantoj. La porinfana ĉeftemo estis la ''maro'' kaj eblis ekzemple partopreni en granda pirata festo, ekzerci pupteatradon, manlabori kaj ludi diversmaniere.

La infanoj venis kun siaj gepatroj kaj aldone partoprenis pliaj paroj kaj unuopuloj – ĉefe el la meza generacio – kaj pli aĝaj junuloj, tiel ke entute 194 homoj partoprenis en Saarbrücken, el 14 landoj – hazarde la samaj nombroj kiel pasintjare. Duono de la infanoj ankaŭ ĉi-foje havas Esperanton kiel denaskan lingvon, kio multe helpis zorgi pri esperantlingva etoso ankaŭ inter ili. Ĉe la plenkreskuloj jam la internacieco subtenis la malkrokodiladon: Triono de la partoprenantoj venis el Germanio, kvarono el Francio, la aliaj el deko da eŭropaj landoj, el Kanado kaj el Urugvajo.

La pli aĝaj junuloj kaj junaj plenkreskuloj bone amuziĝis, organizante sian propran programon kadre de la dua ''Novjara Internacia Semajno'' (NIS) – kelkfoje aparte, ekzemple per ludoj, babilado, ekskurso aŭ en la diskoteko, kelkfoje elektante erojn el la cetera propono.

Novaĵo en la vespera programo ĉi-jara estis kabareto de Christoph Frank, ''La konsilantaro – sensaciaj edukmetodoj'', multe aprezata premiero. Krome prezentiĝis du belaj koncertoj, de Kim Henriksen kaj de Xavier Rodon Morera (de la grupo ''Kaj Tiel Plu''), konataj kaj delonge ŝatataj spertuloj de la Esperanto-muziko.

En la prelega programo kun kvardeko da prezentoj la ĉeftemo estis ''estonteco'' kaj eblis ĝui ekzemple prezentojn pri energiŝparaj domoj, rekta demokratio, prognozomodelo aŭ la estontecoj de literaturo kaj lingvo. Oni povis krome lerni interalie pri la hinda Ramajana-rakonto, tradukado, lingvopolitiko, prezentoteknikoj, manĝokutimoj, infanaj fakaj bildlibroj kaj la objektfunkcia programlingvo Scala.

Kiel kutime estis kvar diversaj lingvokursoj kaj denove Esperanto-ekzamenoj, organizitaj de Katalin Kováts.

Plaĉa estis ankaŭ la silvestra festo, kies diskoteko longe daŭris kaj permesis al kelkaj junuloj almenaŭ unufoje dum la semajno ĝui la matenmanĝon de la domo...

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

 

© EsperantoLand