2010-02-12
La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1450 gastigantojn en 91 landoj. En la antaŭa eldono (2008) estis 1225 adresoj en 90 landoj. La unuan lokon okupas laŭ la nombro de gastigantoj Francio per 177 adresoj, la duan Germanio (117 adresoj).
Gastigantoj en Ĉinio, Senegalio kaj Irano
En Brazilo estas 84 gastigantoj. Aliaj landoj kun multaj adresoj estas Rusio (81), Pollando (75), Ukrainio (65), Usono (63), Hungario (53), Japanio, Nederlando, Ĉinio kaj Senegalio (po 36), kaj Irano (34). Rimarkindas, ke inter la unuaj dek tri landoj troviĝas ses ekstereŭropaj landoj.
En la 208-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri lokoj kun gastigantoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj utilaj adresoj.
Komparo kun CouchSurfing
Interese estas noti, ke en la interreta gastiga servo
CouchSurfing intertempe troviĝas 820 homoj, kiuj indikas almenaŭ la nivelon de komencanto pri Esperanto. En Francio estas ekzemple 115 Esperanto-parol(et)antoj ĉe CouchSurfing, en Germanio 70.
Unua eldono de Pasporta Servo en 1974
La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo "Programo Pasporto", estis prezentita de la argentinano Ruben Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.
Reta eldono kaj socia retejo
En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ
socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. La retpaĝaro ne anstataŭas la adreslibron sed ofertas novajn servojn, haveblajn nur per Interreto: grandigebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj taglibrejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 1200 uzantojn, el kiuj ĉ. 700 estas gastigantoj.
La papera eldono de la adresaro estas aĉetebla ĉe libroservoj kontraŭ ĉ. 9 EUR.
[Gazetaraj Komunikoj de UEA, EsperantoLand]