1 - 10 (531)
Renkontighoj, Esperanto en Europo
 [2013-05-19]
Renkontighoj, Esperanto en Europo
"De vintro al printempo" [2013-05-18]
Lingvopolitiko, Esperanto en Europo
Letero al Federacia Prezidento Gauck [2013-03-05]
Lingvopolitiko, Esperanto en Europo
Esperanto-grupo en la pola parlamento [2013-02-24]
Pri Esperanto, Lingvopolitiko
EU-komisiono pri Esperanto [2013-01-07]
Komputilo/Interreto
Filmo pri Neŭtrala Moresnet [2013-01-06]
Pri Esperanto
Amaskomunikiloj pri la 11-a NR, Xanten [2012-12-31]
Renkontighoj, Esperanto en Europo
Sukcesa 4-a Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino [2012-12-18]
Esperanto en Azio, Lingvokursoj/Instruado
250 Esperanto-kursoj en Seulo [2012-11-17]
Monda Politiko, Komputilo/Interreto, Esperanto en Europo
"Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio?" [2012-11-15]

 
Lingvokursoj/Instruado
 
Renkontighoj
 
Komputilo/Interreto
Literaturo
Gazetoj
Muziko
Radio
 
Monda Politiko
Scienco/Interlingvistiko
Faka Aplikado
Arto
Religio
 
Esperanto en Afriko
Esperanto en Ameriko
Esperanto en Azio
Esperanto en Australio
Esperanto en Europo
 
Pri Esperanto
 
Lingvopolitiko
 
Diversajhoj
 
Marknomoj
11 - 20 (531)
 

Renkontighoj, Esperanto en Europo

2013-05-19

Pri la 4-a PRINTEMPE raportis i.a. ankaŭ la revuo Esperanto en la maja numero de 2013. Jen la artikolo.

Internacia PRINTEMPE-renkontiĝo en Germanio

En agrabla kunvena domo meze inter Kolonjo kaj Treviro okazis la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand, de la 29-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio - kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do la etoso estis agrable internacia.

La renkontiĝejo apud la vilaĝeto Baasem bele situas sur monto kun ĝuinda superrigardo al vasta valo. Eblis ĉiutage ĝui la endoman naĝejon kaj ni ŝatis promeni tra la kampoj, al lago kaj al proksimaj vilaĝoj kiel Kronenburg. La ekskursoj kondukis nin al la urboj de Bad Münstereifel, Monschau kaj Kolonjo, kie ni povis viziti interalie la ĉokoladan muzeon, la tradician judan banejon ("Mikwe") kaj - nepretervideble - la katedralon. En Nettersheim ni vizitis muzeon pri la regionaj historio kaj naturo. Kelkaj entuziasmuloj veturis ankaŭ al la radio-observatorioj de Effelsberg kaj Stockert.

Endome ni spektis diversajn filmojn - pluraj filmetoj de germana Esperanto-filmkonkurso, vojaĝa raporto pri Sumatro kaj filmojn pri Venezuelo, kiujn prezentis Liba kaj Floreal Gabalda. Ni aŭdis raportojn pri vojaĝoj trans Siberio kaj al Rumanio de Marcel Delforge kaj prelegon pri klimatgasa kompensado de Lu Wunsch-Rolshoven. Kaj ni ĝuis la bongustan kuiradon de la domo dum agrabla konversacio.

La vetero estis pli vintra ol printempa - komence eĉ iom neĝis kaj la neĝo restis konstanta. Kiom bele vidi vintran pejzaĝon el varma salono kaj vespere babiladi ĉe kamena fajro!

La venontjara PRINTEMPE okazos dum pasko 2014 en la kunvenejo "Marienburg", sur monto apud la rivero Mozelo, kun bela rigardo al ambaŭflanka valo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

Renkontighoj, Esperanto en Europo
"De vintro al printempo"

2013-05-18

Pluraj gazetoj raportis pri la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand dum la paskaj tagoj en Dahlem-Baasem, ekzemple revuo Esperanto, Ondo de Esperanto kaj Magdeburga Folio.

Legeblas rete la artikolo en la Ondo, sub la titolo "De vintro al printempo". La artikolon de Liba Gabalda en Magdeburga Folio (N-ro 115(15), Majo/Junio 2013) ni republikigas ĉi-sube. La artikolo el revuo Esperanto troviĝos en posta artikolo ĉi-paĝe.


La 4-a PRINTEMPE en DAHLEM-BAASEM
30.3. - 6.4. 2013

La Paska semajno organizita de EsperantoLand sub la gvido de Lu Wunsch-Rolshoven okazis fine de marto kaj komence de aprilo en Dahlem-Baasen meze de la Eifel-regiono en Germanio. Partoprenis ĝin malgranda grupo de 12 geesperantistoj el Belgio, Francio kaj Germanio. Ni povis pli bone konatiĝi kaj ĝui agrablajn tagojn en la neĝkovrita pejzaĝo. La feria domo troviĝas en iom izolita loko duonĉirkaŭata per arbaro. Ĝi posedas ĉion por bona komforto de la uzantoj, eĉ naĝejon. Ĉiutagaj manĝoj estis abundaj kaj bongustaj. Por festi Paskon, ne mankis ĉokoladaj kaj koloraj ovoj kaj ankaŭ bongusta ŝafidforma kuko. De la manĝejo videblis la vilaĝo Baasem.

Ni aŭskultis prelegojn kaj ĝuis bildprezentadojn pri vojaĝoj prezentitaj de la partoprenantoj. Marcel Delforge rakontis pri sia vojaĝo per Transsiberia trajno survoje al Azia kongreso en Mongolio kaj pri interesa ŝipado kaj navigado tra la Danuba Delto en Rumanio. Oni spektis tri filmetojn, kiuj gajnis konkurson rilate al Esperanto. Tre interesa estis filmo pri Sumatro de Jean François Cousineau dum lia vojaĝo tra tiu ekzotika lando. Liba kaj Floreal Gabalda prezentis filmojn pri Venezuelo kaj ties folklora vilaĝfesto.

Ni piedpromenis en la proksima ĉirkaŭaĵo, vizitis la urbeton Kronenburg kaj promenis laŭlonge de ĝia lago. En Bad Münstereifel ni admiris historian centron kaj pluekzistantajn fortikaĵojn. Ĝi apartenas al la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Rheinlando. Ravis nin la pitoreska urbo Monschau, situanta en rokeca valo de la okcidenta parto de la Eifel-regiono en proksimeco de la belga limo. Marcel vespere rakontis pri aventuroj de Michel Schmitz kaj la gastejo Baraque Michel, kiu rilatas al tiu regiono. En la urbeto Nettersheim ni vizitis naturcentron kaj ties ekspozicion pri la naturo kaj historio de la regiono kaj poste ni promenis en la ĉirkaŭaĵo. Revene ni haltis por admiri la kastelon Schmidtheim. En ĉiuj vizititaj urboj ni post la promenado kafumis kaj teumis dum agrabla babilado. Por viziti la urbon Kolonjon ni veturis trajne. La stacidomo troviĝas en apudeco de la mondfama katedralo. Promenante ni vizitis la urbodomon, Mikwe - la judajn ritualajn banojn, parfumejon, ĉokolad- kaj mustardmuzeojn.

Ĉiu-matene ni konversaciis kaj pridiskutis diversajn temojn: pri pasko-kutimoj kaj simboloj (ovoj, leporo, sonoriloj), pri diversaj E-aranĝoj en Germanio, Francio kaj aliloke. Oni povis konsulti fotoalbumojn kun raportoj pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn mi alportis. Aliaj temoj estis pri malfacilaĵoj kaj lingvoproblemoj. Ne mankis amuzaj ludoj kaj iom da dancado. Vizitis nin du esperantistoj loĝantaj en la regiono. Lu Wunsch-Rolshoven prelegis pri klimatgasa kompensado: (kompensado de produktitaj forcej-efikaj gasoj), ŝparo de energio, uzado de vojaĝrimedoj, varmigado, aĉetado-konsumado, alternativa energio (suno, vento...).

Ĉe la fino ni esprimis opiniojn pri la semajno. Resume ni povas diri, ke ĝi bone disvolviĝis kaj ni pasigis tre agrablan Pasko-tempon en la bela pejzaĝo de la Eifelmontaro, malgraŭ la malvarma vintra kaj neĝa vetero. Espereble venontjare la printempo venos ĝustatempe por povi ĝui vekiĝantan naturon kaj sunplenajn tagojn.

Liba Gabalda

Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

Lingvopolitiko, Esperanto en Europo
Letero al Federacia Prezidento Gauck

2013-03-05

auf deutsch

La asocio EsperantoLand skribis al la germana Federacia Prezidento Joachim Gauck, okaze de ties parolado pri Eŭropo en la 22-a de februaro. Gauck tiam rekomendis "uzeblan anglan" por ĉiuj.

En la letero al Gauck interalie estas starigita la demando, ĉu koncentriĝo je la angla povas sufiĉi; ekzemple la german-franca dialogo estus malfacile imagebla en la angla.

Oni pripensu, ĉu vere ĉiu feliĉiĝu laŭ unu maniero. Krome koncentriĝo je la angla subtenas lingvostaĝojn en la angla lingvoregiono, "kulturaj aĵoj kiel filmoj kaj libroj venas ĉefe el la angla lingvoregiono, ĉar tiam oni povas ilin pli facile prijuĝi, traduki kaj kompreni", konstatas la letero. Tia unuflanka orientiĝo de lingvostaĝoj, de la tradukita literaturo kaj de la filmoj bedaŭrinde ne servas la eŭropan kulturan interŝanĝon.

Gauck konstatis, ke ĝis nun ne jam ekzistas komuna eŭropa publiko. EsperantoLand metas la demandon, ĉu ne venis la tempo esplori pri la kaŭzoj de tio - ja la anglan oni jam subtenas kaj postulas ekde jardekoj. Eblajn kaŭzojn la asocio EsperantoLand vidas unuflanke en la altaj tempobezono kaj kostoj necesaj por la angla - ofte mil instruhoroj aŭ pli; Esperanto bezonas nur trionon de tio.

Aliflanke laŭ la letero Esperanto signifas pli grandan internaciecon ol la angla, ĉar Esperanton oni povas plustudi kaj paroli tute bone en ĉiu eŭropa lando.

La letero ne pledas por aparta subteno de Esperanto, sed petas la Federacian Prezidenton engaĝiĝi por samrajta traktado de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj.

Laŭ la letero cetere apenaŭ ekzistas grupo en Eŭropo, kiu havas pli da sperto kun eŭropa interkompreniĝo kaj montras pli da engaĝiĝo por la dialogo inter la civitanoj de la diversaj ŝtatoj ol la Esperanto-komunumo. La letero finiĝas per: "Popola interkompreniĝo estas nia deziro ekde la publikigo de Esperanto en 1887 – lingve interkompreniĝi kaj kompreni unu la alian, trans limoj, tuteŭrope kaj tutmonde."

Lingvopolitiko
Esperanto en Europo
 

Lingvopolitiko, Esperanto en Europo
Esperanto-grupo en la pola parlamento

2013-02-24

En Pollando formiĝis Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton; la unua kunsido okazis la 19-an de februaro. En la agadplano por la nuna jaro troviĝas planitaj renkontoj kun reprezentantoj de Eŭropa Komisiono kaj la pola ministro pri kulturo; krome la grupo planas esplori eblecojn por enkonduki Esperanton en la edukan sistemon. Prezidanto de la grupo estas prof. Edmund Wittbrodt.

Jen la protokolo de la unua kunsido:

Kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
la 19-an de februaro 2013

1. Informo pri formala kreiĝo de la Parlamenta Grupo, elekto de la estraro kaj akcepto de regularo.

2. Informo pri akcepto, far’ Senata Prezidantaro, de sciigo pri kreiĝo de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton.

3. Postulata agadplano por la kuranta jaro:
1. renkonto kun reprezentantoj de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto kun celo difini iliajn dezirojn, kampojn de kunlaboro kaj helpeblecojn flanke de la Parlamenta Grupo.
2. renkonto kun la direktoro de la Ambasado de Eŭropa Komisiono por Pollando, sinjorino Ewa Synowiec, kaj priparolo de eblecoj kunorganizi en la Ambasadejo simpozion dediĉitan al Esperanto (ekz. en majo, proksime al dato de solena celebrado de Tago de Eŭropo).
3. renkonto kun la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo por interkonsenti eblecojn enskribi Esperanton sur Landan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
4. diagnozado pri eblecoj enkonduki Esperanton pere de edukado (ŝancoj, kampoj, rimedoj) – interkonsente kun la Ministerio pri Edukado (flanke de la Apoganta Grupo – ekorganizo de konkurso por lernejoj, dediĉita samtempe al Esperanto kaj ĝia Kreinto).
5. disvastigo de la lingvo Esperanto – renkontoj kun la membroj de Eŭropa Parlamento, ebleco organizi en la Eŭropa Parlamento ekspozicion „125 jaroj de Esperanto”, kiu estis inaŭgurita oktobre 2012 j. en Pola Senatejo.

subskribo
(prof. d-ro Edmund Wittbrodt)


( Foto de prof. Wittbrodt el vikipedio, laŭ la kondiĉoj tie notitaj)

[Eduardo Kozyra, EDE-pl]

Lingvopolitiko
Esperanto en Europo
 

Pri Esperanto, Lingvopolitiko
EU-komisiono pri Esperanto

2013-01-07

auf deutsch

Ĉiam denove iuj proponas uzi Esperanton en unu aŭ alia maniero en la Eŭropa Unio. La EU-komisiono, departamento pri plurlingveco, publikigis sian pozicion pri tio.

Ĉu unu lingvo aŭ multlingveco?

Inter la oftaj demandoj pri plurlingveco kaj lingvolernado troviĝas la demando: "Ĉu unu sola lingvo por ĉiuj estus solvo?" En la respondo oni traktas la latinan kaj Esperanton.

La metita demando estas surpriza, ĉar eĉ la plej konvinkitaj Esperanto-subtenantoj proponas nur, ke ĉiu en la lernejo lernu ankaŭ Esperanton. La plej multaj Esperanto-parolantoj ŝatus nur, se Esperanto estus elektebla fako. Aŭ se oni informus pri ĝi en lernejaj lecionoj.

La lernadon de pliaj fremdlingvoj la Esperantuloj eksplicite subtenas, tiel ekzemple en la "Sonnenberger Leitsätze" el 2012 de la Germana Esperanto-Asocio, kie en la punkto 'Ĝenerala lingvopolitiko' tekstas jam komence: "Wir unterstützen die Mehrsprachigkeit." (Ni subtenas la plurlingvecon.) Jam en la "Thesen zur EU-Sprachenfrage" (Tezoj pri la lingvodemando de EU) akceptitaj en 1995 legeblas en punkto 2: "Die Kenntnis mehrerer Fremdsprachen ist wünschenswert." (La sciado de pluraj fremdlingvoj estas dezirinda.)

Ankaŭ en la teksto "Esperanto en Eŭropa Unio" de la asocio EsperantoLand oni proponas nur: "Esperanton oni pli ofte proponu kiel elekteblan fakon en lernejoj kaj universitatoj en EU".

Unu sola lingvo estus tro simpla

En la respondo oni unue skribis, ke la ideo, solvi per unu sola lingvo ĉiujn lingvajn problemojn, estus "tro simpla". Certe la Esperanto-parolantoj konsentas. Ĉi-rilate estas menciinde, ke Esperanto-parolantoj laŭ pluraj studoj regas aldone al sia gepatra lingvo kaj Esperanto mezume du pliajn fremdlingvojn.

Laŭ EU-komisiono de tempo al tempo oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel "solan, tuteŭropan lingvon por EU". Tia propono ne estas konata en Esperanto-rondoj. La EU-komisiono ĝis nun ankaŭ ne detaligis, al kiu propono de kiu organizo ĝi referencas.

Preskaŭ ĉiu devus, laŭ la EU-komisiono, eklerni tiujn lingvojn ekde la bazo. Tiu aserto ne konsideras la specialan konstruadon de Esperanto, kies vortoj estas je pli ol 90 % troveblaj en la eŭropaj lingvoj; la necesa lernotempo por Esperanto tial estas relative malgranda, ofte ĉe triono aŭ kvinono de la lernotempo por ekzemple la angla aŭ itala.

Kiom da tempo por Esperanto?

En la sekva frazo la EU-komisiono metas la supozon, ke la edukado de instruistoj kaj la lingvoinstruado por la eŭropanoj "kostus tre multan monon kaj tempon". Ankaŭ tio ne konsideras la apartajn ecojn de Esperanto. Tre multaj Esperanto-lernantoj komencas jam post du aŭ tri kurso-semajnfinoj (aŭ memlernado en simila kvanto) praktike apliki la lingvon.

Ĉu plureco kun aŭ sen Esperanto?

Fine la Eŭropa Komisiono asertas, ke per sia "konfeso por multlingveco" ĝi subtenus "plurecon anstataŭ unuformecon". Bedaŭrinde tiu konfeso rilate al Esperanto ne estas realigata: La EU-komisiono ne inkluzivigas Esperanton en la plurecon. Kvankam certe pli ol cent mil homoj en EU parolas Esperanton, la lingvo eĉ ne estas menciata en la raportoj de la EU-komisiono pri la lingvoj parolataj en EU. Kontraste la Statistikaj Oficejoj de Litovio kaj Hungario dokumentas la nombron de Esperanto-parolantoj laŭ censoj: En 2001 estis ĉ. 850 en Litovio kaj 4500 en Hungario. (Tio indikas, ke estas ĉ. 100.000 aktivaj Esperantoparolantoj en EU.) Pli ol kelkaj malgrandaj lingvoj de EU. Kaj en la internacia komunikado multe pli uzata.

Ĉu personaj interesoj de la EU-kunlaborantoj?

Ne estas tute klare, kio igas la EU-komisionon per tiel malfacile komprenebla rezonado argumenti kontraŭ Esperanto. Kelkfoje oni kaŝe aŭdas, ke ne estus en la intereso de la interpretistoj, tradukistoj kaj bonege pagataj plurlingvaj EU-oficistoj, ke Esperanto plu disvastiĝos. Kaj eble iutage igos superfluaj kelkajn el la belaj EU-postenoj...

Louis v. Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Pri Esperanto
Lingvopolitiko
 

Komputilo/Interreto
Filmo pri Neŭtrala Moresnet

2013-01-06

Ĉe youtube troviĝas 12-minuta filmo pri Neŭtrala Moresnet, kiu ekzistis kiel neŭtrala teritorio de 1815 ĝis 1919 ĉe la landa triangulo Nederlando-Belgio-Germanio. La filmo estas en la nederlanda kun Esperanto-subtekstoj.

La Esperanto-historio estas prezentata ekde minuto sep.

Komputilo/Interreto
 

Pri Esperanto
Amaskomunikiloj pri la 11-a NR, Xanten

2012-12-31

Pri la 11-a NR en Xanten raportis kelkaj lokaj kaj regionaj gazetoj, radio kaj televido. Interalie:

Der Xantener

Niederrhein Nachrichten

Rheinische Post, 27. und 29. Dezember 2012

WDR 5 (Radio)

WDR Lokalzeit Duisburg (Regionalfernsehen; nicht mehr im Netz)

[Aldono, 4-a de januaro:] Der Westen (NRZ/WRZ), 2-a de januaro 2013 .

Pri Esperanto
 

Renkontighoj, Esperanto en Europo
Sukcesa 4-a Zamenhofa Matentagmanĝo en Berlino

2012-12-18

auf deutsch

En dimanĉo, 9-a de decembro, kunvenis entute 33 homoj por komune matentagmanĝi en la gastejo "Al Hamra" en la berlina kvartalo "Prenzlauer Berg". Ĉ. dek gastoj estis eksterlandanoj, inkluzive de paro el Finnlando, kiu dum kelkaj tagoj vizitis Berlinon. Ĉeestis ankaŭ pluraj neparolantoj de Esperanto, ĉefe familianoj.

Regis agrabla etoso, dum oni povis ĝui la arab-stilan matentagmanĝan bufedon de la kafejeca gastejo. La kunveno daŭris de la deka horo matene ĝis post la kvara posttagmeze - kelkaj homoj venis frue, aliaj nur malfrue...

La Zamenhofa Matentagmanĝo estas aldono al la tradicia berlina Zamenhofa Festo, kiu ĉi-jare okazos en sabato, 15-a de decembro. La matentagmanĝon organizas la asocio EsperantoLand, nun jam la kvaran fojon.

Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

Esperanto en Azio, Lingvokursoj/Instruado
250 Esperanto-kursoj en Seulo

2012-11-17

En la 3-a de nov. seulaj esperantistoj amasiĝis en Seula Junulara Gastejo por gratuli la feston nome "Memore al la 250-a kurso de Seula Esperanto-kulturcentro (SEK)". SEK komencis kursi Esperanton por civitanoj antaŭ 21 jaroj en la 1-a de sep. 1991.

Sume 1643 kursanoj

De tiam Esperanto-kursoj daŭris senpaŭze ĉiumonate nome de SEK kaj tra 250 fojaj kursoj 1643 civitanoj lernis Esperanton sub la gvido de s-ro LEE Jungkee.

SEK en ĉiu kvara jaro havas regulan feston cikle por 50 kursoj, por kiuj bezonas ĉ. 4 jarojn.

Eksterlandaj gastoj

En tiu ĉi festo kolektiĝis ĉ. 120 esperantistoj, el kiuj troviĝis ne nur koreoj sed ankau nekoreoj. La geedzoj Michel Fontaine el Francio kaj Neĝeta el Ĉinio, s-ino Margreet Peschier, s-ro Ramsey Cardwell el Usono, s-ro Michal Mocarski el Pollando kaj s-ro MATUMOTO Akira el Japanio gratulis la feston kaj oni ĝuis sufiĉe internacian etoson kun eksterlandaj gastoj.

Simpozio "Kiel utiligi Esperanton?"

La festo komenciĝis kun la simpozia temo "Kiel utiligi Esperanton?", kies simpozianoj estis s-ro Michel Fontaine kiel eksa lernejestro pri edukado, s-ro MATUMOTO Akira kiel Oomotano pri religio kaj s-ro PARK Yongseung (koreo) kiel entreprenisto pri komerca kampo. Tri esperantistoj serioze kaj sincere diskutis pri la temo nur en Esperanto kaj ili konkludis, ke Esperanto devas esti enkondukota en ĉiuj kampoj.

Kreskigu novajn Esperanto-parolantojn!

Post la simpozio okazis ceremonio por gratuli la memorindan feston. LEE Jungkee kiel organizanto de la festo akcentis, ke por prosperigi Esperanto-movadon ni, ĉiuj esperantistoj, devas klopodi kreskigi novajn esperantistojn - se ne, nia movado stagnos kaj fine malaperos sur la terglobo citante diraĵon de Zamenhof (kiam centoj de kunbatalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa).

Fabeloj de la fratoj GRIMM - korea versio

Dume SEK nove eldonis la kompletan libron kun korea versio nome, "Fabeloj de la fratoj GRIMM" memore al la festo, por kiu 22 koreaj esperantistoj engaĝiĝis.

Honorigoj

Kaj SEK donis dankesprimilon al du s-inoj CHO Myongja kaj HWANG Jiyeon, kiuj brile kontribuis por Esperanto-movado kiel fervora esperantisto.

Venonta granda festo en 2016

Post kvin-hora festo, oni disiĝis promesante, ke post 4 jaroj oni rekolektiĝos por festi "Memore al la 300-a kurso de SEK" en la 1-a de okt. 2016 en la sama loko.

[Landa agado]

Esperanto en Azio
Lingvokursoj/Instruado
 

Monda Politiko, Komputilo/Interreto, Esperanto en Europo
"Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio?"

2012-11-15

Jen la titolo de teksto, en kiu oni klarigas la fonon de la kataluna manifestacio en la 11-a de septembro kaj de la venontaj elektoj en la 25-a de novembro. Nun haveblas Esperanto-traduko.


La kialoj malantaŭ la baloto de la 25a de novembro kaj ĝia signifo por Katalunio kaj aliloke.


La katalunoj estas vokitaj por voĉdoni la 25an de novembro kaj elekti novan regionan parlamenton, sed tiu baloto ne estas simpla loka evento. Multo dependos de la rezulto kaj ne nur por Katalunio. Kion ajn la katalunoj decidos, tio povas havi longdaŭran efikon por la estonta strukturo de la hispana ŝtato aŭ eĉ por ĝia vivodaŭro. Kaj ankaŭ eblas ne banalaj kromefikoj por la eŭropa projekto.

La internaciaj amaskomunikiloj postsekvas la okazaĵojn en Katalunio kun kreskanta intereso, ĉefe post la manifestacio por sendependiĝo la pasintan 11an de septembro. Tiun tagon 1,5 milionoj da personoj marŝis en Barcelono por elmontri nacian dignon kaj civitan respondecon – oni raportis eĉ ne unu misokazaĵon kaj neniu vitraĵo estis rompita – kaj la mondo subite ekonsciis pri konflikto ne perforta aŭ terorisma sed gvidata de la trankvila forto de malnova nacio.

Jen daŭrigo de la teksto.

Monda Politiko
Komputilo/Interreto
Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand

4-a renkontiĝo PRINTEMPE en Dahlem-Baasem

Esperanto-novajhoLa Esperanto-renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand okazos ĉi-jare denove rande de la malgranda vilaĝo Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. PRINTEMPE daŭros de la paska sabato, 30-a de marto, ĝis la posta sabato, 6-a de aprilo.
La informilo kaj aliĝilo pretas por vi. plu

 

12-a Novjara Renkontiĝo 2013/14 en Saarbrücken

Esperanto-novajhoLa dekdua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 en Saarbrücken - tuj apud la german-franca landlimo. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu

 

Retuma rekomendo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto

Esperanto-novajhoLa reta eldono de la monata gazeto "Le Monde Diplomatique" de kelka tempo estas legebla ankaŭ en Esperanto. plu

 

Retuma rekomendo
Ĉiutagaj mondnovaĵoj en Esperanto

Esperanto-novajhoĈiutage ĉirkaŭ tri mondajn novaĵojn en Esperanto oni povas legi kaj ankaŭ aŭdi ĉe la retopaĝoj de la Ĉina Radio Internaciaplu