2011-10-07
Dum semajno ĉirkaŭ pasko 2012 la asocio EsperantoLand denove ofertos la Esperanto-renkontiĝon PRINTEMPE; venos entute ĉ. 25 gastoj.
PRINTEMPE okazos dum venonta pasko en la renkontiĝejo "Marienburg", apud la vilaĝo Zell/Mosel - kun bela superrigardo al la rivero Mozelo; kiel kutime proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. La
informilo kaj aliĝilo pretas por vi.
Superrigardo al Mozelo
PRINTEMPE komenciĝos proksimume en ĵaŭdo, 5-a de aprilo, kaj daŭros ĝis ĵaŭdo, 12-a de aprilo. Allogaĵo de la domo estas la bela superrigardo al la rivero Mozelo, kiu eblas ambaŭflanke de la domo.
Promenoj kaj ekskursoj
En la ĉirkaŭaĵo ni povos multe promeni kaj viziti diversajn
mozelajn urbetojn, vulkanajn lagojn kaj varmbanejon.