2012-06-12

Venu somerumi kun ni!
En 2012 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos denove en Jünkerath, meze inter Kolonjo kaj Treviro (Trier); ni planas ĉi-foje unu semajnon de la 13-a ĝis la 21-a de julio. Kunvenos proksimume 20 ĝis 30 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio; jam aliĝis 15 homoj.
Interparoloj kaj ekskursoj, kelkaj prelegoj kaj lingvokursoj
La programo estos varia, kiel kutime - la celo estas senstreĉaj ferioj. Estos Esperanto-lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio, prelegoj kaj diversaj kursoj laŭ la oferto de la partoprenantoj. Krome ni faros promenojn kaj ekskursojn.
Ludsalono por infanoj kaj plenkreskuloj
Aparte alloga certe estos denove la granda ludsalono de la domo, kie pluraj dekoj da ludoj pretas por amuzi nin. Testu vian lertecon, vian kapablon ĵeti pilkon, moviĝi sur testudeto aŭ celtrafe ŝovi platojn!
Detaloj kaj la aliĝilo nun troviĝas sur nia retpaĝo pri
SOMERE 2012. Jen listo de kelkaj el la
aliĝintoj por SOMERE 2012.
Ĝuu la someron ĉe EsperantoLand!