Renkontighoj, Esperanto en Europo
12-a Novjara Renkontiĝo 2013/14 en Saarbrücken

2014-01-06

La dekdua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazis de la 27-a de decembro 2013 ĝis la 3-a de januaro 2014 en Saarbrücken - tuj apud la german-franca landlimo. Estis iom pli ol 200 gastoj - inter ili okdeko da infanoj kaj junuloj.

5-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)

Pli kaj pli establiĝas la Novjara Internacia Semajno, ĉefe por la aĝgrupo inter 14 kaj 20 jaroj. Estis ĉi-foje kvardeko da ili dum NIS, kiuj pasigis sian tempon kune kaj bele amuziĝis. Tiel plu evoluas la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.

Larĝa programoferto

Denove estis kadre de NR kaj NIS plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazis interalie koncertoj, teatraĵo kaj diskoteko. Estis ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.

Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado

Ankaŭ ĉi-foje ni ofertis konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblis eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj oni povis plibonigi sian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.

Kiu partoprenis?

En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj en Saarbrücken.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu