Renkontighoj, Esperanto en Europo
4-a renkontiĝo PRINTEMPE en Dahlem-Baasem

2013-02-06

La Esperanto-renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand okazos ĉi-jare denove rande de la malgranda vilaĝo Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. PRINTEMPE daŭros de la paska sabato, 30-a de marto, ĝis la posta sabato, 6-a de aprilo.

La informilo kaj aliĝilo pretas por vi. Jen la listo de la jamaj aliĝintoj.

Endoma naĝejo

Granda allogaĵo de la domo estas propra naĝejo kun agrable varma akvo, kie eblos bele senstreĉiĝi.

Prelegoj kaj kursoj, promenoj kaj ekskursoj

Estos kelkaj prelegoj kaj lingvo-kursoj por interesitoj. En la ĉirkaŭaĵo ni povos promeni kaj viziti ekzemple la mezepokan vilaĝon Kronenburg kaj la apudan lagon.

Pasintjare: Raportoj en revuo 'Esperanto' kaj 'Ondo de Esperanto'

La etoson de la pasintaj du kunvenoj bone redonas la raportoj en la revuo 'Esperanto' kaj en 'Ondo de Esperanto'. Jen vi povas vidi la liston de pasintjaraj partoprenintoj.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

22a Novjara Renkontiĝo 2025/26 en Wiesbaden

La 22a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2025 ĝis la 3a de januaro 2026, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 110 gastoj (ĝis la 10-a de oktobro). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu