2013-02-24
En Pollando formiĝis Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton; la unua kunsido okazis la 19-an de februaro. En la agadplano por la nuna jaro troviĝas planitaj renkontoj kun reprezentantoj de Eŭropa Komisiono kaj la pola ministro pri kulturo; krome la grupo planas esplori eblecojn por enkonduki Esperanton en la edukan sistemon. Prezidanto de la grupo estas prof.
Edmund Wittbrodt.
Jen la protokolo de la unua kunsido:
Kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
la 19-an de februaro 2013
1. Informo pri formala kreiĝo de la Parlamenta Grupo, elekto de la estraro kaj akcepto de regularo.
2. Informo pri akcepto, far’ Senata Prezidantaro, de sciigo pri kreiĝo de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton.
3. Postulata agadplano por la kuranta jaro:
1. renkonto kun reprezentantoj de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto kun celo difini iliajn dezirojn, kampojn de kunlaboro kaj helpeblecojn flanke de la Parlamenta Grupo.
2. renkonto kun la direktoro de la Ambasado de Eŭropa Komisiono por Pollando, sinjorino Ewa Synowiec, kaj priparolo de eblecoj kunorganizi en la Ambasadejo simpozion dediĉitan al Esperanto (ekz. en majo, proksime al dato de solena celebrado de Tago de Eŭropo).
3. renkonto kun la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo por interkonsenti eblecojn enskribi Esperanton sur Landan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
4. diagnozado pri eblecoj enkonduki Esperanton pere de edukado (ŝancoj, kampoj, rimedoj) – interkonsente kun la Ministerio pri Edukado (flanke de la Apoganta Grupo – ekorganizo de konkurso por lernejoj, dediĉita samtempe al Esperanto kaj ĝia Kreinto).
5. disvastigo de la lingvo Esperanto – renkontoj kun la membroj de Eŭropa Parlamento, ebleco organizi en la Eŭropa Parlamento ekspozicion „125 jaroj de Esperanto”, kiu estis inaŭgurita oktobre 2012 j. en Pola Senatejo.
subskribo
(prof. d-ro Edmund Wittbrodt)
(
Foto de prof. Wittbrodt el vikipedio, laŭ la kondiĉoj tie notitaj)
[Eduardo Kozyra, EDE-pl]