2013-05-18
Pluraj gazetoj raportis pri la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de EsperantoLand dum la paskaj tagoj en Dahlem-Baasem, ekzemple revuo Esperanto, Ondo de Esperanto kaj Magdeburga Folio.
Legeblas rete la artikolo en la Ondo, sub la titolo
"De vintro al printempo". La artikolon de Liba Gabalda en Magdeburga Folio (N-ro 115(15), Majo/Junio 2013) ni republikigas ĉi-sube. La artikolo el revuo Esperanto troviĝos en posta artikolo ĉi-paĝe.
La 4-a PRINTEMPE en DAHLEM-BAASEM
30.3. - 6.4. 2013
La Paska semajno organizita de EsperantoLand sub la gvido de Lu Wunsch-Rolshoven okazis fine de marto kaj komence de aprilo en Dahlem-Baasen meze de la Eifel-regiono en Germanio. Partoprenis ĝin malgranda grupo de 12 geesperantistoj el Belgio, Francio kaj Germanio. Ni povis pli bone konatiĝi kaj ĝui agrablajn tagojn en la neĝkovrita pejzaĝo. La feria domo troviĝas en iom izolita loko duonĉirkaŭata per arbaro. Ĝi posedas ĉion por bona komforto de la uzantoj, eĉ naĝejon. Ĉiutagaj manĝoj estis abundaj kaj bongustaj. Por festi Paskon, ne mankis ĉokoladaj kaj koloraj ovoj kaj ankaŭ bongusta ŝafidforma kuko. De la manĝejo videblis la vilaĝo Baasem.
Ni aŭskultis prelegojn kaj ĝuis bildprezentadojn pri vojaĝoj prezentitaj de la partoprenantoj. Marcel Delforge rakontis pri sia vojaĝo per Transsiberia trajno survoje al Azia kongreso en Mongolio kaj pri interesa ŝipado kaj navigado tra la Danuba Delto en Rumanio. Oni spektis tri filmetojn, kiuj gajnis konkurson rilate al Esperanto. Tre interesa estis filmo pri Sumatro de Jean François Cousineau dum lia vojaĝo tra tiu ekzotika lando. Liba kaj Floreal Gabalda prezentis filmojn pri Venezuelo kaj ties folklora vilaĝfesto.
Ni piedpromenis en la proksima ĉirkaŭaĵo, vizitis la urbeton Kronenburg kaj promenis laŭlonge de ĝia lago. En Bad Münstereifel ni admiris historian centron kaj pluekzistantajn fortikaĵojn. Ĝi apartenas al la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Rheinlando. Ravis nin la pitoreska urbo Monschau, situanta en rokeca valo de la okcidenta parto de la Eifel-regiono en proksimeco de la belga limo. Marcel vespere rakontis pri aventuroj de Michel Schmitz kaj la gastejo Baraque Michel, kiu rilatas al tiu regiono. En la urbeto Nettersheim ni vizitis naturcentron kaj ties ekspozicion pri la naturo kaj historio de la regiono kaj poste ni promenis en la ĉirkaŭaĵo. Revene ni haltis por admiri la kastelon Schmidtheim. En ĉiuj vizititaj urboj ni post la promenado kafumis kaj teumis dum agrabla babilado. Por viziti la urbon Kolonjon ni veturis trajne. La stacidomo troviĝas en apudeco de la mondfama katedralo. Promenante ni vizitis la urbodomon, Mikwe - la judajn ritualajn banojn, parfumejon, ĉokolad- kaj mustardmuzeojn.
Ĉiu-matene ni konversaciis kaj pridiskutis diversajn temojn: pri pasko-kutimoj kaj simboloj (ovoj, leporo, sonoriloj), pri diversaj E-aranĝoj en Germanio, Francio kaj aliloke. Oni povis konsulti fotoalbumojn kun raportoj pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn mi alportis. Aliaj temoj estis pri malfacilaĵoj kaj lingvoproblemoj. Ne mankis amuzaj ludoj kaj iom da dancado. Vizitis nin du esperantistoj loĝantaj en la regiono. Lu Wunsch-Rolshoven prelegis pri klimatgasa kompensado: (kompensado de produktitaj forcej-efikaj gasoj), ŝparo de energio, uzado de vojaĝrimedoj, varmigado, aĉetado-konsumado, alternativa energio (suno, vento...).
Ĉe la fino ni esprimis opiniojn pri la semajno. Resume ni povas diri, ke ĝi bone disvolviĝis kaj ni pasigis tre agrablan Pasko-tempon en la bela pejzaĝo de la Eifelmontaro, malgraŭ la malvarma vintra kaj neĝa vetero. Espereble venontjare la printempo venos ĝustatempe por povi ĝui vekiĝantan naturon kaj sunplenajn tagojn.
Liba Gabalda