Renkontighoj, Esperanto en Europo
Internacia PRINTEMPE-renkontiĝo en Germanio

2013-05-19

Pri la 4-a PRINTEMPE raportis i.a. ankaŭ la revuo Esperanto en la maja numero de 2013. Jen la artikolo.

Internacia PRINTEMPE-renkontiĝo en Germanio

En agrabla kunvena domo meze inter Kolonjo kaj Treviro okazis la ĉi-jara 4-a renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand, de la 29-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio - kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do la etoso estis agrable internacia.

La renkontiĝejo apud la vilaĝeto Baasem bele situas sur monto kun ĝuinda superrigardo al vasta valo. Eblis ĉiutage ĝui la endoman naĝejon kaj ni ŝatis promeni tra la kampoj, al lago kaj al proksimaj vilaĝoj kiel Kronenburg. La ekskursoj kondukis nin al la urboj de Bad Münstereifel, Monschau kaj Kolonjo, kie ni povis viziti interalie la ĉokoladan muzeon, la tradician judan banejon ("Mikwe") kaj - nepretervideble - la katedralon. En Nettersheim ni vizitis muzeon pri la regionaj historio kaj naturo. Kelkaj entuziasmuloj veturis ankaŭ al la radio-observatorioj de Effelsberg kaj Stockert.

Endome ni spektis diversajn filmojn - pluraj filmetoj de germana Esperanto-filmkonkurso, vojaĝa raporto pri Sumatro kaj filmojn pri Venezuelo, kiujn prezentis Liba kaj Floreal Gabalda. Ni aŭdis raportojn pri vojaĝoj trans Siberio kaj al Rumanio de Marcel Delforge kaj prelegon pri klimatgasa kompensado de Lu Wunsch-Rolshoven. Kaj ni ĝuis la bongustan kuiradon de la domo dum agrabla konversacio.

La vetero estis pli vintra ol printempa - komence eĉ iom neĝis kaj la neĝo restis konstanta. Kiom bele vidi vintran pejzaĝon el varma salono kaj vespere babiladi ĉe kamena fajro!

La venontjara PRINTEMPE okazos dum pasko 2014 en la kunvenejo "Marienburg", sur monto apud la rivero Mozelo, kun bela rigardo al ambaŭflanka valo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

22a Novjara Renkontiĝo 2025/26 en Wiesbaden

La 22a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2025 ĝis la 3a de januaro 2026, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 110 gastoj (ĝis la 10-a de oktobro). plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu