2013-11-27
Ĉi-jare denove estis Esperanto-stando ĉe la lingvo-ekspozicio Expolingua, de vendredo, 15-a, ĝis dimanĉo, 17-a de novembro. Okazis multaj mallongaj kaj kelkaj pli detalaj interparoladoj pri Esperanto kaj ĝia hodiaŭa aplikado - interalie ankaŭ kun spontanea kvinminuta rapidkurso de Esperanto.
Kolektiĝis entute trideko da interesitoj, el kiuj pluraj aliĝis al la semajnfina kurso, kiu okazos dum la semajnfino 30-a de novembro/1-a de decembro en Danziger50. Kiel videblas sur la foto, ankaŭ la berlina urso vizitis la Esperanto-standon :-)
En la dimanĉa posttagmezo Judith Meyer prelegis pri "Entdecken Sie die Faszination Esperanto" (Malkovru la fascinon Esperanto). Ĉeestis trideko da aŭskultantoj.
Dum la pasinta dudeko da jaroj la Expolingua-stando kutime estis financita de la asocio Esperanto-Haus Michendorf; ĉi-jare la kostojn dividis inter si tiu asocio, GEA kaj ELB. Granda danko iras al ĉiuj, kiuj kunhelpis ĉe la stando, ĉefe Jessica, Judith, Steve kaj Henryk. La standon organizis Lu Wunsch-Rolshoven, de la asocio EsperantoLand.