2014-03-03
La muzika grupo EspoDespo (Esperanto Desperado) koncertos en Hamburgo en sabato, 15-a de marto, je la 20-a horo, en la KulturLaden St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg; enirprezo 7 € (reduktite 5 €). La koncerton organizas Esperanto Hamburg .
EspoDespo prezentas "afrik-eŭropan mondmuzikon kun elementoj de etna, popa, regea, roka kaj ĵaza muziko". Laŭ la anonco la muziko okazos "forte" kaj "kuraĝe"...
Ludas en la muzika grupo Amir Hadziahmetovic (gitaro kaj kanto), Karl Maybach (aranĝo) kaj Birte Knutzen (frapinstrumentoj).
[Esperanto Hamburg]