Esperanto en Europo
14-a Novjara Renkontiĝo 2015/16 en Saarbrücken

2015-09-13

La dekkvara Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2015 ĝis la 3-a de januaro 2016 en Saarbrücken - tuj apude de Francio. Aliĝis jam 80 homoj kaj ni atendas denove 150 ĝis 200 gastojn - inter ili kiel kutime sesdeko da infanoj kaj junuloj. Okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj (ĉefe 14 ĝis 20) sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). La informilo kaj aliĝilo atendas vin rete.

7-a "Novjara Internacia Semajno" (NIS)

Pli kaj pli establiĝas la Novjara Internacia Semajno, ĉefe por la aĝgrupo inter 14 kaj 20 jaroj. Estis pasintfoje pli ol trideko da ili dum NIS, kiuj pasigis sian tempon kune kaj bele amuziĝis. Tiel plu evoluas la "Novjara Internacia Semajno" (NIS) ĉe la okcidenta limo de Germanio, proksime de Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.

Larĝa programoferto

Kutime kadre de NR kaj NIS estas plej diversaj programeroj: prelegoj kaj kursoj, ekskursoj kaj promenoj. Dum la vesperoj okazas interalie koncertoj kaj teatraĵo. Estas ankaŭ multaj eblecoj por persone konatiĝi inter la partoprenantoj - ekzemple en nia kafejo.

Lerni Esperanton kaj tuj apliki: Esperanto-studado

Ankaŭ ĉi-foje ni ofertas konversacian rondon kaj kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Dum NR eblas eklerni Esperanton kaj tuj apliki ĝin neformale en internacia atmosfero. Kaj oni povas plibonigi sian Esperanto-scion en teorio kaj praktiko.

Kiu partoprenis?

En la reto oni povas vidi la nomojn de multaj pasintfojaj partoprenintoj en Bitburg kaj ankaŭ tiujn de multaj jam aliĝintaj partoprenontoj en Saarbrücken.

Lastaj novaĵoj   Esperanto en Europo
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu