2019-01-27
auf deutsch
Pri la temo "Esperanto – novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo" prelegos prof. Sabine Fiedler en ĵaŭdo, 14-a de marto en Hamburgo, en "Kulturladen St. Georg" (salono 1/2), Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg. Senkosta eniro. Kunveno ekde la 19a h 30. Organizas Esperanto Hamburg.
En la sekva tago, 15a de marto, prof. Fiedler prezentos prelegon pri komiksoj, ĉi-foje en la germana, vidu sube.
Humuro en Esperanto-komunikado
La prelego donas superrigardon pri rezultoj de esplorprojekto pri la nuna uzo de la planlingvo. Ĝi prilumas Esperanto-komunikadon en plej diversaj situacioj (kiel ekz. ĉiutaga konversacio, sciencaj prelegoj, debatoj). Ĉefaj temoj de la prelegoj estas la rolo de humuro en Esperanto-komunikado kaj la pluevoluo de la lingvo.
Plurjardeka esplorado pri la Esperanto-komunumo
Sabine Fiedler estas lingvisto en la Universitato de Leipzig, kie ŝi doktoriĝis pri la angla lingvo kaj habilitiĝis en Ĝenerala Lingvistiko per studo pri la frazeologio en planlingvoj (speciale Esperanto). Ŝiaj ĉefaj esplortemoj estas frazeologio, interlingvistiko (esperantologio), lingvafrankaoj kaj komiksoj.
Prelego pri komiksoj en vendredo, 15-a de marto
En vendredo, 15a de marto 2019, prof. Fiedler prezentos prelegon en germana lingvo: "Mehr als Krach, PENG, Arrrrrgh – Comics zwischen Literatur, Massenmedium und Kunst" (Pli ol bru', paf', aj - komiksoj inter literaturo, amaskomunikiloj kaj arto).
Amaskomunikilo aŭ formo de arto?
Komiksojn oni povas rigardi el tre diversaj perspektivoj. Kelkaj vidas ilin kiel literaturan branĉon, aliaj kiel amaskomunikilon, pliaj kiel formo de arto (en Francio kie komiksoj nomiĝas 'bande dessinée' oni parolas pri la naŭa arto). En sia semiotika funkcia komuneco de lingvo kaj bildo oni ne povas intermiksi ilin - same rilate al iliaj rakontaj kapabloj kiel rilate al la estetikaj efikoj. En ili esprimiĝas la signifo per plureco de komunikaj ebenoj kaj vortaj elementoj de prezentado (teksto de la rakontanto, buŝa parolado, enmetitaj tekstoj, sonvortoj k. a.).
Kompreni la ŝanĝon de lingvo
La prelego komenciĝas per mallonga superrigardo pri la historio de la komiksoj kaj poste prilumos la kunagadon inter la vida kaj vorta ebenoj de esprimado. Fine vidiĝos la atingoj de komiksoj sub du specialaj aspektoj. Tio estas la dokumentado de la nuntempa vivo kaj okazaĵoj per plurecaj eblecoj de la rilatado al la lingva kaj eksterlingva realeco kaj la perado de kompreno pri fenomenoj de lingva ŝanĝo.
La prelego okazos en la granda supera salono en Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16, 20099 Hamburg. Enirprezo 5 eŭroj (reduktite 3 eŭroj).
[esperanto-hamburg.de]