EsperantoLand-aranĝoj

 

Malnova paĝo pri: 10-a "Novjara Renkontiĝo" (NR) 
27-a de decembro 2011 ĝis 3-a de januaro 2012 (mardo ĝis mardo)
en Bitburg, Germanio
"Komune festi la Novan Jaron"

2012-02-20

La deka NR (Novjara Renkontiĝo) okazis en Bitburg, 30 km norde de Trier, Germanio, dum la semajno ĉirkaŭ la pasinta jarfino. Partoprenis entute 177 homoj.

Jen al paĝo de la venonta Novjara Renkontiĝo (NR). La ĉi-posta teksto donas iom historiajn informojn, ekzemple pri programeroj.

Estos denove speciala aranĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
Novjara Internacia Semajno, NIS

Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB)


Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo
Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Varbslipetoj por NR/NIS (unu folio kun 16 slipoj en A8-formato, pdf)

Ĝis nun estas 169 aliĝoj por NR kaj NIS, el kiuj 135 el eksterlando (14 landoj), ĉ. 57 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.

Kiu partoprenis en la pasintaj
NR 2010/11 kaj NIS 2010/11 ?

Kiu partoprenos en la venontaj
NR 2011/12 kaj NIS 2011/12 ?

  Renkontighejo_Bitburg

9-a NR 2010/11, Saarbrücken
Raporto Gazetara eĥo Bildoj Partoprenantoj
Komentoj de partoprenintoj

8-a NR 2009/10, Saarbrücken
Raporto Gazetara eĥo Bildoj Partoprenantoj

7-a NR 2008/9, Frankfurto/Majno
Raporto Gazetara eĥo Bildoj Partoprenantoj
Programo Superrigardo Infana

6-a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto Bildoj Partoprenantoj

5-a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto Bildoj Partoprenantoj

4-a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto Bildoj Partoprenantoj

3-a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj

2-a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj Partoprenantoj

1-a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto Bildoj Partoprenantoj


Adreso de la 10-a NR 2011/12:
Youtel - Jugendhotel Bitburg
Westpark 10
54634 Bitburg
Telefono de la domadministrantoj:
06561-9444-10 (el eksterlando +49-6561-9444-10)
(NR-Organizantoj, poŝtelefono: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)

Trajnstacioj: Bitburg-Erdorf (ĉ. 7 km for); Trier Hauptbahnhof (Hbf., ĉ. 25 km for) Trajnhoraro

Flughavenoj

  • Luxemburg (ĉ. 45 km for)
  • Frankfurt-Hahn (ĉ. 85 km for)
  • Köln-Bonn (ĉ. 130 km for)

Bushaltejo: Bitburg, Flugplatz Abzweig. Petu la ŝoforon ellasi vin ĝuste tie, por iri al Jugendhotel Bitburg. Buso 201 de RMV. Foriro de Trier Hauptbahnhof ofte 15 min. post la plena horo. Informoj pri la horaro de buso kaj urba trajno. Unudirekta veturado kostas ĉ. 7 EUR por plenkreskulo; vi povas aĉeti en la buso aŭ ĉe aŭtomato.

Mapo ĉe Google

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en mardo, 27-a de decembro 2011, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 3-a de januaro 2012. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.

Kion kunporti?
Ekzemple:

  • Mantukoj (la domo ne povas ludoni; kontraste litotukoj estas en la domo)
  • Taŭgajn vestojn kaj ŝuojn por malvarmo kaj pluvo
  • Eble ludojn, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikilojn kaj muziknotojn, se vi ŝatas muziki
  • Bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi


"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la deka NR, ĉi-foje en Bitburg, urbo proksime al Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

Novjara Internacia Semajno (NIS) 

Samtempe okazos la tria Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj bone funkcias - venontfoje estos supozeble iom pli da specialaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. La domo havas tri etaĝojn kun dormĉambroj - ni antaŭvidas doni unu el ili al la NIS-partoprenantoj. (La du aliaj laŭplane dividiĝos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)

Internacia partoprenantaro

En la sep pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), lastfoje kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 120 kaj 194 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe tri kvaronoj venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.

Novjara Internacia Semajno (NIS) Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)

Programo


Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto de Kapriol' kaj denove prezenton de Christoph Frank ( Zauberbühne).

Prelegoj, diskutoj kaj kursoj

Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.

La ĝeneralan temon ni ankoraŭ ne elektis. Kompreneble kiel kutime estos ankaŭ multaj ofertoj pri aliaj temoj.

Teatra prezento

Kutime Christoph Frank prezentas pupteatran vesperan programon - tion li planas ankaŭ por la venonta NR.

Koncerto de Kapriol'

Kapriol' Ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de la muzika grupo Kapriol' el Nederlando. Ili prezentas dancigan folkloran muzikon. Ĉe Youtube eblas vidi kelkajn videojn de iliaj koncertoj.

En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie Xavier Rodon Morera de la muzika grupo 'Kaj Tiel PLu' el Katalunio, Martin Wiese el Svedio, Alejandro Cossavella el Argentino, Kajto, Kim (ekzemple "Ska-virino"), Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe dailymotion), Akordo kaj JoMo/jOmO.

Pliaj vesperoj

Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

Lerni Esperanton en EsperantoLando 

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.

Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.) La kursojn ni listigos sube ĉe la "anoncitaj programeroj".

Infanoj preferas lerni ludante

Restoracio Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj. Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Kelkaj programeroj de la
pasinta NR/NIS 2011/12

Jen kelkaj programeroj jam anoncitaj, kiuj verŝajne okazos (sed ne tute certe); se vi aparte interesiĝas pri iu temo, eble informu nin aŭ la prezentonton de la programero, ke jen io, kio nepre okazu! La titoloj eble ŝanĝiĝos. Pliaj programeroj estas en preparo.

Jen ligo al kelkaj programeroj el la pasinta NR/NIS 2010/11.

Prelegoj, kursoj k.s. pri diversaj temoj

  • Sociaj retoj (Facebook k.s.), fotejoj (Flickr k.s.) kaj kunlaborejoj (Etherpad k.s.) (Karine Texier)
  • Prezento de infanlibraj tradukoj (Jesper Jacobsen)
  • Iksode portataj malsanoj (Lisa Bannier)
  • Ĵurnalismo kaj gazetara laboro (kun iomete da aktiva kunlaboro; Alfred Schubert)
  • Ĉu fari fotojn aŭ bonajn fotojn? (Demandoj kaj kunlaboro bonvenas; Alfred Schubert)
  • La gazetaro en Esperantio (Alfred Schubert)
  • Ĉu agi politike? (EDE, Unu Mondo/Eine-Welt-Partei k.a.); Alfred Schubert)
  • elito.at (Alfred Schubert)
  • Spertoj kun la ŝparema aŭto Lupo 3L (Alfred Schubert)
  • Fingroj, simboloj kaj vortoj : kiel la teranoj inventis la nombrojn (Alain Gottcheiner)
  • Malto (Bernard-Régis Larue)
  • La libro "Hirthara Petro" kaj ĝia aŭtoro (Nora Caragea)
  • Kio devas esti reformita en UEA? (Johan Derks)
  • Pri la lingvaj reĝimoj sur internaciaj riveroj (Johan Derks)
  • Pri landnomoj en Esperanto (se estos sufiĉa intereso; Johan Derks) sur internaciaj riveroj
  • Enkonduko al Sorobano (Kimie Markarian)
  • Budaismaj meditado kaj filozofio: kiel progresi al pli feliĉa vivo (Laurent Burgbacher)

Lingvokursoj

  • Lerni kun Tesi, la testudo (kaj/aŭ "Ĉu vi aŭdis ke...", Gunter Neue)
  • Konversacia rondo por progresintoj (Peter Weide)
  • Pliaj kursoj por mezniveluloj kaj konversacio

Ludi

  • Go-ludo-kurso por ĉiuj inter 7 kaj 99 jaroj (Valère Doumont)

Muziko, kanto, danco, prezentoj

  • Ĥoro kun posta koncerteto (gvidos Jesper Jacobsen)
  • Pupteatraĵo (Nelly Bracke k.a.)
  • Kantigo kaj dancigo (Jean Luc Kristos)

Moviĝo

  • Kurso pri ĵonglado, por infanoj kaj plenkreskuloj (Klaus Rumrich)
  • Kurado (Klaus Rumrich)
  • Gimnastiko (Anna Dupéchaud)

Por infanoj (kaj eble aliaj)

  • Konstruado de maŝinetoj (Nicky Janssen)
  • Perlumado (Nicky Janssen)
  • Tempomaŝinoj (Nicky Janssen)
  • Desegnego laŭkoridora kun 'inventota nova maŝinplano' (Nicky Janssen)
  • Mozaikogluado (Nicky Janssen)
  • Artaj kadroj (Nicky Janssen)
  • Laŭtlegado de infanlibroj (Nicky Janssen)
  • Piĵamrakontoj (Nicky Janssen)
  • Filmfarada ateliero "Holivudeto" (ekde 6 jaroj; Nikola kaj Martin Markarian)

Ekskursoj

  • Geokaŝeja migrado (kunportu GPS-ricevilon, se vi havas; Lars Sözüer)
  • Pliaj ekskursoj, ekzemple al Trier (Treviro)

TranoktadoBitburg_3_4p_chambro

Ĉiuj ĉambroj disponas pri apudaj duŝo kaj necesejo, kiujn ĉe la kvar-, tri- kaj kelkaj du- kaj unupersonaj ĉambroj dividas du apudaj ĉambroj; la aliaj unu- kaj dupersonaj ĉambroj havas apartan banĉambron. En la kvar- kaj tripersonaj ĉambroj estas duetaĝaj litoj.

La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama). Bitburg_2p_komforta_chambro

Aliĝu sen risko

Kaze de malaliĝo ĝis la 30-a de oktobro ni repagos vian plenan aliĝkotizon. (Ankaŭ poste ni plej ofte repagas vian aliĝkotizon kaze de malsano k.s., se ni ne devas pagi pro malplena ĉambro al la domo.)

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon, la preseblan aliĝilon (pdf, 178 kB) aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la presebla informilo.

 

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo
Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)

Kotizoj 2011/12

(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La baza plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:

Aliĝo ĝis 18-a de majo 5-a de sept. 20-a de okt. 11-a de dec. poste
ĝis 4 jaroj 0
5 ĝis 10 115
11 ĝis 17 185
18 ĝis 27 186 200 207 221 235
ekde 28 jaroj 291 305 312 326 340

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

Tiu ĉi kotizo validas por dupersona ĉambro (personoj ekde 28 jaroj) aŭ tri-/kvarpersona familia/junula/infana ĉambro (por partoprenantoj ĝis 27 jaroj kaj por familioj), kun apudaj duŝo kaj necesejo (la banejoj en tiuj ĉambroj estas komunaj por po du ĉambroj; ĉiu ĉambro havas propran lavabon).

Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon.

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed sen mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.

Aldono por unupersona ĉambro kun apudaj duŝo kaj necesejo komunaj por po du ĉambroj (kompare kun dupersona ĉambro laŭ la supra tabelo): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 27 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage) kompare kun la supra tabelo.

Aldono por propraj duŝo kaj necesejo (la aliaj ĉambroj havas banejon komunan kun la najbara ĉambro): 35 eŭroj por 7 tagoj (5 eŭroj tage).

Aldono por dupersona ĉambro kun apudaj duŝo kaj necesejo (ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Rabato por tri-/kvarpersona ĉambro (ekde 28 jaroj, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

La kotizo estas por la unua tago 22 % de la kompleta kotizo; la postaj tagoj kostas po 13 % de tiu sumo.

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)

Nura programpartopreno

La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.

Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 13-a de novembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj la feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).

Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:

Aliĝo ĝis 13-a de nov. poste
ĝis 17 jaroj 0
ekde 18 jaroj 4 8

Silvestro (sen tranoktado)

25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).

 

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo
Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Kotizpago: Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 30-a de oktobro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 15-a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.

La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).

 


Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
Aŭ elŝutigu preseblan informilon kun aliĝilo (ĉ. 178 kB) kaj sendu ĝin post plenigo per telekopiilo aŭ poŝte.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (plentempa: 12-27/01-03)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun apudaj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun apudaj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvar-/kvinpersona ĉambro kun apudaj duŝo/necesejo.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.

(Ĉe la ĉambroj kun "apudaj" duŝo/necesejo po du ĉambroj dividas unu banĉambron.)

 
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro kun aliaj infanoj" (volonte indiku, kun kiuj infanoj; neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila". Pro la partopreno de multaj infanoj absoluta trankvileco malfacile eblos; ni provos rezervi koridorojn laŭ la trankvileco.)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro de personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso (nur se alia)
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo. Bv. noti, ke kutime por infanoj ni ne ofertas apartajn lingvo-kursojn; ili ricevas lingvan subtenon de la diversaj kursgvidantoj.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Regiono/provinco (eble)
Lando
Telefono(j) (internacie)
(ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
(ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "Novjara Renkontigho".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la Novjara Renkontiĝo
 
Kiel vi eksciis pri NR?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la Novjara Renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj Anoncitaj programeroj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio: 030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio: 0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand