Esperanto - EsperantoLand

Esperanto-renkontiĝoj tutmonde 

Esperanto-renkontighoj lau dato Esperanto-renkontiĝoj laŭ dato

Esperanto-renkontighoj en la mondo Norda Ameriko Suda Ameriko Europo Australio Afriko Azio

Bonvolu helpi al la aktualigo de ĉi tiu maparo de Esperanto-renkontiĝoj! Povas enmeti mankantan Esperanto-renkontiĝon la organizantoj mem, sed ankaŭ ĉiu alia - la organizantoj ja ofte havas multajn taskojn por prizorgi. Iru per klako en la supra mapo aŭ ĉi-sekve al la detalaj mapoj de la kontinentoj Esperanto-renkontighoj en Afriko Afriko, Esperanto-renkontighoj en Australio Aŭstralio, Esperanto-renkontighoj en Azio Azio, Esperanto-renkontighoj en Europo Eŭropo (pluiru al la regiono), Esperanto-renkontighoj en Norda Ameriko Norda Ameriko Esperanto-renkontighoj en Suda Ameriko Suda Ameriko kaj enmetu la Esperanto-renkontiĝon per la butono sub la mapo.

Multan dankon al Eventoj / Esperanto-retpaghoj de Eventoj kaj RET-INFO RET-INFO pro la "Plena kalendaro de Esperanto-aranĝoj", al multaj aliaj prizorgantoj de Esperanto-retpaĝoj, el kiuj ni ĉerpis niajn informojn, kaj al la organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj, kiuj ĉi tie enmetis siajn aranĝojn aŭ informis nin pri ili.

 

© EsperantoLand
 

3-a renkontiĝo PRINTEMPE 2012

Dum semajno ĉirkaŭ pasko 2012 la asocio EsperantoLand denove ofertos la Esperanto-renkontiĝon PRINTEMPE; venos ĉ. 20 gastoj, deko jam aliĝis. PRINTEMPE okazos dum venonta pasko en la renkontiĝejo "Marienburg", apud la vilaĝo Zell/Mosel - kun bela superrigardo al la rivero Mozelo; kiel kutime proksime de Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio kaj ne tro for de Francio. La informilo kaj aliĝilo pretas por vi. plu al Esperanto-novajho

 

SOMERE 2012 denove en Jünkerath

Venu somerumi kun ni!


En 2012 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos denove en Jünkerath, meze inter Kolonjo kaj Treviro (Trier); ni planas ĉi-foje unu semajnon de la 13-a ĝis la 21-a de julio. Kunvenos proksimume 20 ĝis 30 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio. plu al Esperanto-novajho

 

11-a Novjara Renkontiĝo 2012/13

La dekunua Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos de la 27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013 en Xanten - proksime de Nederlando kaj Belgio. Atendeble estos kiel kutime ĉ. 150 ĝis 200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Denove okazos apartaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter 14 kaj 35 jaroj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). plu al Esperanto-novajho

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Intertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu al Esperanto-novajho

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Sur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu al Esperanto-novajho