Ĉu vere travivi la printempon de 2026 sen bela Esperanto-renkontiĝo? Certe ne!
Do, venu por kelkaj printempaj tagoj en Wiesbaden kaj por ekskursoj al la regiono, ĝuu la etoson de Esperanto-renkontiĝo, havu plezuron revidi viajn amikojn kaj konatojn, konatiĝu kun novaj homoj kaj, se vi ŝatas, babilu ĝis la nokto-noktofin'.
Ne estas akceptejo de ni; la organizantoj tamen ofte troveblas en la enireja halo.
• Via ĉambronumero estas ĉe via nomo sur la ĉambrolisto sur la anonctabulo en la enirejo (kaj plejparte kiel sur la listo rondsendota/ita; nur etaj ŝanĝoj).
• La „ŝlosilojn“ – fakte plastaj kartoj – por via ĉambro kaj por la domenirejoj (nokte kutime ekde la 22a horo) vi ricevos de la domo ĉe ilia akceptejo. (Por eventuale perdita ŝlosilkarto necesos pagi 20 eŭrojn al la domo.) Ekzistas sufiĉe da plastaj kartoj por ĉiu partoprenanto, do: Vi ricevos tiom da kartoj, kiom vi ŝatos kaj petos (nu, unu por unu lito :)
• Litotolaĵoj jam troviĝas en la ĉambroj (litotukoj jam sur lito kaj ujoj por kapkuseno kaj kovrilo enŝranke).
• Mantukoj estas en ujoj en la teretaĝoj de domoj A kaj B (ĉi-jare denove senkoste inkluzivita).
• Vian nomŝildon bv. mem elekti sur tablo en la enireja halo (post kiam ili pretas!)
• Verŝajne vi trovos aliajn alvenintojn en la enirejo de la „dekstra“ domo („A“, la pli alta domo) kaj proksime.
Bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)
"Venu ĝui la printempon!"
Venu al PRINTEMPE kaj ĝuu internacian etoson!
Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. Multaj el la interesitoj estas eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en tiu EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.
Datoj 2026
La paska dimanĉo en 2026 estos la 5-a de aprilo. PRINTEMPE 2026 okazos ekde ĵaŭdo, 2-a, vespere, ĝis ĵaŭdo, 9-a de aprilo, antaŭtagmeze.
Kiam vi ŝatos partopreni en la renkontiĝo?
Printempe
Renkontiĝejo
Kotizoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nia programo en- kaj eksterdome
Ni havos konversacian rondon kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni eble ludos kaj certe babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. La prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin.
Kaj eble vi havos plian ideon kiel pliriĉigi la programon.
Printempe
Programo
Kotizoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Ĉu vi ŝatos partopreni?
Venu ĝui la restadon tie en internacia rondo!
Sube pretas la kotiztabelo kaj la aliĝilo por PRINTEMPE 2026.
Ĉion bonan al vi
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Kontakto
lu.esperantoland
gmx.de
Poŝtelefono +49-173-162 90 63
(en Germanio 0173-162 90 63)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn.
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Kotizoj 2026 (ne jam tute aktualaj, sed proksimumaj)
La kotizoj de postaj periodoj (post la aktuala) eventuale ŝanĝiĝos.
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La baza plena kotizo por unu persono por sep tagoj estas:
| Aliĝo ĝis |
26-a de januaro |
23-a de februaro |
16-a de marto |
poste |
| ĝis 2 jaroj |
0 |
| 3 ĝis 11 |
195 |
| 12 ĝis 17 |
340 |
| 18 ĝis 26 |
390 |
400 |
410 |
420 |
| ekde 27 jaroj |
520 |
530 |
540 |
550 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
Ĉiuj ĉambroj havas propran duŝon kaj necesejon.
Tiu ĉi kotizo validas por tranoktado en dupersona ĉambro (por po unu partoprenanto ekde 27 jaroj) aŭ en tri-/kvar-/kvin-/sespersona familia/junula/infana ĉambro (por po unu partoprenanto ĝis 26 jaroj kaj por familianoj), kun propraj duŝo kaj necesejo.
Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon. Kaj kompreneble la amuziĝon :-)
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo kaj mantukoj) kaj la programon (sen la ekskursoj).
Aldono por unupersona ĉambro (kompare kun dupersona ĉambro laŭ la supra tabelo): 210 eŭroj por 7 tagoj (30 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 26 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage) kompare kun la supra tabelo.
Aldono por dupersona ĉambro (kun propraj duŝo kaj necesejo; pagenda nur de junuloj ĝis 26 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).
Rabato por tri-/kvar-/kvin-/sespersona ĉambro (por unuopuloj ekde 27 jaroj en plurpersona ĉambro, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 105 eŭroj (15 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Okcidenta Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por partoprenantoj loĝantaj ekstereŭrope kaj orienteŭrope (Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Serbio, Kroatio kaj cetera eksa Jugoslavio, Albanio, Rumanio, Bulgario, Ukrainio, Belorusio, Rusio): 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Partatempa
partopreno
La kotizo estas 16 % de la kompleta kotizo (por sep tagoj) por la unua tagnokto, 14 % por ĉiu plia. Tio inkluzivas sume tri manĝojn en la tagoj de alveno kaj foriro.
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Nura programpartopreno
La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo) kaj por junuloj sub 18 jaroj; bv. aliĝi prefere baldaŭ.
Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 15 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo.
Kutimaj manĝoj tagmeze kaj vespere kostas po 10 eŭrojn; la matenmanĝoj po 8 eŭrojn.
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago: Bv. pagi la reston de la kotizo ĝis la komenco de la renkontiĝo. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Partatempa partopreno: Ni ĝojas, se vi ŝatos viziti nin dum kelkaj tagoj.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo; bv. forsendi la antaŭpagon baldaŭ poste por certigi la aliĝon. La aliĝo validas post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 3-a de marto: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj:
N-ro 2596 58 301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; kutime necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "PRINTEMPE".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL;
kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA;
kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon (por eviti bankokostojn; eksterlandaj ĉekoj kutime kreas altajn bankokostojn, ĉ. 15 EUR).
La ekskursoj estos aparte pagendaj (sed kutime estas neniuj kostoj aŭ nur kelkaj eŭroj por enirbileto). La litotolaĵoj estas inkluzivitaj (sed ne la mantukoj).
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Okcidenta Eŭropo):
10 eŭroj por 5 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Rabato por partoprenantoj loĝantaj ekstereŭrope kaj orienteŭrope (Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Serbio, Kroatio kaj cetera eksa Jugoslavio, Albanio, Rumanio, Bulgario, Ukrainio, Belorusio, Rusio): 30 eŭroj (6 eŭroj tage).
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Printempe
Programo
Renkontiĝejo
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
| Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren