Esperanto-Aranĝoj

 

2a "Novjara Renkontiĝo" (NR) en Tecklenburg apud Münster
"Komune festi la Novan Jaron"

2003-05-22

1a NR 2002/3
Bildoj Partoprenantoj

2a NR 2003/4
Kotiztabelo Memzorgantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

"Komune festi la Novan Jaron"

Renkontighejo Tecklenburg Pasintjarfine sukcese okazis la unua "Novjara Renkontiĝo" (NR) kun 49 partoprenantoj inter du monatoj kaj 70 jaroj - ĉeestis dekdu junaj familioj kun sume 14 infanoj kaj deko da unuopuloj. Nun ni invitas vin partopreni en la dua NR, ĉi-foje en Tecklenburg apud Münster, facile atingebla el Nederlando kaj Belgio kaj - ni esperas - ne tro for de Francio. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni bonvenigos homojn pli aĝajn aŭ pli junajn.

Kun plilongigo: 27a de decembro ĝis 3a de januaro

Akvokastelo Tecklenburg Oficiale ni havos nur kvin tranoktojn, de dimanĉo, la 28a de decembro, ĝis vendredo, la 2a de januaro. Eble kelkaj el vi ŝatos resti kun ni unu aŭ du tagojn pli longe en la komenco aŭ en la fino - tio eblos favorpreze en iom malpli granda rondo. Depende de viaj proponoj ni ofertos programon ankaŭ por tiuj tagoj.

Renkontighejo Tecklenburg La renkontiĝo ĉefe direktiĝas al Esperanto-parolantoj. Kompreneble kunuloj kaj infanoj estos bonvenaj ankaŭ sen kono de Esperanto. Kaj ni havos ankaŭ kelkajn lokojn por komencantoj kaj progresantoj - se ili jam akiris bazan kapablon de komunikado.

Libertempo kaj iom da kleriĝo

Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn kaj vesperan programon. Ni amuzos niajn infanojn kaj ili nin. Ni ofertos prelegojn kaj diskutrondojn - pasintjare estis dek kvin da ili. Ĝenerala temo ne estos, sed ni ja intencos proponi al vi kelkajn prelegojn kaj kursojn unuflanke pri komunikado kaj laborteknikoj kaj aliflanke pri saneco kaj nutrado. Se vi havas aldonan deziron pri programoferto: Kontaktu nin, ni volonte pripensos la programon kun vi.

Pejzaĝa domo en Tecklenburg apud Münster

La renkontiĝo okazos en taŭga domo rande de la tre bela Tecklenburg, 20 kilometrojn norde de Münster, ĉirkaŭ 60 kilometrojn for de Nederlando. La ejo havas du- ĝis kvarlitajn ĉambrojn kaj ni certas, ke ĝi ebligos agrablan renkontiĝon.

Memzorgado

Eblos partopreni kiel memzorganto; la organizado de eventuala memzorgejo dependos de frua aliĝo de la interesitoj.

Ĉu vi interesiĝas?

Tiam plenigu la ĉi-suban aliĝilon aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al

EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9
10551 Berlin
Germanio
LuEsperantoLand.org
telefono +49-30-685 58 31

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte pluinformos vin.

Memzorgantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo


Kotizoj

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo (kun lito kaj manĝoj)

Aliĝo ĝis 31a de julio 30a de septembro 10a de novembro poste
Aĝo je 03-12-28
ĝis 2 jaroj 0 0 0 0
3 ĝis 5 90 95 105 110
6 ĝis 13 120 125 135 140
14 ĝis 26 160 165 175 180
ekde 27 jaroj 205 215 235 245

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la uzadon de lito kaj litotolaĵo, la programon kaj la silvestran bufedon.

Aldona tranoktado kun manĝoj (27a/28 de decembro, 2a/3a de januaro) kostas po 15/20/25 eŭrojn por partoprenantoj ĝis-5-jaraj/inter 6 kaj 13 jaroj/ekde 14 jaroj.

Rabatoj al la plena kotizo por eksterlande loĝantoj

A-landoj: 10 eŭroj
Ĉiuj ceteraj landoj: 20 eŭroj.

A-landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Irlando, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando, Vatikano.

Aldonpago

Dulita ĉambro (nur por unuopuloj; por ĉiu persono): 20 eŭroj.

Partatempa partopreno

Partatempuloj en la kategorio "plena kotizo" pagas 30/50/70/85 procentojn de la kotizo en sia kategorio por partopreno dum 1/2/3/4 tagoj inkluzive de la silvestra nokto. Sen la silvestra nokto 15 eŭroj malpli.

Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Memzorgantoj

Provizora kotiztabelo - eble ŝanĝota!

Aliĝo ĝis 31a de julio 30a de septembro 10a de novembro poste
Aĝo je 03-12-28
ĝis 26 50 55 65 70
ekde 27 jaroj 70 75 85 90

Aldona tago por germanie loĝantoj: po 5 eŭroj

Rabato por eksterlande loĝantoj

A-landoj: 5 eŭroj malpli

Rabato por ceteraj landoj: 20 eŭroj malpli, do ...

Aliĝo ĝis 31a de julio 30a de septembro 10a de novembro poste
Aĝo je 03-12-28
ĝis 26 30 35 45 50
ekde 27 jaroj 50 55 65 70

Aldona tago por eksterlande loĝantoj: po 2,50 eŭroj.

La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la programon, la silvestran bufedon kaj la loĝadon en gimnastikejo. Supozeble estos manĝoĉambro en la renkontiĝejo mem.

Kotiztabelo Memzorgantoj Aliĝilo/informpetilo

Ĝeneralaj kondiĉoj

Antaŭpago: Por ĉiu persono 50 eŭroj (kun lito/manĝaĵoj) - 20 eŭroj por memzorgantoj.

Malaliĝo ĝis la 30a de oktobro: Subtraho de 10 eŭroj, repago de la resto. Malaliĝo ĝis la 15a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj, ni metos la reston en vian konton por la venontjara Novjara Renkontiĝo. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago. Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn. Transdono al alia persono (skribe!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.

Aliĝdato: Ni kalkulos laŭ la alvendato de la aliĝo papera aŭ retpoŝta, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (banka kodo 250 100 30), indiku "NR 2003/4". Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio. Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj (je risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio.

Ni atentigas, ke la organizantoj pro diversaj kaŭzoj ne povas zorgi pri invitleteroj; kaze de bezono ni petas vin akiri tion private.

Eventuala(j) ekskurso(j) estos aparte pagendaj - supozeble ili okazos ĉefe piede (do senkoste ;-) kaj per privataj aŭtoj.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj kaj krome al la kunlaborantoj kaj donacantoj de EsperantoLand laŭ interkonsento.

Kotiztabelo Memzorgantoj Kondiĉoj

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j)
Mi/ni aliĝas kiel memzorganto(j)
Mi/ni petas pliajn/aktualajn informojn (vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Plenpagantoj Partopreno 28a de dec. ĝis 2a de jan
  Partopreno de/ĝis (maks. 12-27/01-03)
     de ĝis
 
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Mi ŝatus loĝi en dulita ĉambro.
 
Por ĉiuj
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(prelego, kurso, paroliga kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo, ĝenerala helpo aŭ io alia)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Lando
Telefono(j) (internacie)
Telekopiilo
Persona retpoŝta adreso
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu memzorganto 20 eŭrojn al la konto
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(kodo 250 100 30)
eold-g EsperantoLand ĉe Universala Esperanto-Asocio
 
Mi ŝatus subteni la ĝeneralan laboron de EsperantoLand per ...
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la 2a Novjara Renkontiĝo
 
Informante pri la 2a Novjara Renkontiĝo vi rajtas mencii min kiel partoprenonton.
 

Kotiztabelo Memzorgantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstraße 9
10551 Berlin
Germanio

Telefono:+49-30-6 85 58 31,   nacie: 030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-178-476 49 22,   nacie: 0178-476 49 22

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand