Komputilo/Interreto, Faka Aplikado
Informteknika entrepreno varbas per Esperanto

2010-11-29

auf deutsch

La entrepreno BT Global Services en varbofilmeto uzis ankaŭ Esperanton; BTGS estas parto de la privatigita brita telefonentrepreno BT kaj havas tutmonde ĉ. 35.000 dungitojn.

En la filmeto kunlaborantoj priskribas la laboron de la entrepreno; en Esperanto oni aŭdas: "Ni kunigas komunikaĵajn kaj retajn informteknologiajn servojn sekure kaj efike."

La du minutojn longa varbofilmeto "Who we are, what we do" (Kiu ni estas, kion ni faras) estas videbla ĉe Youtube; la du Esperanto-partoj troviĝas en la unua triono kaj ĉe la fino; tie aŭdiĝas: "La diferenco estas mi." Aldone al Esperanto aliaj kunlaborantoj parolas en la franca, persa, nederlanda, ĉina, portugala, hindia kaj germana.

[esper=brit]

Lastaj novaĵoj   Komputilo/Interreto
Faka Aplikado
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu