2011-10-05
auf deutsch
Ĉu vi ŝatas aŭskulti Esperanto-muzikon? Ĉu same kiel en normala radio, simple unu pecon post la alia, sen devi okupiĝi pri elekto? Nu, la retradio Muzaiko ofertas tion kaj eĉ iom pli: Mondajn novaĵojn je la plena horo, intervjuojn kaj raportojn pri la Esperanto-vivo kaj la ekstera mondo inter la muzikpecoj.
Intervjuo en 'Libera Folio'
Ankoraŭ Muzaiko estas en komenca fazo. Do la taga programo konsistas el trihoraj blokoj, kiuj estas sinsekve ripetataj. Sed oni havas multajn planojn, pri kiuj la Muzaiko-teamo parolis en intervjuo kun Libera Folio.
Ĉu vi volas kunkrei la radion Muzaiko?
Grava temo kompreneble estas la akiro de pliaj kunlaborantoj - Muzaiko bonvenigas ĉian helpon. Ekzemple oni serĉas redaktantojn kaj laŭtlegantojn de novaĵoj, intervjuantojn kaj raportantojn.