Pri Esperanto, Lingvopolitiko
EU-komisiono pri Esperanto

2013-01-07

auf deutsch

Ĉiam denove iuj proponas uzi Esperanton en unu aŭ alia maniero en la Eŭropa Unio. La EU-komisiono, departamento pri plurlingveco, publikigis sian pozicion pri tio.

Ĉu unu lingvo aŭ multlingveco?

Inter la oftaj demandoj pri plurlingveco kaj lingvolernado troviĝas la demando: "Ĉu unu sola lingvo por ĉiuj estus solvo?" En la respondo oni traktas la latinan kaj Esperanton.

La metita demando estas surpriza, ĉar eĉ la plej konvinkitaj Esperanto-subtenantoj proponas nur, ke ĉiu en la lernejo lernu ankaŭ Esperanton. La plej multaj Esperanto-parolantoj ŝatus nur, se Esperanto estus elektebla fako. Aŭ se oni informus pri ĝi en lernejaj lecionoj.

La lernadon de pliaj fremdlingvoj la Esperantuloj eksplicite subtenas, tiel ekzemple en la "Sonnenberger Leitsätze" el 2012 de la Germana Esperanto-Asocio, kie en la punkto 'Ĝenerala lingvopolitiko' tekstas jam komence: "Wir unterstützen die Mehrsprachigkeit." (Ni subtenas la plurlingvecon.) Jam en la "Thesen zur EU-Sprachenfrage" (Tezoj pri la lingvodemando de EU) akceptitaj en 1995 legeblas en punkto 2: "Die Kenntnis mehrerer Fremdsprachen ist wünschenswert." (La sciado de pluraj fremdlingvoj estas dezirinda.)

Ankaŭ en la teksto "Esperanto en Eŭropa Unio" de la asocio EsperantoLand oni proponas nur: "Esperanton oni pli ofte proponu kiel elekteblan fakon en lernejoj kaj universitatoj en EU".

Unu sola lingvo estus tro simpla

En la respondo oni unue skribis, ke la ideo, solvi per unu sola lingvo ĉiujn lingvajn problemojn, estus "tro simpla". Certe la Esperanto-parolantoj konsentas. Ĉi-rilate estas menciinde, ke Esperanto-parolantoj laŭ pluraj studoj regas aldone al sia gepatra lingvo kaj Esperanto mezume du pliajn fremdlingvojn.

Laŭ EU-komisiono de tempo al tempo oni proponas la latinan aŭ Esperanton kiel "solan, tuteŭropan lingvon por EU". Tia propono ne estas konata en Esperanto-rondoj. La EU-komisiono ĝis nun ankaŭ ne detaligis, al kiu propono de kiu organizo ĝi referencas.

Preskaŭ ĉiu devus, laŭ la EU-komisiono, eklerni tiujn lingvojn ekde la bazo. Tiu aserto ne konsideras la specialan konstruadon de Esperanto, kies vortoj estas je pli ol 90 % troveblaj en la eŭropaj lingvoj; la necesa lernotempo por Esperanto tial estas relative malgranda, ofte ĉe triono aŭ kvinono de la lernotempo por ekzemple la angla aŭ itala.

Kiom da tempo por Esperanto?

En la sekva frazo la EU-komisiono metas la supozon, ke la edukado de instruistoj kaj la lingvoinstruado por la eŭropanoj "kostus tre multan monon kaj tempon". Ankaŭ tio ne konsideras la apartajn ecojn de Esperanto. Tre multaj Esperanto-lernantoj komencas jam post du aŭ tri kurso-semajnfinoj (aŭ memlernado en simila kvanto) praktike apliki la lingvon.

Ĉu plureco kun aŭ sen Esperanto?

Fine la Eŭropa Komisiono asertas, ke per sia "konfeso por multlingveco" ĝi subtenus "plurecon anstataŭ unuformecon". Bedaŭrinde tiu konfeso rilate al Esperanto ne estas realigata: La EU-komisiono ne inkluzivigas Esperanton en la plurecon. Kvankam certe pli ol cent mil homoj en EU parolas Esperanton, la lingvo eĉ ne estas menciata en la raportoj de la EU-komisiono pri la lingvoj parolataj en EU. Kontraste la Statistikaj Oficejoj de Litovio kaj Hungario dokumentas la nombron de Esperanto-parolantoj laŭ censoj: En 2001 estis ĉ. 850 en Litovio kaj 4500 en Hungario. (Tio indikas, ke estas ĉ. 100.000 aktivaj Esperantoparolantoj en EU.) Pli ol kelkaj malgrandaj lingvoj de EU. Kaj en la internacia komunikado multe pli uzata.

Ĉu personaj interesoj de la EU-kunlaborantoj?

Ne estas tute klare, kio igas la EU-komisionon per tiel malfacile komprenebla rezonado argumenti kontraŭ Esperanto. Kelkfoje oni kaŝe aŭdas, ke ne estus en la intereso de la interpretistoj, tradukistoj kaj bonege pagataj plurlingvaj EU-oficistoj, ke Esperanto plu disvastiĝos. Kaj eble iutage igos superfluaj kelkajn el la belaj EU-postenoj...

Louis v. Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
Lingvopolitiko
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu