Lingvokursoj/Instruado, Pri Esperanto
Prezenti Esperanton en lernejoj

2015-09-20

auf deutsch

Esperanto estas ankoraŭ tro malmulte konata afero. Por ŝanĝi tion estus bone, se lernantoj jam en lernejo aŭdus ion pri Esperanto. Tiel kreiĝis la projekto "Unu lerneja leciono pri Esperanto", kiun survojigas Klaus Friese el Hamburgo kun helpo de multaj homoj.

En kunlaboro kun Lu Wunsch-Rolshoven de la asocio EsperantoLand Klaus Friese eldonis broŝuron por instruado en germanaj lernejoj. La germana titolo
estas „Eine Schulstunde über Esperanto“. (En Esperanto: Unu lerneja leciono pri Esperanto, angle: A lesson about Esperanto.)

(Tute sube troviĝas ligiloj al pliaj versioj por presi broŝurojn. Ni kompreneble ĝojos pri viaj komentoj.)

Unu instruhoro pri Esperanto

La ideo estas, ke ĉiu lernanto estu atentigata pri Esperanto minimume dum unu instruhoro en lernejo; la lernantoj ankaŭ iom eklernu la lingvon. Tio povas okazi ekzemple en anstataŭa instruado, en la fremdlingvaj klasoj, ĉe la instruado de la gepatra lingvo aŭ de historio. Fakte eĉ en matematiko, ĉar la sperto montras, ke Esperanto ofte lernas ĝuste matematikistoj. Ja la lingvo estas regule konstruita kaj ĝi bezonas malpli da lernado ol aliaj lingvoj.

En la fremdlingva instruado oni povas eliri de artikoloj pri Esperanto; la ligilo gvidas al kolekto en diversaj lingvoj. (Volonte ni plivastigas tion per tekstoj kaj ankaŭ radiaj aŭ televidaj elsendoj rete troveblaj.)

La koncepto, priskribata sur ok paĝoj, ofertas skizojn por du instruhoroj, kiuj taŭgas por la enkonduko de Esperanto, eĉ se la instruisto mem ne konas Esperanton. La Esperanto-klubo de Hamburgo, kiu ĉi-jare festas sian 111-a jubileon, subtenas tiun projekton. La prezidanto de Esperanto Hamburg, Jürgen Wulff, aldonis akompanan leteron kun mallonga klarigo. Sekvas la raporto:

Raporto pri la disvastigo de broŝuro


Klaus Friese, Hamburgo

En junio 2015 mi komencis la distribuadon de la broŝuro, kiun mi metis kun la akompana letero en blankan koverton. Mi ne dissendis la broŝuron per poŝto, ĉar mi timis, ke verŝajne la plimulto estus forĵetita tuj post alveno. Mi volis nur persone donaci la broŝuron plejeble al lernejestro kaptante la okazon rekte varbi por la broŝuro kaj kompreneble ankaŭ por Esperanto.

29 lernejoj vizititaj

Dum nur du semajnoj en junio mi bicikle atingis 29, do preskaŭ ĉiujn lernejojn en mia urbokvartalo „Hamburg-Bergedorf“. Nur en unu gimnazio mi ne havis sukceson. La sekretarino postulis antaŭan avizon ĉar alikaze neniu havus tempon akcepti mian koverton. Do, mi tuj skribis retmesaĝon al la lernejestro kaj ĝojis, ke li tre rapide respondis. Sed bedaŭrinde li esperigis min nur pri la venonta lerneja jaro.

Ĉu veni sen antaŭanonco?

Mi devas rimarki, ke normale ne estas kutimo kontakti iun en lernejo sen avizo. Kompreneble ĉiu instruisto kaj speciale la lernejestro estas tro okupita por eĉ intertempe aŭskulti klarigojn de iu stranga Esperantisto. Sed feliĉe mi mem ja estas instruisto, kvankam nun pensiulo. Tial mi riskis senhonte eniri la sekretariejojn. Tie mi rapide prezentis min kaj ĝentile petis kontakti iun kolegon de la lernejestra teamo. Kelkfoje mi tuj rimarkis, ke mi aperis en malbona situacio ĉar nur ĥaoso regis la kampon. Unu sekretarino bone komprenigis tian situacion per la bildo „Hodiaŭ urso furiozas!“

Sed 20-foje mi sukcese kontaktis membron de la lernejestraro sen antaŭa avizo. Se ne eblis, mi donis mian koverton al la sekretarino. Mi rakontis, ke la Esperanto-Klubo en Hamburgo nun festas sian 111-a jubileon kaj pro tio mi volas transdoni etan broŝuron kun akompana letero. Kelkfoje jam nun estis la ŝanco paroli iomete pri Esperanto kaj plejofte la adresatoj estis tre malfermitaj kaj ĝentilaj, speciale se mi bonŝance alvenis dum trankvila tempo, kiu ankaŭ en lernejoj troveblas. Sed tia situacio bedaŭrinde ne estas planebla.

Matenaj kaj posttagmezaj vizitoj


Kelkfoje estis bona ideo alveni en baza lernejo tuj post la oka horo (en Germanio kutime la instruhoroj komenciĝas je la oka). Ofte ĝuste tiumomente ne estis tro multe da vigleco, la lernejestro ankoraŭ estis en sia ĉambro kaj la sekretariino rekte gvidis min tien. Sed ankaŭ momentoj kun multe da maltrankvilo povis esti sukcesaj. Neniu sciis pri la restadejo de iu membro de la lernejestraro. Tiam mi vagis tra la koridoroj kaj helpemaj kolegoj alparolis min. Poste mi estis prezentata al la lernejestro, kiu hazarde preteriris per varmega kafotaso en sia mano. Eĉ en la fino de la instrutago mi trovis favorajn ŝancojn. La plejmulto de la kolegaro jam ne plu estis en la lernejo, sed ie iu ankoraŭ sidis antaŭ sia komputilo. Li ne povis ĝui sian laborfino,n ĉar la komputilo antaŭe devas esti bonorde adiaŭata. Ĝuste en tia momento mi aperis! Mi ĝentile pardonpetis kaj riskis lanĉi mian demandon.

Plejparte bonvolema akcepto

Tre ofte la alparolatoj bonvoleme akceptis mian etan projekton. Du lernejestrinoj spontane demandis, ĉu mi pretas gvidi regulan kurson dum posttagmezoj. Honeste dirite mi iomete retenis min, ĉar tio dependas ja de la distanco inter la lernejo kaj mia loĝdomo. Sed ĉiam mi povis promesi gvidi kelkajn unuopajn instruhorojn, se tio estus dezirata. Unu lernejestrino tuj fiksis unu tagon en aŭgusto, kiam mi povos enkonduki Esperanton dum tri instruhoroj en tri diversaj klasoj. Normale tiutempe estas la someraj ferioj, sed tiu lernejo ofertas prizorgadon de la infanoj, kiuj ne povas forvojaĝi, ĉar la gepatroj devas labori. Estas mia impreso, ke speciale en lernejoj kun tuttaga instruado vere kuŝas ŝanco por ni Esperantistoj! En unu lernejo oni rakontis al mi pri instruhoroj, kiuj estis ofertataj per la turka ambasadejo, kiu volas subteni la lernadon de la turka lingo kaj la lernejo estas tre dankema ...

(Raporto de Klaus Friese, 5-a aŭgusto 2015, friese CHE esperanto-hamburg PUNKTO de)


Versioj por presi kiel broŝuron

[Klaus Friese]

Lastaj novaĵoj   Lingvokursoj/Instruado
Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu