Pri Esperanto
Centa mortotago de Ludoviko Zamenhof (14a de aprilo 2017)

2017-03-11

auf deutsch
(Gazetara komuniko kaj artikolo)

Kreskanta disvastiĝo de la internacia lingvo Esperanto


„Mi lernis Esperanton, kiam mi estis infano. Mia patro parolis kun mi en Esperanto.“ (Nacia traduko.) Tiel rakontas nun plenkreska studentino, kiu hejme lernis Esperanton. Ŝi plu uzas Esperanton kun sia patro kaj kun kelkaj amikinoj, kun kiuj ŝi konatiĝis jam kiel infano ĉe familiaj Esperanto-renkontiĝoj. Aldone ŝi parolas kelkajn pliajn lingvojn.

Unua versio de Esperanto jam kiel lernejano

La bazon de tiu internacia lingvo Esperanto, kiu intertempe fariĝis ankaŭ denaska lingvo por milo da homoj en multaj landoj, kreis Ludoviko Zamenhof. Lia mortotago centjariĝas en la 14-a de aprilo. Unesko konsideras lin unu el la gravaj personecoj de la homa historio kaj enmetis lian centan mortotagon en sian liston de notindaj memortagoj por la periodo 2016/17.

Zamenhof naskiĝis en la tiam plurlingva Bjalistoko, hodiaŭ en nordorienta Pollando. Li travivis deproksime la konfliktojn de judoj kaj rusoj, poloj kaj germanoj. Jam kiel lernejano li do decidis krei komunan kaj rapide lerneblan lingvon, por ke konfliktojn oni povu solvi per interparolado kaj sen perforto. Unuan version li povis inaŭguri jam en 1878, okaze de lia 19-a naskiĝtago, kun kelkaj lernejaj kamaradoj – eĉ kun komuna kantado en la nova lingvo.

D-ro Esperanto – homo kiu esperas

Zamenhof studis medicinon kaj fariĝis okulkuracisto. Sian internacian lingvon li prilaboris kaj sukcesis publikigi en 1887 danke al doto de sia bopatro. Kiel pseŭdonimo li elektis „D-ro Esperanto“. „Esperanto“ signifas „homo kiu esperas“; li esperis pri disvastiĝo de sia lingvo kaj ankaŭ je tio, ke la lingvo kontribuu al interkompreniĝo kaj al redukto de konfliktoj inter anoj de malsamaj nacioj.

Mallonga gramatiko kun nur 16 bazaj reguloj

La unua libro (en Esperanto „Unua Libro“) enhavis enkondukon, mallongan gramatikon kun dek ses bazaj reguloj kaj vortaron; la libro komence eldoniĝis en kvin lingvoj, rusa, pola, franca, germana kaj poste ankaŭ angla.

Unua mondkongreso 1905

La ideo de internacia lingvo, kiu estas ellernebla multe pli rapide ol la jam ekzistantaj lingvoj, disvastiĝis rapide – ankaŭ ĉar antaŭe jam ekzistis simila lingvo, Volapuko, kiu tamen estis multe pli malrapide lernebla. Jam du jarojn post la eldono de la unua lernolibro ekzistis Esperanto-kluboj, estiĝis gazeto kaj eldoniĝis pliaj libroj en la nova lingvo. En 1905 en Boulogne-sur-Mer okazis la unua monda Esperanto-kongreso, kun preskaŭ 700 partoprenantoj el multaj landoj. Zamenhof estis festata kiel „majstro“ [nacilingva traduko].

Disvastiĝo en ĉiuj kontinentoj

La nombro de la libroj haveblaj en Esperanto rapide kreskis; Zamenhof mem kontribuis kelkajn tradukojn: Hamleto, La rabistoj (Schiller), la Malnova Testamento kaj la fabeloj de Andersen. Kreiĝis „Lingva Komitato“ [nacilingva traduko], kiu traktis lingvajn demandojn, kaj estiĝis internacia Esperanto-asocio, „Universala Esperanto-Asocio (UEA)“. En 1912, 25 jarojn post la publikigo de la unua Esperanto-libro, Zamenhof retiriĝis kiel neoficiala gvidanto de la Esperanto-lingvokomunumo; la komunumo fariĝis memstara. Antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito Esperanto estis ankaŭ alveninta en ĉiuj kontinentoj.

Frua morto

Zamenhof suferis je malfortaj koro kaj pulmo, kio devigis lin ĉesi labori. Li mortis en la 14-a de aprilo 1917 en Varsovio.

Internacia lingvokomunumo

Lia verko, la internacia lingvo Esperanto, intertempe trovis parolantojn en pli ol 130 landoj tutmonde; en sepdeko da landoj Universala Esperanto-Asocio havas landajn asociojn. Kelkaj centmiloj da homoj regule parolas Esperanton, kelkaj milionoj laŭ taksoj lernis la bazon de la lingvo. Ekzistas milo da Esperanto-denaskuloj.

Libroj, muzika kulturo, ĉiutagaj novaĵoj el Ĉinio...

El la malgranda libreto de 1887 fariĝis literaturo kun proksimume dek mil libroj; pli ol 300 aŭtoroj originale verkis en Esperanto. Dum la lastaj jardekoj krome evoluis muzika kulturo; rokmuzikon kaj popularan muzikon, hiphopon kaj repon en Esperanto oni povas trovi ĉe youtube. La ĉina registaro ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto. Pli grandaj lingvolernaj retejoj ofertas Esperanto-kursojn; ĉe Duolingo.com intertempe pli ol 800.000 lernantoj registriĝis por Esperanto-kurso.

Esperanto disvastiĝas konstante, tutmonde.

Kiel pdf-dosiero (inkl. de longa versio, kun fontoj)

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu