Komputilo/Interreto
Esperanto ĉe Tvitero inter la ĉefaj 30 lingvoj

2020-06-18

Scienca esploro pri la lingvoj de mesaĝoj ĉe Tvitero informas, ke dum la pasintaj dek jaroj tie dissendiĝis kelkaj cent milionoj da mesaĝoj en Esperanto. Inter la entute 150 priserĉitaj lingvoj Esperanto havis per tio lokon 23.

Inter la 22 lingvoj antaŭ Esperanto troviĝas interalie la sekvaj dek unu eŭropaj lingvoj: angla, hispana, portugala, franca, rusa, itala, germana, nederlanda, pola, sveda, finna; malantaŭ Esperanto oni renkontas el la eŭropaj lingvoj ekzemple la grekan, la hungaran, serban, ukrainan, galegan, norvegan aŭ ĉeĥan. La ekstereŭropaj aŭ, pli bone: ne-eŭropdevenaj, estas - en tiu sinsekvo - la japana, araba, indonezia, korea, taja, turka, ĉina, tagaloga, hindia kaj persa (Fig. 39, p. S11 en Thayer Alshaabi k. a., The growing echo chamber of social media: Measuring temporal and social contagion dynamics for over 150 languages on Twitter for 2009–2020; publikigodato: 15-a de marto 2020). Indas atenti, ke la detektado de lingvoj ne funkcias tute sekure, ĉefe ĉar temas pri relative mallongaj tekstoj; krome la kvanto de mesaĝoj ŝanĝiĝis dum la esplorita jardeko.

Esperanto apartenas al la lingvoj, en kiuj relative multaj el la mesaĝoj estas mem verkitaj, ne plusenditaj, kiel eblas vidi en grafiko sur p. 6 de la artikolo.

En aldona dokumento kun datumoj eblas vidi la laŭtempan evoluon. Esperanto atingis maksimumon de proks. 600 000 mesaĝoj semajne en 2013; fine de 2019 estis proks. 170 000 mesaĝoj. Tia ondumado konstateblas ankaŭ ĉe aliaj lingvoj. Esperanto atingis proks. kvaronon de la mesaĝokvanto en la nederlanda. Kompare kun la angla la rilato estas 1:500; tio troviĝas ene de la kutima gamo por la nombra rilato de Esperanto al la angla, ne tro for de 1:1000.

[uea-membroj]

Lastaj novaĵoj   Komputilo/Interreto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu