2006-12-11
En la pasintaj jardekoj eblis konstati daŭran kreskon de Esperanto-renkontiĝoj en Germanio. Aktuale okazas ses ĉiujaraj renkontiĝoj de unu aŭ du semajnoj. Kvar el ili havas regule inter cent kaj ducent partoprenantoj.
Internacia Seminario (IS) ekde 1957
Fine de 1957 okazis la unua
"Internacia Seminario" (IS) de Germana Esperanto-Junularo en Mainz kun ĉ. 50 partoprenantoj; ĉi-jare estos la 50a jubileo. La nombro restis kutime inter 40 kaj 120 gastoj ĝis dum silvestro 1979/80 aldoniĝis speciala programo por plenkreskuloj - venis sume 159 homoj.
Aranĝoj por plenkreskuloj ekde 1980
En la postaj jaroj memstariĝis tri sendependaj renkontiĝoj por plenkreskuloj, la
Internacia Festivalo (IF), la
Printempa Semajno Internacia (PSI) kaj Somera Esperanta Familia Tendaro (SEFT). Ĝis 1990 IS kaj la tri novaj renkontiĝoj en rapida kresko atingis suman partoprenantaron de ĉ. 600 homoj.
Plia granda junulara renkontiĝo en Pollando
En la naŭdekaj jaroj al la Internacia Seminario (IS) venis inter 250 kaj 350 gastoj; en la lastaj jaroj okazis iom da malkresko, eble interalie pro plia samtempa junulara aranĝo en Pollando,
Ago-Semajno (AS). Al tiu AS ĉi-jare jam aliĝis 172 partoprenantoj.
Kresko de familiaj aranĝoj
La renkontiĝoj por plenkreskuloj kaj infanoj plu kreskis. Antaŭ kvar jaroj aldoniĝis du pliaj aranĝoj,
Novjara Renkontiĝo (NR) kaj
SOMERE, kiujn organizas la asocio EsperantoLand. Ĉi-foje al NR venos pli ol 160 homoj el pli ol dek landoj. Ĉeestos ankaŭ 56 infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj.
Entute la aranĝoj por plenkreskuloj kaj infanoj duobligis sian partoprenantaron inter 1990 kaj hodiaŭ de proksimume 300 al nun ĉ. 600 homoj.