Frankfurt Airport City (aŭ "Frankfurt International", FRA).
Flughoraro.
"Frankfurt Hahn" (HHN, 120 km for de Frankfurto mem, 110 km de Saarbrücken). Flughoraro.
Bushaltejo: Prinzenweiher/DJH (eble Ilseplatz, ĉ 7 min. de la domo). Horaro de buso kaj urba trajno. Veturado kostas 2,30 EUR, por infanoj (6 - 14 j.) 1,50 EUR.
Estas du eblecoj ĉiuhore. Sekvas la tempoj por la posttagmezo de la 27-a de decembro.
Por tiu je 5 minutoj antaŭ la plena horo elektu la urban trajnon S1 antaŭ la ĉefstacidomo, en direkto de "Brebach". Post tri minutoj eliru ĉe "Johanneskirche" kaj piede iru du minutojn al "Rathaus", kie vi pluveturu per buso 101 en direkto de "Dudweiler Dudoplatz". Post ses minutoj eliru ĉe "Prinzenweiher/DJH". Sume 11 minutoj.
Por tiu je 23 minutoj post la plena horo elektu la buson 102 en direkto de "Dudweiler Dudoplatz". Post 15 minutoj eliru ĉe "Waldhaus" kaj post kelkaj minutoj prenu buson 101 en direkto de "Johanneskirche"; post du minutoj eliru ĉe "Prinzenweiher/DJH". Sume 24 minutoj.
Ni invitas vin partopreni en la oka NR, ĉi-foje en Saarbrücken, urbo apud la franc-germana landlimo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe okazos la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Jam dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR estis super 14 jaroj. Kreiĝis por ili pli kaj pli da specialaj programeroj. Tiam venis la informo, ke ĉi-jarfine ne okazos la tradicia Internacia Seminario (IS) en Germanio. Sekve ni decidis oferti renkontiĝon por tiuj junuloj kaj junaj plenkreskuloj el diversaj landoj, kiuj ŝatos festi jarfine en Germanio.
Internacia partoprenantaro
En la kvin pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Dum la pasintaj fojoj partoprenis trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por pli ol dudek de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj supozeble denove prezenton de Christoph Frank ( Zauberbühne).
"Ne nur la mondo estas ronda"
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.
La ĝenerala temo ĉi-foje estas "Ne nur la mondo estas ronda". Al tio ligiĝos la infana kaj junulara programo kaj eble kelkaj pliaj ofertoj. Kiel kutime ankaŭ estos multaj ofertoj pri aliaj temoj.
"ElefanTonoj"
Kutime Christoph Frank prezentas vesperan programeron - por la venonta NR li planas miksaĵon de pupludo kaj magio: Elefantoj kun tonoj - "ElefanTonoj".
Krome estos luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)
Infanoj preferas lerni ludante
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj. Krome ili komune ludos, praktikos la lingvon dum manlaboraj rondoj kaj eble ĉeestos prezentadon de la konata Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.
Novtipa internacia ekzameno
Dum NR ni planas organizi sesion de la novtipa internacia ekzameno de UEA.
Ĝi povas okazi en ajna nivelo de la tri ekzistantaj ŝtupoj (B1, B2 kaj C1), kondiĉe ke estas almenaŭ 10 antaŭaliĝoj ĝis la 1-a de decembro.
Dum UK ekzameniĝis 47 personoj, kune kun la aliaj sesioj estas jam preskaŭ 100 diplomitoj en Esperantujo.
"Ĉu vi ne volas aparteni al la elita grupo?" - jen demando de la ekzamena komisiono. Se jes, bv. elŝuti la aliĝformularon kaj sendi ĝin kiel eble plej frue al katalin@ikso.net, kie vi povas ricevi aliajn kompletigajn informojn.
Tranoktado
Ĉiuj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo.
La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama).
Renkontiĝejo proksime al la urbocentro
La renkontiĝejo troviĝas apud lageto kaj malgranda parko. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, en la alia direkto vi povos atingi arbaron ene de dudek minutoj.
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon
aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio Kontakto
lu.esperantolandgmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
Aliĝo ĝis
12-a de julio
6-a de sept.
22-a de nov.
26-a de nov.
poste
ĝis 3 jaroj
0
4 ĝis 17
185
18 ĝis 27
200
207
221
235
235
ekde 28 jaroj
305
312
326
340
375
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 28 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 27 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed sen mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
Aldono por unupersona ĉambro (kompare kun dupersona ĉ.): 105 eŭroj por 7 tagoj (15 eŭroj tage).
Aldono por dupersona ĉambro (partoprenantoj ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).
Rabato por tri-/kvarpersona ĉambro (ekde 28 jaroj, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 22-a de novembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
Aliĝo ĝis
22-a de nov.
poste
ĝis 17 jaroj
0
ekde 18 jaroj
4
8
Silvestro (sen tranoktado)
25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago (nova): Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Partatempa partopreno (nova): Partatempa partopreno eblas, se restas liberaj lokoj. Ni volonte akceptas vian rezervadon jam nun.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 6-a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 22-a de novembro: Subtraho de 40 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj:
14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
(Vi povas aliĝi aŭ ĉi tie aŭ en la NIS-aliĝilo, sendepende de via aĝo. Familianoj en NIS-aĝo aperos en la koncerna listo de aliĝintoj.)
Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
Partopreno de
ĝis
(plentempa: 12-27/01-03) (Partatempa partopreno eblas, se restas liberaj lokoj. Ni volonte akceptas vian rezervadon jam nun.)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvarpersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j)de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro" (neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila". Pro la partopreno de multaj infanoj absoluta trankvileco malfacile eblos; ni provos rezervi koridorojn laŭ la trankvileco.)
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare
(nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne
(nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare
(nombro da personoj)
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira
ina
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira
ina
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira
ina
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira
ina
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira
ina
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo. Bv. noti, ke kutime por infanoj ni ne ofertas apartajn lingvo-kursojn; ili ricevas lingvan subtenon de la diversaj kursgvidantoj.
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en
Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie) (ekz. +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono (ekz. +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "Novjara Renkontigho".
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ... (ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la Novjara Renkontiĝo
Kiel vi eksciis pri NR?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
Informante pri la Novjara Renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)