Renkontighoj
5a Novjara Renkontigho en Trier

2007-01-26

Entute 174 homoj partoprenis en la 5a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand, kiu okazis de la 26a de decembro ĝis la 7a de januaro en la germana urbo Trier. Nur chirkaŭ dekduo da homoj partoprenis la tutan tempon - la plimulto elektis la tagojn chirkaŭ silvestro por festi la novan jaron en internacia rondo.

Kaj fakte, ĉi-foje ĝi estis tre internacia, ĉar ne ekzistis nacio kun plimulto - la plej granda grupo, tiu loĝanta en Germanio, konsistis el 44 personoj aŭ nur kvarono de la tuta partoprenantaro. El Francio, Belgio kaj Nederlando venis po ĉ. tridek homoj kaj entute la gastoj venis el 14 landoj, el Honkongo kaj Kanado, el Israelo, Rusio, Hispanio kaj Hungario. Jen vi trovas bildojn.

60 infanoj el ok landoj

Por la sesdeko da infanoj inter kelkaj monatoj kaj 16 jaroj estis
ampleksa programo sub la sperta gvido de Christoph Frank. Okazis diversaj laborgrupoj por produkti ludilojn, muzikilojn kaj aliajn objektojn el rubaĵo - ja la kadra temo de la kunveno estis la medio. Krome eblis partopreni en infana teatro kaj spekti pupteatraĵon de Christoph Frank, "Bello kaj Bella", kun iom da magiaĵo. Dum la "ŝtonfesto" por infanoj kaj ludemaj plenkreskuloj oni devis plenumi diversajn taskojn kun ŝtonoj - ĵeti menhiron au ekzemple taksi la kvanton de ŝtonoj en botelo. Krome la infana rondo, en kiu troviĝis granda kvanto de denaskuloj, lerte sukcesis amuziĝi ankaŭ ekster la oficiala programo - interalie per la multaj ludoj, kiujn kunportis Ilse Jacques kaj Bernard-Régis Larue kaj kiuj kunigis infanojn kaj plenkreskulojn.

Pri klimatŝanĝiĝo kaj pri "Les bienveillantes"

Sed por la ĉirkaŭ 50 plenkreskuloj, kiuj ne havis infanojn, (kaj eĉ por la gepatroj) eblis ankau fuĝi la infanan mondon kaj sekvi prelegon pri la biologia diverseco, pri bicikla trafiko aŭ pri la klimatŝanĝiĝo. Oni povis ekzemple konatiĝi kun Moskvo kaj kun Hamburgo, kun Linukso kaj kun la komunikaj konsiloj de Rosenberg, kun la franca romano "Les bienveillantes" kaj kun Sorobano. Estis kurso pri ventrodanco de Yasmin, pri societaj dancoj de Bart kaj rondo de jogopraktikantoj.

Por lernantoj kaj instruantoj

Gunter Neue kaj Svetlana Smetanina zorgis pri komencantoj kaj
progresantoj en diversaj kursoj kaj oni povis spekti ankaŭ la ĉiam ŝatatan Mazi-filmon. Iwona Kocieba prezentis por instruantoj la retpaĝaron edukado.net, la instrufilmon "Pasporto al la tuta mondo" kaj manlibron pri instruado.

"Akordo" kaj "Ĵomart kaj Nataŝa" kun Karina

Vespere okazis du koncertoj, unu de la naŭpersona nederlanda koruso "Akordo", kiu kantas seninstrumente repertuaron de la 15a ĝis la 20a jarcento, de Josquin Des Prés ĝis Leonard Bernstein. Ĵomart kaj Nataŝa kun sia filino Karina prezentis siajn kantojn, inter kiuj tute freŝa kanto pri la aranĝo mem, pri "NR". La silvestra festo elstaris per bongusta bufedo kaj per diskoteko, kiun lerte aranĝis Dirk De Weerdt tiel entuziasmigante la dancemulojn ĝis tre malfrua nokto. Okazis en alia tago muzika vespero kun multaj kontribuoj de partoprenantoj, el kiuj sukcesis surprizi la ĉeestantojn Martin Meyer, kiu muzikis helpe de blindula bastono kaj de monbileto. Krome okazis ankaŭ danca, luda, vingustuma kaj internaciaj vesperoj.

Ekskurso al Luksemburgio kaj promenoj

La tuttaga ekskurso kondukis per trajnvojaĝo al Luksemburgio, kie István Ertl gvidis nin sprite kaj scioplene. Ĉe promeno en Trier necesis distingi verajn kaj falsajn klarigojn pri la urbo. La tradiciaj novjaraj kaj pliaj promenoj permesis al ni iom sperti la apudan naturon.

Kafejo

Kiel kutime eble la plej grava loko de la renkontiĝo estis la komuna kafejo, kie oni kunvenis dumtage kaj vespere por babili kaj trinki ion. Entute la etoso dum la tuta renkontiĝo estis tre agrabla kaj amikeca, se juĝi laŭ la komentoj de la partoprenantoj, el kiuj multaj jam anoncis sian deziron refoje partopreni en la venonta 6a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand. Ĝi okazos en la malgranda vilaĝo Föckinghausen apud Meschede, oriente de la Ruhr-regiono.

Raportado en gazetoj, radio kaj televido

La granda renkontiĝo ebligis sukcesan gazetaran laboron. Raportis pri la 5a NR kaj pri Esperanto la germana novaĵagentejo dpa, pluraj gazetoj - de la loka Trierischer Volksfreund ĝis Basler Zeitung kaj Märkische Oderzeitung -, kelkaj radiostacioj kaj la televido de la regiono Rejnlando-Palatinato. Detaloj kaj retligoj al artikoloj kaj radiokontribuoj troveblas en la koncerna artikolo.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu