Renkontighoj
De unu ĝis sepdeko da jaroj

2008-01-16

Plej impresa dum la Novjara Renkontiĝo (NR) estas eble la granda kvanto de infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj. Ĉi-foje, al la 6a NR, organizita de EsperantoLand, venis 56 da ili, kiuj dividiĝis en diversajn laŭaĝajn subgrupojn - estis la rondo de 14- ĝis 16-jaruloj, plejparte denaskaj, estis grupo laŭaĝe iomete sub tiu, kiu vagadis tra la domo ĉiutage produktante kelkminutan filmeton, estis teatra grupo, kiu fine surscenigis teatraĵon kaj estis pliaj grupoj de infanoj, kiuj manlaboris, kreis bestojn, pentris, desegnis, dancis, aŭskultis fablojn, partoprenis en safaria luda posttagmezo, konkursis tablotenise, ludadis aŭ ekskursis al naĝejo. Ĉio ĉi sub la sperta gvidado de Christoph kaj Ines Frank, kiuj kun deko da helpantoj aranĝis tion. Se juĝi laŭ la vizaĝoj ĝojaj dume (kaj larmetaj fine), la semajno multe plaĉis al la infanaro kaj junularo. Jen bildoj de infanoj kaj plenkreskuloj.

El Kanado kaj Siberio al Föckinghausen en meza Germanio

Sed, infanoj kaj junuloj de tiu aĝo ne venas solaj - ĉeestis inter la entute 139 partoprenantoj el 13 landoj ankaŭ okdeko da plenkreskuloj, sufiĉe por ĝui interesajn interparolojn kaj povi bone amuziĝi. Al tio kontribuas certe ankaŭ la fakto, ke NR estas bele internacia kaj germanoj jam delonge estas malplimulto: tri kvaronoj de la partoprenantoj venas el eksterlando, de Ottawa en Kanado ĝis Novosibirsk en Siberio, de Norvegio ĝis Hispanio; el pluraj landoj venis po kelkaj, dudeko ĝis trideko el la najbaraj landoj Belgio, Francio kaj - bela surprizo - 19 homoj el Svislando, kie Esperanto ŝajne iom reviviĝas.

jOmO kaj Magia Vespero

Ĉi-jare okazis Magia Vespero, en kiu ok sorĉistoj prezentis diversajn magiaĵojn, ĵongladon, kreis balonajn bestojn, estis alivestitaj kiel gigantoj kaj fine kovris la scenejon kaj grandan parton de la salono per (artefarita) neĝo - je la grandega amuziĝo de la infanaro. (Jes, ankaŭ polvosuĉiloj povas efiki magie...) En alia vespero jOmO bele koncertis por ni kaj entuziasmigis la aŭskultantaron. Krome estis Luda, Teatra, Muzika kaj Internacia Vesperoj kaj kompreneble kiel kulmino la Silvestra Festo en pluraj salonoj de unu el niaj domoj.

Salsa, Jogo, muzeo kaj bierfarejo

Okazis interalie prelegoj pri Vikipedio, Linukso kaj pri la nova eŭropa referenckadro pri lingvoj, lumbildprelegoj pri mondvojaĝo kaj pri Japanio, diskuto pri trafika politiko, kurso pri tridimensia desegnado kaj pri Salsa-dancado, rondo por malstreĉiĝemuloj kaj por Jogo-ŝatantoj - kaj kompreneble lingvaj kursoj kaj konversaciaj rondoj. Ni ekskursis al pluraj najbaraj urboj kaj vilaĝoj, jen piede, jen aŭte aŭ trajne, por viziti regionan muzeon, bierfarejon, malnovan urboparton, kastelruinon kaj monakejon aŭ simple ĝui la naturon kaj arbaron. Dumtage kaj vespere funkciis la kafejo, kiun sperte gvidis Helmut Klünder kun helpo de Gunter Neue kaj Danka Leyk.

Raporto de novaĵagentejo

Pri la renkontiĝo aperis diversaj artikoloj en la regiona gazetaro, antaŭe kaj dume. Krome la germana novaĵagentejo dpa estis tiom afabla publikigi artikolon, el kio rezultis krom kelkaj regionaj represoj ankaŭ intervjueto en la tutgermana gazeto "Süddeutsche Zeitung" aperanta en Munkeno.

Ek al novaj aventuroj...

Agrable pasis semajno. Feliĉe jam prepariĝas la postaj renkontiĝoj por EsperantoLandanoj - la 5a SOMERE de la 1a ĝis la 17a de aŭgusto kaj la 7a NR fine de 2008, eble en Frankfurto/Majno.

[Ondo de Esperanto]

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu