Renkontighoj
Jomo provos rompi sian Guinness-rekordon dum brita kongreso

2006-12-21

La tuluza kantisto JoMo planas en 2007 rompi sian propran mondan rekordon pri multlingva kantado dum la brita Esperanto-Kongreso en Letchworth, norde de Londono. JoMo eniris Guinness Book of Records (Guinness-Libron de Rekordoj) en la jaro 2000 per koncerto de 22 kantoj en 22 lingvoj.

En majo 2007 li estos gastmuzikisto ĉe la Brita Kongreso de Esperanto, kiu okazos 60 kilometrojn norde de Londono en Letchworth Garden City (Ĝardenurbo Letchworth).

"Mi tre ĝojas pri la interkonsento", komentis loka esperantisto kaj prezidanto de la Loka Kongresa Komitato Arturo Sly. "La temo de la kongreso estas ‘Renoviĝo’, kaj kiel pli bone lanĉi renoviĝon ol per rompo de malnova rekordo?"

JoMo, kiu estas listigita en la mondaj rekordoj sub la propra nomo de Jean-Marc Leclerq, estas profesia kantisto de la regiono de Tuluzo en Francio, kie li konatiĝis kiel kantisto en rokbando ‘Les Rosemary Babes’ (La Rozmariaj Beboj). En 1988 li renkontis Esperanton, kaj komencis kanti en la lingvo.

Li fondis en 1996 la rokbandon 'Liberecanoj', kiu kunigis punkrokon, skaon, polkojn kaj tradiciajn slavajn muzikojn, kaj en 1998 ili eldonis la kompaktodiskon ‘JoMo kaj Liberecanoj’.

En 2001 li produktis sian unuan solodiskon, ‘JoMo Friponas’. Ĉi-jare (2006) aperis lia dua soldisko en Esperanto, ‘JoMo Slavumas’ en kiu miksiĝas muziko rusa, jida, cigana, ukraina kaj pola.

"Ni tre bonvenigos junulojn kaj aliajn el eksterlando", komentis Arturo Sly, "Ni deziras krei viglan etoson ĝueblan de ĉiuj, kaj ni invitis al JoMo ĝuste ĉar li povas vigle distri homojn de ĉiuj aĝoj kaj kulturoj".

Letchworth estas nelonge for de du flughavenoj konataj pro malaltekostaj flugoj de Easyjet kaj Ryanair: Luton (20 km for) kaj Stanstead (30km for).

[Ian Fantom (LKK - Merkatado)]

al la ĉefpaĝo Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 
lasta ŝanĝo: 2006-12-21
© EsperantoLand
 

21a Novjara Renkontiĝo 2024/25 en Wiesbaden

La 21a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2024 ĝis la 3a de januaro 2025, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno.  plu  Plu 

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu  Plu 

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu  Plu