EsperantoLand-aranĝoj

EsperantoLand-kunvenoj
EsperantoLand-Zusammenkünfte
 
ĉ. 2013-12-08 (dimanĉo), 10-a h ĝis almenaŭ 15-a h
5-a Zamenhofa Matentagmanĝo de EsperantoLand
Berlino, restoracio 'Al Hamra' (teksto en Esperanto)
 
(Kutime) en la 2-a vendredo de la monato, ekde 19.30 h
Berlina kunveno de EsperantoLand
kafejo Arema, Birkenstraße 30, Berlin-Moabit
 
EsperantoLand-renkontiĝoj
EsperantoLand-Treffen
 
2013-03-30 .. 2013-04-06 (sabato ĝis sabato)
4-a PRINTEMPE dum pasko 2013
en Dahlem-Baasem en la regiono Eifel (inter Kolonjo kaj Treviro/Trier) (teksto en Esperanto)
4. EsperantoLand-Frühlingstreffen
 
somero 2013, fine de julio/komence de aŭgusto, dum unu semajno
11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
en la regiono Eifel/Germanio, eble najbara lando
11. EsperantoLand-Sommertreffen mit Sprachkursen
 
2013-12-27 .. 2014-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
12-a Novjara Renkontiĝo (NR)
en Saarbrücken (apud la franc-germana landlimo; teksto en Esperanto)
12. EsperantoLand-Neujahrstreffen, in Saarbrücken
 
2013-12-27 .. 2014-01-03 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo)
5-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
en Saarbrücken
5. Internationale Neujahrswoche für Jugendliche und junge Erwachsene, in Saarbrücken
 

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
zur Startseite (deutsch)

 

Venu ĝui la printempon!

4-a PRINTEMPE 

Internacia renkontiĝo dum pasko
30-a de marto ĝis 6-a de aprilo 2013 (sabato ĝis sabato)
en Dahlem-Baasem en la regiono Eifel
(eblas ŝanĝ(et)o de la datoj, depende de la petoj de partoprenontoj)

2013-03-06

Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Intertempe aliĝis dek unu partoprenantoj
loĝantaj en Valonio, Flandrio, Francio kaj Germanio;
laŭ la devenlandoj aldoniĝas Bulgario, Ĉeĥio kaj Nederlando.
La plimulto venas el eksterlando - regos do bela internacia etoso.

Kiu jam aliĝis?

( Kiu partoprenis pasintjare?)
  La valo antau la renkontighejo en Baasem

3-a PRINTEMPE 2012, Marienburg (Zell/Mosel)
Raporto (Ondo de Esperanto)
Raporto (Revuo Esperanto)
Bildoj Partoprenantoj

2-a PRINTEMPE 2011, Dahlem-Baasem/Eifel
Raporto Bildoj Partoprenantoj

1-a PRINTEMPE 2010, Dahlem-Baasem/Eifel
Raporto Partoprenantoj

Adreso de la domo

Ferienstätte St. Ludger
Auf der Hardt 40
53949 Baasem
Tel. de la domo: 06557 - 551 (por uzado dum nia restado)
(el eksterlando +49 - 6557 - 551)

Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

Trajnstacio: Dahlem (Eifel). Distanco al la domo ĉ. 7 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

Jen mapo ĉe Google.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en sabato, 30-a de marto 2013, ĉ. 18-a horo. Fino per la tagmanĝo en la 6-a de aprilo, ĉ. 14-a horo. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 16-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.

Kion kunporti?

  • Bantukoj kaj banvestojn por la naĝejo (kontraste mantukoj kaj litotukoj estas en la ĉambroj)
  • Taŭgajn vestojn kaj ŝuojn por malvarmo kaj pluvo
  • Eble ludojn, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikilojn kaj muziknotojn, se vi ŝatas muziki
  • Bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)


"Venu ĝui la printempon!"

Dahlem-BaasemLa asocio EsperantoLand ĉi-jare organizas la kvaran PRINTEMPE, internacian renkontiĝon dum pasko. Ĝi okazos denove en Dahlem-Baasem en la mezalta montaro Eifel, inter Kolonjo kaj Treviro (Trier) - ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. (Trajna stacio estas Dahlem, oni veturas iom pli ol horon ekde Kolonjo aŭ Treviro, per rekta trajno.)

Agrablaj kunvenoj dum la antaŭaj jaroj

Dum la pasintaj jaroj ĉiam inter dek kaj dudek homoj el Belgio kaj Germanio jam ĝuis la restadon dum PRINTEMPE, aŭdis prelegojn, ĝuis naĝejon, faris promenojn kaj ekskursis en la regiono.

Venu al PRINTEMPE kaj ĝuu internacian etoson!

Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. Multaj el la interesitoj estas eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en tiu EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.

Datoj 2013

Dahlem-Baasem dormchambroLa paska dimanĉo en 2013 estos la 31-a de aprilo. PRINTEMPE 2013 okazos supozeble ekde la 30-a de marto, vespere (paska sabato), ĝis sabato, 6-a de aprilo, posttagmeze; eblos ŝanĝ(et)o, se la partoprenontoj tion deziras.

(Dum tiu semajno estos lernejaj ferioj ekzemple en Belgio, Luksemburgio kaj en multaj federaciaj landoj de Germanio (ekzemple en Nordrejn-Vestfalio, Heslando kaj Berlino); kp. la ferian kalendaron por Eŭropo.) Kiam vi ŝatos partopreni en la renkontiĝo?

Printempe Renkontiĝejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Nia programo en- kaj eksterdome

Dahlem-Baasem kamenchambroLa programo iom similos al tiu de SOMERE: Ni havos konversacian rondon kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni eble ludos kaj certe babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. La prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin.

Aldone ni povos viziti la doman naĝejon. Iom ni provos amuzi la infanojn en la domo, en la ĝardeno kaj en la arbaro. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

Anoncitaj programeroj 

Jen unua skizo pri la programa oferto:

  • Prezentado de filmetoj
  • Lingvokurso por komencantoj
  • Konversacia rondo
  • Interparolado kaj kafumado
  • Banado en la endoma naĝejo
  • Kaŝado kaj (esperinde grandparta) retrovado de paskaj ovoj
  • Promenoj al la ĉarma vilaĝo Kronenburg kaj en la ĉirkaŭaĵo
  • Ekskurseto al la lago de Kronenburg
  • Ekskurso al Kolonjo kaj Bonn
  • Ekskurso al radioteleskopo ( Effelsberg Stockert)
  • Ekskursoj al ĉirkaŭaj urbetoj kaj vidindaĵoj (eblas ekzemple: la minejo Wohlfahrt en Hellenthal, 12 km for; Monschau, urbo kun bela malnova centro; Bad Münstereifel; Akeno)

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Ĉu vi ŝatos partopreni?

Dahlem-Baasem naghejoJen bela domo por PRINTEMPE en la kamparo, eĉ kun propra naĝejo (7 x 10 m), kien ni ŝatas reiri. Kelkajn bildojn de la domo vi vidas supre. Venu ĝui la restadon tie en internacia rondo!

Sube pretas la kotiztabelo kaj la aliĝilo por PRINTEMPE 2013.

Ĉion bonan al vi

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31
  (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63
  (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11
  (en Germanio 030-68 05 70 11)

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5.

 

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Kotizoj 2013

(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La plena kotizo por sep tagoj estas:

Aliĝo ĝis 3-a de marto 17-a de marto poste
ĝis 2 jaroj 0
3 ĝis 4 150
5 ĝis 9 190
10 ĝis 13 230
14 ĝis 27 270 280 290
ekde 28 jaroj 290 320 350

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 14 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 13 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo kaj mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la uzadon de la naĝejo.

Aldono por unupersona ĉambro (kompare kun dupersona ĉ.): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

Por ĉiu tagnokto de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo:

Aliĝo ĝis 3-a de marto 17-a de marto poste
ĝis 2 jaroj 0
3 ĝis 4 22
5 ĝis 9 30
10 ĝis 13 35
14 ĝis 27 40 41 42
ekde 28 jaroj 42 46 50

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 14 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 13 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

Validas la supre menciitaj kondiĉoj, aldonoj kaj rabatoj.

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Nura programpartopreno

La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.

La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste.

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Kotizpago: Bv. pagi la reston de la kotizo ĝis la 15-a de marto. Tiel vi helpos al nia financa administrado.

Partatempa partopreno: Ni ĝojas, se vi ŝatos viziti nin dum kelkaj tagoj.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo; bv. forsendi la antaŭpagon baldaŭ poste por certigi la aliĝon. La aliĝo validas post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 3-a de marto: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "PRINTEMPE".

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon (por eviti bankokostojn; eksterlandaj ĉekoj kutime kreas altajn bankokostojn, ĉ. 15 EUR).

La ekskursoj estos aparte pagendaj (sed kutime estas neniuj kostoj aŭ nur kelkaj eŭroj por enirbileto). La litotolaĵoj kaj mantukoj estas inkluzivitaj.

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

 

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
Aŭ elŝutigu preseblan informilon (A4) kun aliĝilo (pdf; aŭ en formato A5) kaj sendu ĝin post plenigo per telekopiilo aŭ poŝte.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (plentempe: 03-30/04-06)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvarpersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j)de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro" (neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila".)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
  (ekz.
  +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
  (ekz.
  +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "PRINTEMPE".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la renkontiĝo
 
Kiel vi eksciis pri la renkontiĝo?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Printempe Programo Anoncitaj programeroj Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo (A4) kun aliĝilo (pdf); formato A5

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio:
030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio:
0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand