EsperantoLand-aranĝoj

 

Venu ĝui la printempon!

5-a PRINTEMPE 

Internacia renkontiĝo dum pasko
14-a ĝis 21-a de aprilo 2014 (lundo ĝis lundo)
en Marienburg apud Mozelo

2013-11-29

Programo Renkontiĝejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Kiu jam aliĝis?

( Kiu partoprenis pasintjare?)
  Renkontighejo Marienburg

4-a PRINTEMPE 2013, Dahlem-Baasem/Eifel
Partoprenantoj

3-a PRINTEMPE 2012, Marienburg (Zell/Mosel)
Raporto (Ondo de Esperanto)
Raporto (Revuo Esperanto)
Bildoj Partoprenantoj

2-a PRINTEMPE 2011, Dahlem-Baasem/Eifel
Raporto Bildoj Partoprenantoj

1-a PRINTEMPE 2010, Dahlem-Baasem/Eifel
Raporto Partoprenantoj

Adreso de la domo

Marienburg
56856 Zell/Mosel
Tel. de la domo: 06542-9368-0 (por ebla uzado dum nia restado)
(el eksterlando +49 - 6542 - 9368-0)

Poŝtelefono de la organizanto (Lu Wunsch-Rolshoven) 0173 - 162 90 63, el eksterlando +49 - 173 - 162 90 63.

Trajnstacio: Bullay. Distanco al la domo ĉ. 4 km; laŭ peto ni organizos transporton. Informoj pri trajnligoj ĉe Deutsche Bahn.

Jen mapo ĉe Google.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en la unua tago, ĉ. 18-a horo. Fino per la tagmanĝo en la lasta tago, ĉ. 14-a horo. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 16-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.

Kion kunporti?

  • Taŭgajn vestojn kaj ŝuojn por malvarmo kaj pluvo
  • Eble ludojn, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikilojn kaj muziknotojn, se vi ŝatas muziki
  • Bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)


"Venu ĝui la printempon!"

Dahlem-BaasemLa asocio EsperantoLand en 2014 organizas la kvinan PRINTEMPE, internacian renkontiĝon dum pasko. Ĝi okazos denove en la ejo 'Marienburg' super la Mozelo, inter Koblenco kaj Treviro (Trier) - kiel kutime ne tro for de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. (Trajna stacio estas Bullay, oni veturas iom pli ol horon ekde Koblenco aŭ Treviro, per rekta trajno.)

Agrablaj kunvenoj dum la antaŭaj jaroj

Dum la pasintaj jaroj ĉiam inter dek kaj dudek homoj el Belgio, Germanio kaj Francio ĝuis la restadon dum PRINTEMPE, aŭdis prelegojn, ĝuis naĝejon, faris promenojn kaj ekskursis en la regiono.

Venu al PRINTEMPE kaj ĝuu internacian etoson!

Ni plezure invitas vin veni al PRINTEMPE. Multaj el la interesitoj estas eksterlandanoj, kio promesas, ke ni denove povos ĝui internacian etoson en tiu EsperantoLand-renkontiĝo. Ni provos oferti al vi interesan programon laŭ viaj deziroj.

Datoj 2014

Marienburg manghejoLa paska dimanĉo en 2014 estos la 20-a de aprilo. PRINTEMPE 2014 okazos ekde lundo, 14-a, vespere, ĝis la paska lundo, 21-a de aprilo, posttagmeze; eblos ŝanĝ(et)o, se la partoprenontoj tion deziras. Kiam vi ŝatos partopreni en la renkontiĝo?

Printempe Renkontiĝejo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Nia programo en- kaj eksterdome

Marienburg - ghardenoLa programo similas al tiu de SOMERE: Ni havos konversacian rondon kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn al najbaraj vilaĝoj kaj urboj, ni eble ludos kaj certe babilos kafumante aŭ teumante en la ĝardeno aŭ endome. La prelegoj kaj aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Kaj eble vi havos plian ideon kiel pliriĉigi la programon.

Printempe Programo Kotizoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Ĉu vi ŝatos partopreni?

Marienburg el aeroJen bela domo por PRINTEMPE sur montosupro, kien ni ŝatas reiri. Kelkajn bildojn de la domo vi vidas supre. Venu ĝui la restadon tie en internacia rondo!

Sube pretas la kotiztabelo kaj la aliĝilo por PRINTEMPE 2014.

Ĉion bonan al vi

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Kontakto

lu.esperantolandgmx.de

Telefono +49-30-685 58 31
  (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63
  (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11
  (en Germanio 030-68 05 70 11)

Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn.

 

Printempe Programo Renkontiĝejo Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Kotizoj 2014

(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)

Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)

Plena kotizo

La plena kotizo por sep tagoj estas:

Aliĝo ĝis 20-a de decembro 10-a de februaro 20-a de marto poste
ĝis 2 jaroj 0
3 ĝis 17 175
18 ĝis 27 210 220 230 240
ekde 28 jaroj 270 280 290 300

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 14 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 13 jaroj kaj familioj), plejparte kun propraj duŝo kaj necesejo.

La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed sen mantukoj) kaj la programon (sen la ekskursoj).

Aldono por unupersona ĉambro (kompare kun dupersona ĉ.): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).

Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).

Partatempa partopreno

Por ĉiu tagnokto de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo:

Aliĝo ĝis 20-a de decembro 10-a de februaro 20-a de marto poste
ĝis 2 jaroj 0
3 ĝis 17 25
18 ĝis 27 32 33 35 36
ekde 28 jaroj 39 41 43 44

(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)

La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 14 jaroj) aŭ familia/junula/infana ĉambro (ĝis 13 jaroj kaj familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.

Validas la supre menciitaj kondiĉoj, aldonoj kaj rabatoj.

Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj por plenpagantoj Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

Nura programpartopreno

La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.

La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste.

Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Aliĝilo/informpetilo

Ĝeneralaj informoj

Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.

Kotizpago: Bv. pagi la reston de la kotizo ĝis la 31-a de marto. Tiel vi helpos al nia financa administrado.

Partatempa partopreno: Ni ĝojas, se vi ŝatos viziti nin dum kelkaj tagoj.

Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo; bv. forsendi la antaŭpagon baldaŭ poste por certigi la aliĝon. La aliĝo validas post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).

Malaliĝo ĝis la 3-a de marto: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume simila sumo kiel la unua aliĝinto.

Kontoj: 
N-ro 2596 58 301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; kutime necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "PRINTEMPE".

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, PRINTEMPE").

Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon (por eviti bankokostojn; eksterlandaj ĉekoj kutime kreas altajn bankokostojn, ĉ. 15 EUR).

La ekskursoj estos aparte pagendaj (sed kutime estas neniuj kostoj aŭ nur kelkaj eŭroj por enirbileto). La litotolaĵoj estas inkluzivitaj (sed ne la mantukoj).

Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.

Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).

 

Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj

Aliĝilo/informpetilo

Bonvolu plenigi la ĉi-sekvan formularon. Se vi sube enmetas vian retpoŝtan adreson, vi aŭtomate ricevos la konfirmon de viaj enmetitaj datumoj.
 
Mi/ni aliĝas kiel plenpaganto(j).
Mi/ni partoprenos nur la programon.
Mi/ni petas pliajn informojn. (Vidu sube "Rimarkoj/demandoj")
 
Partopreno de ĝis (plentempe: 04-14/04-21)
 
Tranoktado
Mi ŝatus loĝi en unupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en dupersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ŝatus loĝi en tri-/kvarpersona ĉambro kun propraj duŝo/necesejo.
Mi/ni ne loĝos en la renkontiĝejo.
 
Mi/ni ŝatus loĝi sola(j) en la ĉambro.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j) de la sama sekso.
Mi/ni akceptas loĝi kun alia(j)de alia sekso.
Mi/ni volas/pretas loĝi dise aŭ kun la indikita(j) persono(j); vidu sube.
 
Eventuala rimarko pri la ĉambro
(Ekz. "en sama ĉambro kiel ...", "apud la ĉambro de ...", "mi ronkas", "gepatroj en dupersona ĉambro, infanoj en infana ĉambro" (neniu kotizodiferenco) aŭ "prefere trankvila".)
 
Manĝo
Ŝatus manĝi vegetare (nombro da personoj)
Kelkfoje vegetare/kelkfoje ne (nombro da personoj)
Ĉiam nevegetare (nombro da personoj)
 
Personaj datumoj
Persona nomo (1)
Familia nomo
Retpoŝta adreso por korespondado
Bonvolu indiki retpoŝtan adreson por faciligi la kontakton!
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (2)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (3)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (4)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Persona nomo (5)
Familia nomo
Retpoŝta adreso
Naskiĝdato (jjjj-mm-tt)
vira ina
 
Partopreno en Esperanto-kurso
Bv. indiki, kiu eventuale volas partopreni en kia kurso (komencantoj/progresantoj/konversacio); eble informu pri la lingva nivelo.
 
Strato
Poŝtkodo
Urbo
Mi/ni loĝas en Germanio
eksterlando
Lando
Telefono(j) (internacie)
  (ekz.
  +49-30-685 58 31)
Poŝtelefono
  (ekz.
  +49-173-162 90 63)
Telekopiilo
 
Mi/ni alvenos per trajno.
Mi/ni alvenos per aŭto.
Mi/ni alvenos per aviadilo.
 
Mi antaŭpagas por ĉiu plenpaganto 50 eŭrojn kaj por ĉiu nura programpartoprenanto 20 eŭrojn al la sekva konto (ĉe mallonga partopreno necesas pagi nur la kotizon):
2596 58 - 301 EsperantoLand e. V. ĉe "Postbank Hannover"
(germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Bonvolu indiki "PRINTEMPE".
 
 
Eventuala programkontribuo
Mi ŝatus kontribui al la programo per ...
(ekz. prelego, kurso, infana programo, muzikaĵo, teatraĵ(et)o, promen- aŭ ekskursgvidado, kafeja servo aŭ io alia). Bv. eble indiki, se vi jam scias: Daŭro de la programero, ofteco, preferata tempo, bezonataj iloj, kelklinia priskribo. Grandan antaŭdankon!
 
Rimarkoj/demandoj
kaj (ret)adresoj de homoj, kiujn ni invitu al la renkontiĝo
 
Kiel vi eksciis pri la renkontiĝo?
(Ekzemple per la retlisto "...", en la retpaĝo "...", el kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj en "...", en la renkontiĝo "...", per amikoj/konatoj, per alia vojo, nome ...)
 
 
Mi/ni permesas, ke la enmetitaj datumoj estas enmemorigataj en komputilo.
 
Mi/ni konsentas, ke fotoj kaj filmoj registrataj dum la renkontiĝo, kie mi/ni videblas, estos publikigataj en la retpaĝaro de EsperantoLand au en aliaj retpaĝaroj au publikaĵoj.
 
Informante pri la renkontiĝo vi rajtas mencii min/nin kiel partoprenonto(j)n sur la paĝo "Kiu jam aliĝis?".
 
Bv. enmeti la vorton ZamXenhof sen X (por eviti sendadon de aŭtomate produktataj mesaĝoj)

 

Printempe Programo Renkontiĝejo Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto

Telefono:+49-30-6 85 58 31,  en Germanio:
030-685 58 31
Poŝtelefono:+49-173-162 90 63,  en Germanio:
0173-162 90 63

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand