NR
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Ĝeneralaj informoj kaj kondiĉoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj (se tiu loĝas pli ol 50 km for de la NR-ejo kaj aĝas pli ol 18 jarojn); la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda. La antaŭpago ĉefe servas por povi distingi inter nuraj plenigantoj de formularo kaj veraj aliĝantoj...
(Tio certe ne validas, se vi jam pagis antaŭ kelkaj jaroj dum kronvirusa tempo - kaj nuligo de renkontiĝo - kaj lasis la monon ĉe ni.)
Kotizpago: Estos praktike, se vi povos pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de septembro (aŭ baldaŭ post via aliĝo), la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi tre helpos al nia financa administrado. (Tio certe ne validas, se vi jam pagis antaŭ unu aŭ du jaroj kaj lasis la monon ĉe ni.)
"Amiko de EsperantoLand": Por nia asocio estas pli bone ricevi monon per donaco ol per kotizo. Tial ni petas vin pri la jeno: Donacu al EsperantoLand la sumon de 50 eŭroj (7 € tage) - kaj per tio fariĝu "Amiko de EsperantoLand". Tiam vi ĝuos rabaton de 50 eŭroj kaj sume via entuta pago restos sama. La sama aranĝo funkcias por junuloj (4-27 jaroj) kun sumo de 25 eŭroj (3,50 € tage).
Kompreneble ni ĝojos, se vi ŝatos aldone donaci etan sumon - faru laŭ via bontrovo. Ni uzas la monon ĉefe por nia informa laboro pri Esperanto kaj por gazetaraj rilatoj.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta aŭ telefona aliĝo; bv. baldaŭ poste forsendi la antaŭpagon (sed ne maltrankviliĝu, se ial ne funkciis; se vi poste antaŭpagas, ni tamen kalkulos la originan aliĝdaton). La aliĝo firme validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la aŭtomata kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 30-a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 30-a de novembro: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano k.s. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon; la samo validas rilate al via malaliĝo aŭ entuta nuligo de la renkontiĝo devigataj pro ŝtataj reguloj ks.
Ni tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Loĝado: Se aliĝas pli da homoj ol estas lokoj en la renkontiĝejo mem, ni provas loĝigi kelkajn homojn en najbara(j) hotelo(j) aŭ simile. Kutime tiam ni tie loĝigas ĉefe solulojn kaj parojn, unue partatempajn partoprenantojn.
Bv. ne konsumi eksterdome aĉetitajn trinkaĵojn! La favora prezo de la domo baziĝas interalie je tio, ke la gastoj aĉetas siajn trinkaĵojn (kaj manĝetaĵojn) ĉe la bufedo de la domo. La domo do malpermesas kunporti kaj konsumi proprajn manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn; se la gastoj tion ne respektas, necesas aldonpagi al la domo. Kompreneble la unua vespero kun kunportitaj internaciaj manĝaĵoj estas escepto de tiu regulo.
Hundoj: Estas iom komplike. Kutime ne eblas havi hundojn en la domo, sed ĉar ni okupos la tutan domon, eblos escepto. Se iu volas kunporti hundon, tiu rajtas esti en la domo nur en la dormĉambro kaj en unu sola salono. Poste necesos aparta purigo pro postaj gastoj, kiuj eble estas alergiaj kontraŭ hundaj haroj; por tiu purigo necesos iomete pagi (nu, teorie, praktike oni afable ne fakturis al ni ...).
Kontoj:
Postbank Hannover, konto-n-ro IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, BIC: PBNK DE FF (ofte enmetenda sen spacoj), EsperantoLand eingetragener Verein (jes, ŝajne necesas nun tiu longa versio); celo de la mono: Bv. indiki la nomon de la renkontiĝo ("Novjara Renkontiĝo") aŭ "libroj", "donaco"...
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Liga (FEL);
Kontoj de FEL kaj pagmanieroj (ekz. "kreditkarto", PayPal ...); bv. nepre indiki "por eold-g, EsperantoLand" kaj la celon (renkontiĝo, libro, donaco...) kaj bv. informi nin pri via ĝiro.
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio, UEA;
kontoj de UEA kaj pagmanieroj; bv. nepre indiki "por eold-g, EsperantoLand" kun la celo (renkontiĝo, libro, donaco...) kaj bv. informi nin pri via ĝiro.
PayPal: Eblas ĝiri al la konto lu.esperantoCHEgmx.de de Lu Wunsch-Rolshoven, prezidanto de EsperantoLand.
Kreditkartoj: Tiujn vi povas uzi, se vi sendas monon tra niaj kontoj ĉe FEL kaj ĉe UEA. Pri detaloj kaj iliaj kostoj vidu sur la supre indikitaj paĝoj de ili; nepre indiku "por eold-g, EsperantoLand" kaj la celon (renkontiĝo...) kaj bv. informi nin pri via ĝiro.
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas senkoste enkasigi germanajn ĉekojn; la enkasigo de eksterlandaj ĉekoj kutime kreas bankokostojn (proks. 15 EUR).
Ekskursoj estas aparte pagendaj. La litotolaĵoj kaj mantukoj estas inkluzivitaj.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope kaj orienteŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
NR
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren