Diversajhoj
Esperanto kiel denaska lingvo: Kelkaj mil Esperanto-denaskuloj tutmonde

2013-02-18

auf deutsch

Gazetara komuniko - por libera uzado
(enmetu la daton de la forsendo al la vialingva gazetaro)

Unesko deklaris la 21-an de februaro kiel Mondan Tagon de la Denaska Lingvo. Unu el la gepatraj lingvoj estas la internacia lingvo Esperanto - kvankam tio ne estas tre vasta konata fakto. Laŭ la lingvisto Harald Haarmann intertempe tutmonde vivas kelkaj mil Esperanto-denaskuloj. Ili kreskas kutime kun dua gepatra lingvo. En Berlino aktuale vivas sep infanoj kaj junuloj kun Esperanto kiel denaska lingvo.

Esperanto-denaskuloj de la dua kaj tria generacio

Hodiaŭ vivas jam Esperanto-denaskuloj de la dua aŭ tria generacio - do homoj, de kiuj unu el la gepatroj aŭ geavoj jam kreskis kun tiu popolliga lingvo kiel denaska lingvo.

Germana ambasadoro en Moskvo:
Kreskis kun Esperanto kiel denaska lingvo


Esperanton kiel denaskan lingvon havis ankaŭ Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro en Moskvo; liaj gepatroj parolis kun li kaj liaj gefratoj dum la unuaj vivojaroj ĉefe tiun internacian lingvon. La investisto George Soros kaj la nobelpremiito Daniel Bovet lernis Esperanton iom pli poste kiel infanoj - iliaj gepatroj parolis Esperanton kaj ofte ricevis viziton de aliaj Esperanto-parolantoj.

Esperanto: Denaska lingvo ekde 1904

Unua Esperanto-denaskulino estis Emilia Gastón el Hispanio, kiu naskiĝis en la 2-a de junio 1904. En Germanio unu el la unuaj Esperanto-denaskulinoj estis Ino Kolbe, naskiĝinta en 1914.

Pluraj milionoj da homoj lernis Esperanton

La bazo de la internacia lingvo Esperanto estis publikigita en 1887 fare de la polo Ludoviko Zamenhof en malgranda broŝuro. Ekde tiam la lingvo disvastiĝis en ĉiujn mondopartojn - eĉ en foraj landoj kiel Nepalo, Burundio aŭ Nikaragvo oni povas trovi kontakton al lokaj Esperanto-parolantoj. Pluraj centmiloj da homoj regule parolas Esperanton, kelkaj milionoj lernis Esperanton; malpli ol Ludoviko Zamenhof iam esperis, sed multe pli ol la malamikoj de Esperanto prognozis.

Vikipedio kaj Firefox en Esperanto

Ekzistas Esperanto-versio de la vikipedio kun 175 000 artikoloj, Google Translate tradukas Esperanton en pli ol sesdek lingvojn, multaj programoj kiel Mozilla Firefox estas disponeblaj en Esperanto-versioj. La ĉina registaro sur esperanto.china.org.cn ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto kiel unu el dek lingvoj.



Fontoj kaj pluaj informoj


Unesco (en la germana)

Haarmann (en la germana)
Harald Haarmann: Kleines Lexikon der Sprachen. Von Albanisch bis Zulu. Beck Verlag, München 2001 (S. 115–116)

Ulrich Brandenburg (germanlingva)

George Soros (germanlingva)

Daniel Bovet (germanlingva)

Ines Gastón

Ino Kolbe (germanlingva)
Buch: Ino Kolbe. Mein Leben mit und für Esperanto. Leipzig 2002

Wikipedia (germana) kaj en Esperanto

Google Translate

Firefox

Lastaj novaĵoj   Diversajhoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu