2014-01-17
auf deutsch
Ĵus Esperanto atingis 300.000 frazojn en la frazokolekto kaj frazotradukejo Tatoeba. Esperanto daŭre tenas la duan lokon tie, post la angla kun 402.000 frazoj kaj antaŭ ekzemple la germana (249.000), la franca (222.000) kaj la hispana (198.000). Entute nun enestas 2.864.000 frazoj ĉe Tatoeba.
Uzantoj de la retejo povas serĉi la tradukon de vortoj aŭ frazopartoj en ilia natura ĉirkaŭaĵo. Tio estas konsiderinda avantaĝo kompare al la plej multaj vortaroj.
Vortojn en sia natura ĉirkaŭaĵo serĉas kaj tradukas cetere ankaŭ Glosbe. Ofte tiu retejo donas frazojn el Tatoeba, ekz. "rideti".