Pri Esperanto
Esperanto kiel ĉefa lingvo de unuopuloj

2019-05-04

auf deutsch
auf englisch

Dum la lastaj jardekoj la uzado de Esperanto pli kaj pli kreskis. Ĉi tio montriĝas ankaŭ per la fakto, ke nuntempe ekzistas almenaŭ ĉirkaŭ cent homoj, por kiuj Esperanto fariĝis la ĉefa lingvo, do la lingvo, kiun ili uzas pli multe ol siajn aliajn lingvojn.

Tiel ofte kaj tiel longe Esperanton uzas, interalie, dungitoj de Esperanto-organizaĵoj, multaj el kiuj parolas Esperanton ankaŭ hejme kun sia kunulo kaj la infanoj. Aliaj multe uzas Esperanton dum sia libera tempo, eble aldone al partatempa laboro aŭ post emeritiĝo. Iuj ankaŭ laboras kiel volontuloj en Esperanto-organizaĵo aŭ en interretaj Esperanto-projektoj.

En enketo ĉe Facebook (grupo "Esperanto"), inter la 17a de julio 2018 kaj la 4a de majo 2019, sume 88 homoj raportis, ke ili uzis Esperanton en pli ol 50 % de sia tempo dum la pasintaj 12 monatoj; En la unuaj tri semajnoj, ĝis la 11a de aŭgusto 2018, 57 homoj tion elektis, kaj ĝis la fino de aŭgusto estis 76 homoj.

La demando estis : Dum kiu parto de la jara tempo vi proksimume uzas Esperanton? (Ekzemple: Eble vi laboras en nacia lingvo, uzas hejme Esperanton, ferias kvar semajnojn en Esperantujo. Do eble dum labortago estas 30 % Esperanto, semajnfine 80 % Esperanto; mezume dum semajno eble 5x30+2x80=310; 310/7 ~ 45 % Esperanto. Jare 11x45+1x100 ~ 600; 600/12 ~ 50 %)
ALDONO. Por precizigi kaj klarigi:
Dum kiu parto de la pasintaj 12 monatoj vi proksimume uzis Esperanton?

Laŭ la stato en la 4a de majo, krom la 88 homoj, kiuj pretendis uzi Esperanton en pli ol 50 % de sia tempo, aliaj 71 homoj informis, ke ili uzas Esperanton en 26 ĝis 50 % de sia tempo. Laŭ la enketo, 35 homoj uzas Esperanton de 11 ĝis 25 % de la tempo. La eblecon 0 ĝis 10 % elektis 224 homoj. Entute partoprenis 418 homoj. Oni notu, ke la enketo estas malfermita, ne anonima - ĉiu uzanto de Facebook povas vidi la liston de homoj por ĉiu ebleco.

Oni povas supozi, ke krom la homoj, kiuj partoprenis la enketon, ekzistas aliaj homoj, en Facebook aŭ ekstere, por kiuj Esperanto fariĝis la ĉefa lingvo. Kompreneble, eble enestas eraraj informoj aŭ eraraj prijuĝoj - sed ĉi tio verŝajne malmulte okazis. Entute, oni do povas supozi, ke la nombro de homoj kun Esperanto kiel ĉefa lingvo estas nuntempe inter cent kaj plurcent homoj.

Kiel ekzemploj de personoj kun Esperanto kiel ĉefa lingvo, du gepatroj de Esperanto-parolantaj infanoj (el la rondo de konatoj de la aŭtoro) estas prezentitaj: Ambaŭ jam dum multaj jaroj kunlaboras en Esperanto-projektoj, forte ligitaj al interreto; ambaŭ ne havas alian laboron ekster Esperantujo. La partnero de unu (la alia nuntempe ne havas partneron) kaj tre granda proporcio de amikoj kaj konatoj de la du parolas Esperanton; la kontakto kun ili okazas persone kaj per interreto. Ambaŭ plurfoje jare partoprenas en Esperanto-eventoj, kiuj ofte daŭras dum unu semajno; unu el la du multe vojaĝas kaj vizitas aliajn Esperanto-familiojn kaj -unuopulojn. La kontaktoj kun la ne-Esperanta mondo okazas unuflanke kun parto de la familio kaj, aliflanke, dum butikumado. Indas konscii, ke nuntempe aĉetoj estas ofte farataj preskaŭ sen vortoj (foje per aŭtomataj kasoj); la kontakto kun la resto de la familio okazas nur unufoje en pluraj semajnoj (aŭ eĉ malpli en la kazo de la alia, ĉar li loĝas en alia lando). La du personoj informis, ke la parto de Esperanto en ilia lingva komunikado estas 85 kaj 95 %, respektive.

Louis F. v. Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Lastaj novaĵoj   Pri Esperanto
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu