Renkontighoj
Ne okazis la Novjara Renkontiĝo 2020/21, planita por Wiesbaden

2020-12-03

Sekve de la aktuala kronvirusa dekreto kaj la informo pri ties daŭrigo post la 20-a de decembro ne povos okazi la deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand. Ĝi estis planita por la tempo de la 27-a de decembro 2020 ĝis la 3-a de januaro 2021, denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno.

Informo 2021-08-15: Ni planas denove NR-on ĉi-jarfine.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

Ni planas la 19-an Novjaran Renkontiĝon 2021/22 ĉi-jarfine en Wiesbaden

Ni planas okazigi la deknaŭan Novjaran Renkontiĝon (NR) de EsperantoLand ĉi-jarfine de la 27-a de decembro 2021 ĝis la 3-a de januaro 2022, denove en Wiesbaden - 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu