Renkontighoj
Familie kaj mezaĝule

2009-01-20

Kun 62 infanoj kaj junuloj ĝis-20-jaraj la 7-a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand ankaŭ ĉi-foje estis unu el la plej grandaj familiaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĉ. la duono de la infanoj hejme parolas Esperanton, kio bone subtenis la lingvouzadon inter la infanaro.

Entute kunvenis en Frankfurto ĉe Majno pli ol 160 homoj (144 tranoktis en la ejo), tri kvaronoj el eksterlando, el entute 15 landoj - el Kanado, siberia Rusio kaj el dekduo da eŭropaj landoj. El Argentino venis Alejandro Cossavella, kiu bele koncertis ĉe ni kadre de sia eŭropa turneo. Denove kreiĝis la amikeca etoso de Esperantolando, kion la partoprenantoj tre ŝatis.

Koncerto, teatraĵo, muzika, luda, internacia vesperoj

En la vespera programo Christoph Frank brile prezentis persone kaj per pupoj teatraĵon pri la aventuroj de Münchhausen, la inventinto de bele fantaziaj rakontoj. Estis luda, muzika kaj internacia vesperoj kaj kompreneble silvestra festo, dum kiu eblis spekti la piroteknikaĵojn de Frankfurto el taŭge lokita salono en la 5-a etaĝo.

Ampleksa infana programo

La infana programo kadre de la temo "la kvar elementoj" enhavis kreadon de kajtoj, raketveturiloj, paraŝutoj, fajropilkoj, kandelaj kaj terornamaĵoj; la junuloj lernis kiel solvi la magian Rubik-kubon kaj spertis surprizan akvoarton kaj eksperimentojn pri akvo, aero kaj fajro; estis infana danckurso kaj oni povis lerni akrobatikon. Oni aŭdis "piĵamajn rakontojn" kaj rimaĵojn, kantis komune, ŝminkis unu la alian kaj kreis improvizan muzikan teatraĵon. Grupo de junuloj kreis filmojn pri la aranĝo kaj ofertis daŭran diskotekon al dancemuloj. Okazis luda posttagmezo, dum kiu oni en la unuopaj stacioj solvis diversajn taskojn. Fakte estis plena programo por infanoj kaj junuloj de mateno ĝis vespero kaj malfacilis enui.

"Esperanto en entreprenoj" kaj aliaj prelegoj

La prelegoj temis pri la financa krizo kaj pri gestolingvo, pri Su-Dghok-terapio, Marso, la kvar elementoj en la kosmo, vikipedio, EDE, Esperanto en entreprenoj, Argentino kaj pri Herzberg; estis diskutoj pri "Kio estas esperantisto", pri perspektivoj por Esperanto kaj pri la Civito. La partoprenantoj povis senstreĉiĝi per gimnastiko, vizaĝmasaĝo aŭ per Yumeiho aŭ ili povis lerni kiel trike (kaj truke) krei bestetojn aŭ hokile triki.

Lingvokursoj kaj babilado

Ankaŭ ĉi-foje estis kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversaciemuloj, kiujn gvidis Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj Gunter Neue. La ekskursoj kaj promenoj gvidis nin tra Frankfurto, al muzeo pri la "Hirthara Petro" kaj al Darmstadt. Plej grave - malgraŭ ĉiuj unuopaj ofertoj - supozeble ankaŭ ĉi-jare estis la amika babilado, kiu okazis grandparte en nia trinkejo, kiun sperte gvidis Helmut Klünder. La infanoj dume havis sian propran regnon en alia parto de la domo.

Gazetaj raportoj en Germanio, Hispanio kaj Ameriko

La gazetaraj komunikoj atentigis pri la tri samtempaj Esperanto-aranĝoj en Germanio kaj ties impona kresko dum la pasintaj jardekoj; rezulte raportis germana kaj hispana novaĵagentejoj, kvar radioprogramoj, multaj gazetoj kaj almenaŭ dudeko da retgazetoj el Germanio, Hispanio, Usono, Meksiko, Argentino kaj aliaj latinamerikaj landoj. Pri la gazetara eĥo legeblas detala raporto.

Raporton en Esperanto publikigis Libera Folio.

Lastaj novaĵoj   Renkontighoj
 

© EsperantoLand
 

20a Novjara Renkontiĝo 2023/24 en Wiesbaden

La 20a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand okazos jarfine, de la 27a de decembro 2023 ĝis la 3a de januaro 2024, denove en Wiesbaden, proksime de Frankfurto/Rejno. Jam aliĝis 129 gastoj (ĝis la 31-a de oktobro) plu

 

579 Esperanto-grupoj el la tuta mondo

Esperanto-novajhoIntertempe 579 lokaj Esperanto-grupoj troviĝas sur la grupaj mapoj de EsperantoLand. De Kordobo en Argentino ĝis la Amikeca Klubo de Hararo en Zimbabvo Esperanto-parolantoj en trideko da landoj ĝojas pri vizitantoj el eksterlando. plu

 

Renkontiĝoj kaj aranĝoj sur mapoj

Esperanto-novajhoSur la tutmondaj mapoj de EsperantoLand eblas trovi kaj enmeti informojn pri renkontiĝoj kaj aranĝoj en la tuta mondo. plu