29.04.2010
auf deutsch
La franca ministro pri nacia edukado, Luc Chatel, en sia respondo al parlamenta demando de Olivier Jardé (Somme) malakceptis la ĝeneralan allason de Esperanto en la franca lerneja sistemo; por komparo: En Francio por la abiturienta ekzameno 2009 oni povis elekti entute 57 lingvojn (kp. Le baccalauréat 2009: "22 langues vivantes étrangères" (vivantaj fremdlingvoj), 24 aliaj lingvoj, 11 regionaj lingvoj).
La respondo de la ministerio entenas plurajn pozitivajn informojn pri Esperanto - oni elstarigas la Esperanto-idealojn de frateco (fraternité) kaj neŭtraleco kaj oni mencias la propran kulturon de Esperanto. Krome oni mencias, ke Esperanto estas parolata de kelkaj milionoj da parolantoj en la tuta mondo.
Laŭ la respondo ne estus obstaklo instrui Esperanton kadre de lokaj ĉirkaŭ-edukaj aktivecoj.
Kaŭzoj de la malakcepto
La ministerio mencias plurajn kaŭzojn, kial Esperanto laŭ ĝia opinio ne plenumus la necesajn kondiĉojn por esti institucie instruata en la lernejo:
- Esperanto nuntempe ne povus konkurenci kun la grandaj internaciaj lingvoj kiel la angla, la araba, la hispana, la rusa kaj la franca. La ministerio atentigas, ke Esperanto hodiaŭ ne estas rekonita kiel laborlingvo en la grandaj internaciaj organizoj.
- La ministerio asertas, ke Esperanto ankoraŭ ne estus gepatra lingvo.
- La propra kulturo de Esperanto laŭ la ministerio estas ankoraŭ tre juna.
Laborlingvo
La edukministerio argumentas ĉi tie kun la grandaj internaciaj lingvoj, kiuj estas uzataj ankaŭ kiel laborlingvoj, dum samtempe por la franca abiturienta ekzameno estas permesitaj 57 lingvoj, kiuj plejparte ludas nur malgrandan internacian rolon.
Denaska lingvo ekde cent jaroj
La aserto, ke Esperanto ne estus denaska lingvo, estas malĝusta - Esperanto jam ekde 1904 estas denaska lingvo. En "The Encyclopedia of Language and Linguistics" de 1994 legeblas, ke eĉ ekzistas denaskaj parolantoj de la dua kaj tria generacio (do unu el la geavoj jam parolis Esperanton kiel denaskan lingvon). Oni taksas la nombron de Esperanto-denaskuloj je pluraj mil.
Skriba Esperanto-kulturo ekde 1887
Ankaŭ la atentigo, ke la kulturo de Esperanto estas ankoraŭ tre juna, ne estas facile akceptebla kadre de eduka politiko - neniu malakceptas la instruadon de informadiko kun la argumento, ke tiu fako estas ankoraŭ tre juna. Cetere estas notinde, ke Esperanto havas tradicion de skriba literaturo ekde 1887 - pli longe ol kelkaj el la lingvoj allasataj al la franca abiturienta ekzameno. Nuntempe jare aperas ĉ. 120 Esperanto-libroj; tio superas la nombron de ĉiujaraj novaj libroj en pluraj el la menciitaj lingvoj.
Kriterioj de akcepto
La respondo krome mencias kelkajn kriteriojn por la akcepto kiel instrufako:
- Esperanto devus esti sufiĉe disvastigita en la mondo por permesi efikan kaj praktikan uzadon.
- Esperanto devus havi oficialan statuson.
- Ĝi devus esti portanto de kulturo kaj de riĉa kaj vivanta kultura heredaĵo. La lernanto devus povi kompari sian propran kulturon kun tiu de aliaj por kompreni, kio konsistigas ĉiun el ili en ilia malsameco.
- Temus ankaŭ pri tio sentemigi la lernanton pri la lingvistikaj variaĵoj kiel akĉento, dialekto kaj lingvoregistro, kiuj estus laŭ la ministerio la "spico" de la lingvo ("le 'sel' de la langue").
- Estus laŭ la ministerio la aliro al la komplekseco de kulturo kaj al la interna riĉeco de lingvo, kiu igas la lernadon aparte motiviga por la lernantoj.
Tiuj kriterioj ne povas esti kaŭzoj por la malakcepto allasi Esperanton kiel ordinaran lernejan fakon en francaj lernejoj - kaj per tio la malakcepto de la samrajteco kun 57 aliaj lingvoj:
- Praktika uzado: La ministerio mem mencias, ke kelkaj milionoj da homoj en la tuta mondo parolas Esperanton; jam tio montras, ke praktika uzado de Esperanto ne prezentas problemon. Ekzemploj de la aplikado de Esperanto estas la Vikipedio kun nuntempe 128.000 artikoloj (loko 22 kompare kun aliaj lingvoj), la informaj paĝoj de la ĉina registaro (Esperanto tie estas unu el dek lingvoj), la paĝoj de Google aŭ komputilaj programoj kiel Firefox.
- Oficiala statuso: En Hungario Esperanto estas akceptata ekde jardekoj kiel lerneja fako; en Brazilo nuntempe okazas leĝofara proceduro pri Esperanto en publikaj lernejoj.
Per la akcepto de la Esperanto-PEN-centro en PEN International la lingvo Esperanto en 1993 estis rekonita kiel literatura lingvo.
Jam en 1985 Unesko invitis siajn membroŝtatojn "subteni la enkondukon de studprogramo pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en siaj lernejoj kaj superaj edukaj institucioj" ( protokolo de la ĝenerala konferenco en Sofia, 1985).
- Komparo de kulturoj: Estas surprizo ke lige al Esperanto oni dubas pri la ebleco kompari kulturojn. Unuflanke Esperanto havas kulturon, kie kuniĝas propraj kreaĵoj kun verkoj el la naciaj kulturoj de la Esperanto-parolantoj. Aliflanke la internacia komunumo de la Esperanto-parolantoj ĉiutage donas eblecon rilatigi la propran kulturon kun tiu de la aliaj.
- Akĉento, dialekto kaj lingva registro: Ankaŭ en Esperanto la parolantoj de diversaj regionoj havas pli aŭ malpli rimarkeblan akĉenton. Tutcerte ankaŭ en Esperanto oratoro uzas alian lingvostilon ol muzikisto, verkisto aŭ junulo. Fortajn dialektojn Esperanto hodiaŭ ne havas - sed ĉu vere ĝuste ministerio pri edukado konsideras dialektojn kiel esencaĵon por la allaso kiel lerneja lingvo? Kutime dialektoj ne troviĝas centre de lerneja instruado...
- Komplekseco de kulturo kaj interna riĉeco de lingvo: Ne estas facile doni kriteriojn por la komplekseco de kulturo kaj la interna riĉeco de lingvo. Tamen eblas konstati ke la multfaceta Esperanto-kulturo kun literaturo, teatro, muziko, internaciaj renkontiĝoj ktp. certe estas alloga por multaj homoj, kiuj lernas Esperanton kaj ekzemple kontribuas al la plua kreskado de la Esperanto-vikipedio.
Rilate al - por komparo - la angla, estas pridubinde, ĉu estas unuavice la interna riĉeco de tiu lingvo, kiu motivigas al lernado, aŭ pli la timo esti ekskludita de kleriĝo kaj multo alia kaj per tio havi malpli bonan aliron al ekstera riĉeco...
Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand