|
|
|
"Zamenhof-Omaĝo" en Berlino
Aranĝo de Esperanto-Ligo Berlino (ELB) kunlabore kun GEA
21-a (vendredo) ĝis 23-a de aprilo 2017 (dimanĉo)
en Berlino, Germanio
"Memori la vivon kaj verkon de Zamenhof"
|
2017-07-11
auf deutsch
La familioj Zamenhof kaj Michaux en Boulogne-sur-mer 1905, unua Universala Kongreso (dankon al vikipedio kaj UEA pro la foto)
Kiu aliĝis al la Zamenhof-Omaĝo 2017 ?
Programo kiel pdf
Omaĝo al Ludoviko Zamenhof
Aranĝo de Esperanto-Ligo Berlino (ELB) kunlabore kun GEA
Okaze de la 100-a mortotago de Ludoviko Zamenhof en aprilo 2017. Por honorigi lin kaj lian vivoverkon.
Ekde vendredo, 21-a de aprilo, 14-a horo, ĝis dimanćo, 23-a de aprilo, tagmeze.
Ni sincere invitas vin al la Zamenhof-honorigo en Berlino okaze de lia 100-a mortotago. Ni memorigu lian vivon kaj lian verkon kaj prezentu ties nunan staton ankaŭ al la ekstera mondo.
Programo
- Vendredo, 21-a de aprilo 2017
- 14 - 18 h Simpozio
Pola Instituto, Burgstr. 27, 10178 Berlin
Prelegos:
14.15 h Prof. Dr. Sabine Fiedler. Esperanto: aus dem Leben einer vermeintlich toten Sprache (Powerpoint-prezento)
15.00 h Dr. Agnieszka Jagodzińska. Zamenhof's response to the 'Jewish Question'
16.15 h Dr. Ulrich Lins. Der Wandel des Zamenhofbildes
Vortragstext (Word). Bildoj:
Jubilea Kongreso 1912,
"Fürst ohne Krone",
Julius Glück: Zamenhof,
Ito Kanzi
17.00 h Bernhard Pabst. Zamenhof als Jurist
17.35 h Dr. Philipp Sonntag. Esperanto - die nächsten hundert Jahre.
Vortragstext (Word)
- 18.30 - 19.45 h Vespermanĝo, restoracio Hasir,
Oranienburger Str. 4 (Hackescher Markt), 10178 Berlin
- 20.15 h Podia interparolado pri vivo kaj verko de Zamenhof (germanlingva)
Pola Instituto, Burgstr. 27, 10178 Berlin
Partoprenos:
Dr. Ulrich Lins, historiisto
Dr. Cyril Brosch, lingvisto
Chuck Smith, kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Eble alia(j)
Gvidos la interparoladon Lu Wunsch-Rolshoven
- Sabato, 22-a de aprilo
- 10 - 18 h Busa ekskurso tra Berlino al lokoj ligitaj al Zamenhof kaj Esperanto; gvidos Fritz Wollenberg. Kolektiĝo je 9h30 antaŭ Danziger50, 10435 Berlin; jen la programo.
- 19.30 h Festa vespero kun komuna vespermanĝo kaj koncerto de Kashi, Suzana Kornicka kaj Stephan Schneider,
Danziger50, Danziger Str. 50, 10435 Berlin
- Dimanćo, 23-a de aprilo
- 10 h Matentagmanĝo en Al Hamra,
Raumer Str. 16, 10437 Berlin (Prenzlauer Berg)
Programkotizo
La programkotizo estas 42 EUR ĝis la fino de marto, poste 48 EUR. La kotizo inkluzivas nur la programon (simpozio, podia prezento, busa ekskurso, festa vespero), sed ne la manĝojn nek la tranoktadon.
Partatempe, nur unuopaj programeroj
Eblas kompreneble partopreni nur elektitajn programerojn. Tiukaze ni petas kotizon aŭ donacon laŭ via partopreno: Simpozio 5 EUR (reduktite 4), podia interparolado 5 EUR (red. 4), busa ekskurso 25 EUR (15), solena vespero 12 EUR (8). Vespermanĝo proks. 10 EUR.
Tranoktado
Listo de hoteloj laŭ peto.
Ĉu vi deziras veni?
Tiam
plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon
aŭ sendu retmesaĝon al
Lu Wunsch-Rolshoven
- por la Zamenhof-Omaĝo -
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantolandgmx.de
Telefono 030-685 58 31
Poŝtelefono 0173-162 90 63
Aliĝilo
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren
|
|
|
© EsperantoLand
|
|
|