EsperantoLand-aranĝoj

 

22-a "Novjara Renkontiĝo" (NR)
27-a de decembro 2025 ĝis 3-a de januaro 2026
(sabato ĝis sabato)
en Wiesbaden, Germanio, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno

"Komune festi la Novan Jaron"
 

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Kion kunporti? Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

22a Novjara Renkontiĝo 2025/26

2025-12-27

Paĝo aktualigita, eblas aliĝi :)

Jen la ligo al la
"daŭre aktualigata programo".

Longa versio: https://docs.google.com/document/d/10AHOb7hrsQLr7gruBJeWPaxx16FkPXz1/

La dudekunua NR (Novjara Renkontiĝo) okazis en Wiesbaden, dum la semajno ĉirkaŭ la pasinta jarfino. Partoprenis 152 homoj el 17 landoj.

La dudekdua NR ĉi-jarfine okazos denove en la sama urbo, Wiesbaden,
iom okcidente de Frankfurto/Majno (Frankfurt/Main).

Jen filmeto, Wiesbaden el la aero
(9:44 min.; eblas meti al duobla rapideco)

Samtempe kaj samdome okazos la speciala aranĝo
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
Novjara Internacia Semajno, NIS

Aliĝis ĝis la 21a de decembro entute 156 gastoj por NR kaj NIS, el kiuj 72 el eksterlando (14 landoj), 31 infanoj kaj junuloj.

Kiu volas partopreni en la venontaj
NR 2025/26 kaj NIS 2025/26?

Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB).
Kaj jen kun la teksto ĉe Youtube por Karaoke-kantado


La informoj ĉi-paĝare estas nun aktualaj
por la venonta 22-a NR en Wiesbaden.

  Teatro Wiesbaden

21-a NR 2024/25, Wiesbaden
152 Partoprenantoj

20-a NR 2023/24, Wiesbaden
153 Partoprenantoj

19-a NR 2022/23, Wiesbaden
181 Partoprenantoj

Pri antaŭaj NR-oj
en Vikipedio


Adreso de la 22-a NR 2025/26:
Jugendherberge Wiesbaden
Blücherstr. 66-68
65195 Wiesbaden
Telefono de la domadministrantoj:
0611 44 90 81 (el eksterlando +49 611 44 90 81)
(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)

Trajnstacio: Wiesbaden Hauptbahnhof, je 2,5 km de nia ejo; Trajnhoraro.

Tramo/buso ekde la ĉefa stacidomo de Wiesbaden.
Prenu buson n-ro 14 (aŭ eble X76) kaj eliru ĉe la stacio 'Gneisenaustrasse' (sepa stacio, post proks. 9 minutoj; eble buso 45 aŭ 271, tiuj iras nur ĝis Bleichstraße/Bismarckring, ses stacioj, necesas marŝi iom pli longe); de tie estas kelkaj metroj piede, laŭ Blücherstrasse. Kostas por plenkreskulo (ekde 15 jaroj) 3,70 €, infano (6-14 jaroj) 2,15 € (stato 12/2025). Eblas aĉeti la bileton ĉe la busŝoforo aŭ en aŭtomato ĉe la haltejo (aŭ per ilia apo). Jen la bus-horaro (elektu de Wiesbaden Hbf - aŭ Hauptbahnhof - al Blücherstr. 66, Wiesbaden).

Mapo ĉe Google. OpenStreetService

Flughavenoj

  • Frankfurt Airport City (aŭ "Frankfurt International", FRA). Flughoraro.
  • "Frankfurt Hahn" (HHN, 90 km okcidente de Wiesbaden). Flughoraro.

Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en la 27a de decembro, ĉ. 18a horo (ĝis 19a h 30 aŭ 20a horo). Alveno de la partoprenantoj en la komenca tago prefere inter la 14a kaj la 18a horo (aŭ iam dumtage en la postaj tagoj).

Via alveno

Ne estas akceptejo de ni; la organizantoj tamen ofte troveblas en la enireja halo.
• Via ĉambronumero estas ĉe via nomo sur la ĉambrolisto sur la anonctabulo en la enirejo (kaj plejparte kiel sur la listo rondsendota/ita; nur etaj ŝanĝoj).
• La „ŝlosilojn“ – fakte plastaj kartoj – por via ĉambro kaj por la domenirejoj (nokte kutime ekde la 22a horo) vi ricevos de la domo ĉe ilia akceptejo. (Por eventuale perdita ŝlosilkarto necesos pagi 20 eŭrojn al la domo.) Ekzistas sufiĉe da plastaj kartoj por ĉiu partoprenanto, do: Vi ricevos tiom da kartoj, kiom vi ŝatos kaj petos (nu, unu por unu lito :)
• Litotolaĵoj jam troviĝas en la ĉambroj (litotukoj jam sur lito kaj ujoj por kapkuseno kaj kovrilo enŝranke).
• Mantukoj estas en ujoj en la teretaĝoj de domoj A kaj B (ĉi-jare denove senkoste inkluzivita).
• Vian nomŝildon bv. mem elekti sur tablo en la enireja halo (post kiam ili pretas!)
• La programbroŝuro venos iam dum la posttagmezo. La programo estos krome afiŝita kaj trovebla en la reto. Supozeble okazos iuj ŝanĝoj, kiujn vi vidos sur la afiŝtabuloj en ambaŭ domoj kaj en la reto.
• Verŝajne vi trovos aliajn alvenintojn en la enirejo de la „dekstra“ domo („A“, la pli alta domo) kaj proksime.

Plej multaj trinkaĵoj haveblas en la fridujoj (kaj teo senkoste en la gufujo, la kamena ĉambro B6). Tiujn trinkaĵojn bonvolu noti per streko en la strekolistoj apud la fridujoj. Ĉe la doma akceptejo riceveblas diversaj specoj de kafo; tiujn vi aŭ tuj pagu al la servistoj aŭ same notu sur la strekolisto ĉe via nomo. Fine de la renkontiĝo bv. mem elkalkuli la sumon por viaj trinkaĵoj kaj pagi tion al organizanto (ĉefe Lu kaj Betti) aŭ ĝiru poste al unu el niaj kontoj.

Fino per la matenmanĝo en la 3a de januaro. Necesas liberigi la dormĉambrojn ĝis proksimume la 10a horo matene. Eblas resti en la enireja halo ankoraŭ dum kelkaj horoj; eblas lasi la pakaĵojn tie aŭ en ŝlosita ejo laŭ peto al la domkunlaborantoj.

Finaranĝo de pagado ktp. kun la organizantoj prefere nur ekde la tria tago de la renkontiĝo (pro la diversaj renkontiĝkomencaj taskoj).

Kion kunporti?

Unue: Kion ne kunporti? Litotolaĵojn kaj mantukojn, ĉar ili estas inkluzivitaj.

Kunportu eventuale:

  • Por la unua vespero tipaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, se vi ŝatos interŝanĝi tion; estus bele, se vi povus anonci sur la renkontiĝa Facebook-paĝo, kion vi planas alporti (por eviti 10 samspecajn kristnaskajn kukojn... Kaj se vi ne anoncos, la mondo ankaŭ ne pereos...)
  • Taŭgaj vestoj kaj ŝuoj por malvarmo kaj pluvo
  • Eble tablotenisludiloj kaj -pilkoj, se vi volas ludi
  • Eble naĝaĵoj (naĝvestoj ktp.), se vi ŝatos ekskursi al naĝejo
  • Eble ludoj, se vi ŝatas ludi
  • Eble muzikiloj kaj muziknotoj, se vi ŝatas muziki
  • Eble manlaborkitelo aŭ alia taŭga vesto (por kelkaj manlaboroj)
  • Eble kuradŝuoj, se vi ŝatos kuradi kun aliaj
  • Eble sketiloj, se vi ŝatos iri al la glacio-sketejo
  • Kaj kunportu bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi :-)


"Komune festi la Novan Jaron"

Ni invitas vin partopreni en la dudekdua NR, en Wiesbaden, urbo iom okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj

Novjara Internacia Semajno (NIS)

Samtempe okazos la dekkvina Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)

Internacia partoprenantaro

En la "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), dum la lastaj jaroj kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 150 kaj 220 partoprenantoj; ili aĝis inter kelkaj monatoj kaj naŭdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun proks. dudek ĝis sesdek infanoj kaj junuloj. Krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en deko da landoj - feliĉe proksimume duono venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por duono de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.

NR Novjara Internacia Semajno (NIS) Programo Lingvo-kursoj
Kotizoj Nura programpartopreno Kondiĉoj Aliĝilo/informpetilo

al la ĉefpaĝo (en Esperanto)

supren

 
© EsperantoLand