2008-06-09
La sepa NR (Novjara Renkontiĝo) okazos en Frankfurt/Main dum la semajno ĉirkaŭ la jarfino. Detaloj kaj aliĝilo baldaŭ ĉi tie. La kotizoj kaj ceteraj kondiĉoj similos la pasintjarajn, ankoraŭ troveblajn ĉi-sube.
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Malnova, 2007/8! Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 138 kB)
Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB)
Kiu jam aliĝis?
Bele pasis la 6a Novjara Renkontiĝo 2007/8. Jen vi povas legi
raporton kaj rigardi
bildojn
.
6a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
5a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
4a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
3a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj
2a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj
Partoprenantoj
1a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
Adreso de la 7a NR 2008/9:
Haus der Jugend Frankfurt
Deutschherrnufer 12
60594 Frankfurt/Main
Telefono de la domadministrantoj:
069 - 61 00 15 0 (el eksterlando +49-69-61 00 15 0)
(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)
Trajnstacio: Frankfurt/Main Hauptbahnhof
Flughavenoj: Frankfurt, Frankfurt-Hahn
Mapo de la regiono
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la sepa NR, ĉi-foje en
Frankfurto ĉe Majno, konata granda urbo de komerco, sed kun multaj kulturaj ofertoj, trankvilaj anguloj kaj verda ĉirkaŭaĵo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
En la kvar pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Dum la pasintaj fojoj partoprenis trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venis el eksterlando kaj kreis bele internacian etoson.
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove pupteatra prezento de Christoph Frank (
Zauberbühne).
Ampleksa programo
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.
Koncerto
Kompreneble ankaŭ ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de konata Esperanto-grupo aŭ muzikisto; aktuale ni serĉas por ĉi-jarfino. En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie
Kajto,
Kim (ekzemple
"Ska-virino"),
Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina,
Akordo kaj
JoMo (aŭ jOmO).
Renkontiĝejo proksime al la urbocentro
La renkontiĝejo troviĝas sur la suda bordo de Majno. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, la drinkeja kvartalo de "Sachsenhausen" estas tuj apuda.
Vidindaĵoj
Frankfurto ofertas multajn vidindaĵojn, el kiuj ni listigas kelkajn (el
vikipedio).
Ĉirkaŭ la centra placo "Römerberg"
- domgrupo "Römer" kun urbodomo kaj Imperiestra Salono (eksa kronadejo de germanaj imperiestroj)
- vico da trabfakaj domoj, novkonstruitaj en stilo tre multe trovebla ĝis la Dua Mondmilito
- domo "Wertheim", unu el tre malmultaj trabfakaj domoj en la urbocentro, kiuj restis post la milito
- Paŭlo-preĝejo, germana parlamentejo dum la jaroj 1848/49, nun muzeo kaj solenaĵejo
- Bartolomeo-preĝejo, populare nomata "Dom" (katedralo)
- Nikolao-preĝejo
- elfositaj romiaj kaj mezepokaj muroj
- muzeoj: pri urba historio, pri ludiloj, Schirn (arta ekspozicio) k. a.
En la cetera urbocentro
- malnova operejo (nun uzata ĉefe kiel koncertejo)
- malnova juda tombejo (nur rigardebla de ekstere aŭ kun gvidanto)
- preĝejoj: Leonhardt, Katharinen, Liebfrauen
- muzeoj: pri judoj, pri prahistorio, pri Goethe, pri moderna arto
- superrigardoj: eblas senkoste de "Zeilgalerie"; pli alta, sed pagenda de "Maintower"
Sachsenhausen
Je la suda flanko de la rivero Majno troviĝas (nia renkontiĝejo kaj) la kvartalo Sachsenhausen, kies malnova parto estas fama pro siaj trinkejoj. Tie troviĝas multe pli da malnovaj trabfakaj domoj. (Ankoraŭ pli multaj kaj pli pitoreskaj estas en la kvartalo Höchst, plej ofte konata nur pro siaj kemiaj fabrikoj). Ĉe la Sachsenhausen-a bordo estas multaj muzeoj, ekz. pri arkitekturo, pri filmoj kaj la fama arta ekspozicio "Städel".
Plie
- Ĉina ĝardeno (proksima al la centro)
- Palmo-ĝardeno (kun vitraj domoj, pagenda)
- naturhistoria muzeo Senckenberg (fama pro siaj dinosaŭro-skeletoj)
- mono-muzeo de la ĝermana ŝtata banko (senkosta)
- pliaj vidindaĵoj en Höchst, ekz. la palaco de industriisto Bolongaro
- rondveturo per historia tramo "Ebbelwei-Express" ("pomvina eksprestrajno")
Tranoktado
Kelkaj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo, kelkaj ne - vi do povos mem elekti vian luksokategorion. La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro sen duŝo. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de dec.); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj. Krome ili komune ludos, praktikos la lingvon dum manlaboraj rondoj kaj eble ĉeestos prezentadon de la konata Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.
Ĉi-sube la teksto el 2007/8, nun adaptataj!
Aliĝu sen risko
Kaze de malaliĝo ĝis la 20a de septembro ni repagos vian plenan aliĝkotizon.
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon, la
preseblan aliĝilon (pdf, 138 kB) aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
nr2008_9
esperantoland.org
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj. Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la
presebla informilo.
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 138 kB)
Kotizoj 2008/9
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
| Aliĝo ĝis |
15a de julio |
10a de septembro |
10a de novembro |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
185 |
| 18 ĝis 26 |
270 |
277 |
291 |
305 |
| ekde 27 jaroj |
305 |
312 |
326 |
340 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 18 jaroj) aŭ familia ĉambro, kun duŝo kaj necesejo (en kelkaj ĉambroj komuna kun la najbara dormĉambro).
Rabato por ĉambroj sen apuda duŝo (ekde 18 jaroj): 35 eŭroj por 7 tagoj (5 eŭroj tage).
Aldono por unupersona ĉambro: 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).
Rabato por tri-/kvar-/sespersona ĉambro (ekde 18 jaroj, ne por familiaj ĉambroj): 35 eŭroj (5 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj: 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Partatempa kaj pli longa partopreno
Por ĉiu tagnokto de la 27a dec. ĝis la 6a de jan. (sen silvestro):
| Aliĝo ĝis |
15a de julio |
10a de septembro |
10a de novembro |
poste |
| ĝis 3 jaroj |
0 |
| 4 ĝis 17 |
25 |
| 18 ĝis 26 |
35 |
36 |
38 |
40 |
| ekde 27 jaroj |
40 |
41 |
43 |
45 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo inkluzivas la manĝojn, la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo) kaj la programon (sen la ekskursoj).
Silvestro
Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
La kotizo validas por dupersona ĉambro (ekde 18 jaroj) aŭ familia ĉambro, kun duŝo kaj necesejo (en kelkaj ĉambroj komuna kun la najbara dormĉambro).
Validas la supre menciitaj aldonoj kaj rabatoj pro duŝo, por unupersona kaj plurpersona ĉambro kaj por eksterlandanoj.
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 138 kB)
Nura programpartopreno
La baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 1a de decembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
| Aliĝo ĝis |
10a de novembro |
poste |
| ĝis 17 jaroj |
0 |
| ekde 18 jaroj |
4 |
8 |
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 138 kB)
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia konfirmo.
Malaliĝo ĝis la 10a de novembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 15a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la aliĝkotizon.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL).
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Eblas antaŭpagi per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Laŭ via deziro ni traktos ĉekon kiel garantiaĵon kaj redonos ĝin dum via pago por eviti bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantoj (plenkreskuloj):
14 eŭroj por 7 tranoktoj (2 eŭroj por ĉiu nokto).
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 138 kB)
Aliĝilo/informpetilo
Kiu jam aliĝis?
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 138 kB)
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
| Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
| Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren