2011-10-13
La naŭa NR (Novjara Renkontiĝo) kaj la dua NIS okazis en Saarbrücken dum la semajno ĉirkaŭ la pasinta jarfino. Partoprenis entute 194 homoj.
Jen interalie la
listo de la plej multaj programeroj.
La deka NR ĉi-jarfine okazos en Bitburg, 30 km norde de Trier, Germanio.
Estos denove speciala aranĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
Novjara Internacia Semajno, NIS
Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Varbslipetoj por NR/NIS (unu folio kun 16 slipoj en A8-formato, pdf)
Kiu partoprenis en la pasintaj
NR 2010/11 kaj NIS 2010/11 ?
Kiu partoprenos en la venontaj
NR 2011/12 kaj NIS 2011/12 ?
9-a NR 2010/11, Saarbrücken
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
Komentoj de partoprenintoj
8-a NR 2009/10, Saarbrücken
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
7-a NR 2008/9, Frankfurto/Majno
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
Programo
Superrigardo
Infana
6-a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
5-a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
4-a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
3-a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj
2-a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj
Partoprenantoj
1-a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la deka NR, ĉi-foje en Bitburg, urbo proksime al Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe okazos la tria Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj bone funkcias - venontfoje estos supozeble iom pli da specialaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. La domo havas tri etaĝojn kun dormĉambroj - ni antaŭvidas doni unu el ili al la NIS-partoprenantoj. (La du aliaj laŭplane dividiĝos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)
Internacia partoprenantaro
En la sep pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), lastfoje kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 120 kaj 194 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe tri kvaronoj venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Programo
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove prezenton de Christoph Frank ( Zauberbühne).
Prelegoj, diskutoj kaj kursoj
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.
La ĝeneralan temon ni ankoraŭ ne elektis. Kompreneble kiel kutime estos ankaŭ multaj ofertoj pri aliaj temoj.
Teatra prezento
Kutime Christoph Frank prezentas pupteatran vesperan programon - tion li planas ankaŭ por la venonta NR.
Koncertoj
En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie Xavier Rodon Morera de la muzika grupo 'Kaj Tiel PLu' el Katalunio, Martin Wiese el Svedio, Alejandro Cossavella el Argentino,
Kajto,
Kim (ekzemple "Ska-virino"),
Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe dailymotion),
Akordo kaj
JoMo/jOmO. Ankaŭ ĉi-jare ni kompreneble invitos muzikajn grupojn por koncerti ĉe ni.
Pliaj vesperoj
Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.
Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.) La kursojn ni listigos sube ĉe la "anoncitaj programeroj".
Infanoj preferas lerni ludante
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj.
Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj.
Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.
Jen kelkaj programeroj de la
pasinta NR/NIS 2010/11
Estonteco
- Renovigeblaj energioj/energiŝparaj domoj (Bruno Flochon)
- La estonteco de la Esperanta vortproviz-evoluo el vidpunkto de la verko "La bona lingvo" de Claude Piron (Marcos Cramer)
- Diskuto pri profesia tradukreto pere de Esperanto (Philippe Bérizzi)
- Tradukteamoj de programoj. Programoj en Esperanto (Firefox, OpenOffice; Eduardo Trápani)
- Rekta demokratio laŭ la svisa sistemo - ĉu modelo por aliaj eŭropaj landoj? (Daniel Schöni Bartoli)
- Ĉu la ĉielo falos sur nian kapon? (Pri meteoritoj; Bernard-Régis Larue)
- La prognozoj de la grupo Meadow el la sesdekaj jaroj (Cyrille Hurstel)
- La estonteco de literaturo (Edmund Grimley Evans)
- La lingva estonteco (ne ekzistas) (Alain Gottcheiner)
Prelegoj pri diversaj temoj
- Prezento de "Bildlibro de la historio" (libro por infanoj ĉ. 4- ĝis 8-jaraj, Jesper Jacobsen)
- Prezento de "Bildlibro de la tero" (libro por infanoj ĉ. 4- ĝis 8-jaraj, Jesper Jacobsen)
- La lingvoekzamenoj laŭ la eŭropa referenckadro/ edukado.net (Katalin Kováts)
- Ramajana-rakonto (Nicky Janssen)
- Emocirilatoj kiel la skolo de konfliktsolvado – la amo ne estas la sento. (Laŭ Marshall Rosenberg; laŭtlegado de intervjuo kun li kaj diskuto; Danka Leyk, Lu Wunsch-Rolshoven)
- Rilatoj inter la manĝokutimoj kaj la korpaj bezonoj (Lydia Bloch)
- Kiel iomete ŝanĝi progresive, kiel pli bone aŭskulti nian propran korpon? (Lydia Bloch)
- La objekt-funkcia programlingvo Scala (Christoph Knabe)
- ViVo (Vikia Vortaro) - multlingva Esperanto-vortaro kun diskutejo (Bart Demeyere)
- Pri tradukado (Marianne Lund)
- Lingvopolitiko (André Staes)
- Prezenti kaj instrui efike: Kiel scienco kaj novaj teknologioj povas helpi informi memorigeble (Martin Markarian)
- Esperanto kaj mondfederismo (Ulrich Matthias)
Vojaĝoj kaj landoj
- Vojaĝo al Mongolio kaj Azia Kongreso (Pedro Antonio Hernández Úbeda)
- UK 2009 en Bjalistoko (videofilmo; Bernard Vivier)
- UK 2005 en Vilno kun postkongresa ekskurso en Baltio (videofilmo; Bernard Vivier)
- Urugvajo kaj kelkaj el ties naciaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj (Eduardo Trápani)
- Kubo (Ite Tytgat)
Lingvokursoj
- Kurso por komencantoj diversnaciaj (Marianne Lund)
- Lerni kun Tesi, la testudo (Gunter Neue)
- Paroliga kurso por mezniveluloj aŭ pli alte (Sylvain Lelarge)
- Duagrada kurso (per ludoj por paroligi la parolantojn; Jean Luc Kristos)
Ludi
- Go-ludkurso por komencantoj ekde 6 jaroj (ĝis 99 jaroj; Valère Doumont)
- Diversaj infanludoj (min. aĝo de 5, maks. 99; Nikola Markarian)
Muziko, kanto, danco
- Ĥoro kun posta koncerto (renesanca kaj romantika muziko, gvidos Jesper Jacobsen; vidu la partiturojn)
- Kantado de facilaj plurvoĉaj kantoj, por plenkreskuloj kaj infanoj (ekde ĉ. 8 jaroj; Saskia Idzerda)
- Kiel ĉanti la grekan kaj latinan poezion? (Bruno Masala)
- Popolmuzika ludejo (organizas Joelle Corroy)
- Kantado/linidancado (Jean Luc Kristos)
- Cirklodancoj (Danka Leyk)
- Atelerio pri instruado de orienta danco (Siranush SLAGMULDER VASILYAN)
Moviĝo, trikado
- Kurso pri ĵonglado, por infanoj kaj plenkreskuloj (Klaus Rumrich)
- Kurso pri trikitaj ludbestoj, pilkoj kaj nanoj laŭ Waldorf-pedagogio (Betti Maul-Propadovic)
Por infanoj (kaj eble aliaj)
- Piĵamrakontoj (Nicky Janssen)
- Manlaboro por infanoj: Paperaj rozoj (Valère Doumont)
- Multaj diversaj manlaboraj rondoj por infanoj (ne forgesu manlaborkitelon aŭ alian veston; Nicky Janssen kaj multaj aliaj)
- kantado
- piratofesto (alportu pirataĵojn: vestoj, ornamaĵoj, armiloj)
- amuza posttagmezo (alportu amuzajn ŝercojn!)
- muzikado
- serĉoludo
- LUPoHOMOJ...
- Multaj aliaj programeroj por infanoj ankoraŭ en preparo
Ekskursoj
- Geokaŝeja migrado (kunportu GPS-ricevilon; Lars Sözüer)
Tranoktado
Ĉiuj ĉambroj disponas pri apudaj duŝo kaj necesejo, kiujn ĉe la kvar-, tri- kaj kelkaj du- kaj unupersonaj ĉambroj dividas du apudaj ĉambroj; la aliaj unu- kaj dupersonaj ĉambroj havas apartan banĉambron. En la kvar- kaj tripersonaj ĉambroj estas duetaĝaj litoj.
La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama).
Aliĝu sen risko
Kaze de malaliĝo ĝis la 30-a de oktobro ni repagos vian plenan aliĝkotizon.
(Ankaŭ poste ni plej ofte repagas vian aliĝkotizon kaze de malsano k.s., se ni ne devas pagi pro malplena ĉambro al la domo.)
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon, la preseblan aliĝilon (pdf, 178 kB)
aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantolandgmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la presebla informilo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Kotizoj 2011/12
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La baza plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
Aliĝo ĝis |
18-a de majo |
31-a de aŭg. |
2-a de okt. |
11-a de dec. |
poste |
ĝis 4 jaroj |
0 |
5 ĝis 10 |
115 |
11 ĝis 17 |
185 |
18 ĝis 27 |
186 |
200 |
207 |
221 |
235 |
ekde 28 jaroj |
291 |
305 |
312 |
326 |
340 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
La kotizo validas por dupersona ĉambro (personoj ekde 28 jaroj) aŭ tri-/kvarpersona familia/junula/infana ĉambro (por partoprenantoj ĝis 27 jaroj kaj por familioj), kun apudaj duŝo kaj necesejo (la banĉambroj estas komunaj por po du ĉambroj).
Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon.
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo, sed sen mantukoj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
Aldono por dupersona ĉambro kun apudaj duŝo kaj necesejo (ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).
Aldono por unupersona ĉambro kun apudaj duŝo kaj necesejo komunaj por po du ĉambroj (kompare kun dupersona ĉambro laŭ la supra tabelo): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 27 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).
Aldono por propraj duŝo kaj necesejo (la aliaj ĉambroj havas banejon komunan kun la najbara ĉambro): 35 eŭroj por 7 tagoj (5 eŭroj tage).
Rabato por tri-/kvarpersona ĉambro (ekde 28 jaroj, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Partatempa partopreno
La kotizo estas por la unua tago 22 % de la kompleta kotizo; la postaj tagoj kostas po 13 % de tiu sumo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Nura programpartopreno
La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.
Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 13-a de novembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, kio inkluzivas la bufedon kaj la feston (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
Aliĝo ĝis |
13-a de nov. |
poste |
ĝis 17 jaroj |
0 |
ekde 18 jaroj |
4 |
8 |
Silvestro (sen tranoktado)
25 eŭroj por la silvestraj bufedo kaj festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj).
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago: Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 30-a de oktobro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 15-a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon.
Ni vin tre petas informi nin pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn kaj francajn ĉekojn, sed aliaj eksterlandaj ĉekoj kreas altajn bankokostojn.
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn.
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
Aliĝilo/informpetilo
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf, 178 kB)
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren