2012-12-01
La deka NR (Novjara Renkontiĝo) okazis en Bitburg, 30 km norde de Trier, Germanio, dum la semajno ĉirkaŭ la pasinta jarfino. Partoprenis entute 177 homoj.
La dekunua NR ĉi-jarfine okazos en Xanten, proksime de Belgio kaj Nederlando. Jen la invito al ĝi.
Estos denove speciala aranĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
Novjara Internacia Semajno, NIS
Ĉiam bela: Kanto pri NR (Ĵomart kaj Nataŝa) (mp3, 4,6 MB).
Kaj jen
kun la teksto ĉe Youtube por Karaoke-kantado
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Varbslipetoj por NR/NIS (unu folio kun 16 slipoj en A8-formato, pdf)
Ĝis nun (1-a de decembro) estas 138 aliĝoj por NR kaj NIS, el kiuj 92 el eksterlando
(entute 12 landoj), 48 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.
Kiu partoprenos en la venontaj
NR 2012/13 kaj NIS 2012/13 ?
10-a NR 2011/12, Bitburg
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
9-a NR 2010/11, Saarbrücken
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
Komentoj de partoprenintoj
8-a NR 2009/10, Saarbrücken
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
7-a NR 2008/9, Frankfurto/Majno
Raporto
Gazetara eĥo
Bildoj
Partoprenantoj
Programo
Superrigardo
Infana
6-a NR 2007/8, Föckinghausen
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
5-a NR 2006/7, Trier/Mosel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
4-a NR 2005/6, Frankfurt/Main
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
3-a NR 2004/5, Marienburg/Mosel
Partoprenantoj
2-a NR 2003/4, Tecklenburg
Bildoj
Partoprenantoj
1-a NR 2002/3, Fürstenberg/Havel
Raporto
Bildoj
Partoprenantoj
Adreso de la 11-a NR 2012/13:
Jugendherberge Xanten
Südsee
Bankscher Weg 4
46509 Xanten
Telefono de la domadministrantoj:
02801 9850-0 (el eksterlando +49-2801 9850-0)
(NR-Organizantoj, poŝtelefono: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63)
Trajnstacio: Xanten; de tie per buso SL42 ĝis la haltejo "Jugendherberge" kaj fine 300 m piede.
Trajnhoraro. La buso SL42 foriras de la stacidomo ekz. en ĵaŭdo, 27-a, kaj vendredo, 28-a de dec., je la horoj 14.05, 15.05, 16.05, 17.05 kaj 18.05 (kaj ĉiuhore ĝis 0.05); fakte en ĉiuj tagoj (ankaŭ sab. kaj dim.) almenaŭ ekde 9.05 ĝis 0.05, ĉiuhore. Jen la bushoraro. La anoncita finstacio varias: Ofte "Birgittenstr.", kelkfoje "Obermörmter Schule". Nia stacio estas "Jugendherberge", ĉ. 8 minutoj (kaj la tria stacio) post "Xanten Bf."; jam iom ekster la urboj, inter kampoj; la antaŭa stacio estas "Archäologischer Park".
Mapo ĉe Google
Komenco de la renkontiĝo per la vespermanĝo en ĵaŭdo, 27-a de decembro 2012, ĉ. 18-a horo. Fino per la matenmanĝo en la 3-a de januaro 2013. Alveno de la partoprenantoj prefere inter la 14-a kaj la 18-a horo en la komenca tago aŭ laŭ interkonsento en la postaj tagoj.
Kion kunporti?
Ekzemple:
- Mantukoj (la domo donas nur en ĉ. 15 ĉambroj; kontraste litotukoj estas en la domo)
- Taŭgajn vestojn kaj ŝuojn por malvarmo kaj pluvo
- Eble ludojn, se vi ŝatas ludi
- Eble muzikilojn kaj muziknotojn, se vi ŝatas muziki
- Eble manlaborkitelon aŭ alian taŭgan veston (por kelkaj manlaboroj)
- Eble kuradŝuojn, se vi ŝatos kuri kun Klaus (aŭ sen li...)
- Bonan humoron - aŭ almenaŭ pretecon bonhumoriĝi
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la dekunua NR, ĉi-foje en Xanten, urbo proksima al Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje doni la ĉambrojn de unu koridoro al la NIS-partoprenantoj. (La ceterajn koridorojn ni planas dividi inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)
Internacia partoprenantaro
En la ok pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR), lastfoje kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 120 kaj 194 partoprenantoj; ili aĝis inter kelkaj monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas kutime trideko da familioj kun ĉ. sesdek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe tri kvaronoj venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Programo
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncertojn de jOmO kaj Tone kaj denove prezenton de Christoph Frank ( Zauberbühne):
La sonĝofranduleto
Teatraĵo kaj pupteatraĵo laŭ la bildlibro de Michael Ende - en tute nova surscenigo.
Reĝisorino: Ines Frank.
Eblos prezenti ĝin nur al maksimume 90 spektantoj. Pro tio ĝi estos dufoje prezentata.
La enhavo
En dormolando por ĉiuj la plej grava estas la dormo.
Ne gravas, kiom longe oni povas dormi sed kiel bone.
Tiu, kiu plej bone povas dormi, estas elektita kiel reĝo.
Sed kia granda malbonŝanco: la eta princino ĉiam havas terurajn sonĝojn kaj neniu povas helpi ŝin. Fine la reĝo decidas, mem trovi rimedon kontraŭ malbonaj sonĝoj.
Kadra temo: "Revoj kaj sonĝoj"
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.
La ĝenerala temo estos "revoj kaj sonĝoj".
Ĉi-foje same taŭga por infanoj kaj plenkreskuloj. Pri kio vi revas rilate al vi mem, al la socio, la medio, Esperanto...? Kaj kion vi sonĝas nokte?
Kompreneble kiel kutime estos ankaŭ multaj ofertoj pri aliaj temoj.
Koncertoj de jOmO kaj Tone
Ĉi-foje ni havos du koncertojn. Muzikos por ni
jOmO el Tuluzo, kiu ludis kaj kantis jam en la 6-a NR.
Jen eblas aŭskulti kelkajn kantojn kaj kantopartojn de la repisto Tone.
Vjera - fabeloj kaj kantoj
Vjera estas profesia franca fabelistino. Ŝi rakontas la sorĉan mondon, kun ĝiaj mirindaj fadenoj kaj strangaj okazaĵoj...
Ĉifita oldulineto renkontanta tri reĝojn dum la kristnaska nokto, aveto sidanta sur la fundo de botelo, envolvita en sia blanka barbo... Ŝi rakontas kaj kantas kun sia gitaro, por ĉiuj oreloj, kiuj ankoraŭ ŝatas la nevideblan kaj sorĉan mondon.
Vjera - kantistino
Vjera ankaŭ kantas kun gitaro siajn proprajn kanzonojn kaj aliajn en diversaj lingvoj: franca, rusa kaj Esperanto. Ŝi ŝatas ankaŭ intimajn, dolĉajn aŭ gajajn kaj ritmajn kanzonojn.
Ŝi loĝas en Tuluzo kaj kantas kelkfoje kun la muzikisto Jomo aŭ sole.
Pliaj vesperoj
Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni tre bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.
Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.) La kursojn ni listigos sube ĉe la "anoncitaj programeroj".
Infanoj preferas lerni ludante
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj.
Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj...
Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.
Unuopaj programeroj
Ĉi-sube la proksimume 80 programeroj el la 11-a NR/4-a NIS en Xanten (entute okazis ĉ. 135 sesioj).
Jen listo de multaj programeroj el la pasinta 10-a NR/3-a NIS (en Bitburg).
Ĝenerala temo: "Sonĝoj kaj revoj"
Vesperoj
- Koncertoj de TONE, jOmO, Vjera (vd. supre)
- Teatro: la sonĝofranduleto (ekde 3 jaroj; Christoph Frank)
- Programprezento, interkonatiĝo
- Silvestra festo
- Adiaŭa vespero kun kontribuoj de partoprenantoj
Ludposttagmezo "Alice en mirolando"
Prelegoj, kursoj k.s. pri diversaj temoj
(Por kelkaj el la sekvaj prezentoj, ekzemple de Alfred Schubert kaj Amri Wandel, jam ekzistas priskribo legebla kiam vi movas la musindikilon super la titolon.)
- La nederlanda biciklo-kulturo kaj infrastrukturo. (Petriko Oudejans)
- Pri fotado: Anguloj, bilderoj kaj fortrancxitaj oreloj (Alfred Schubert)
- Amo el la vidpunkto de psikologio (Danka Leyk)
- Vikipedio kaj Libera Scio (Ziko van Dijk)
- "Kono": pli efike lerni kaj teni vian konon de Esperanto. Specife interesa por instruistoj. (Bart Demeyere)
- Mazingira: lernejo, mikrokreditoj, putoj, infanoj al lernejo, radio, ... (Bart Demeyere)
- Vojaĝoj de unu ludo - pri maltro konata ludofamilio (Alain Gottcheiner)
- Budaisma meditado kaj filozofio I - V: kiel progresi al pli feliĉa vivo (Laurent Burgbacher)
- Ĉu per modernaj hejtad-sistemoj oni ŝparas nur energion – aŭ ankaŭ monon? (Alfred Schubert)
- Ĉu financa krizo ekzistas – aŭ ĉu nur estas bela mensogo? (Alfred Schubert)
- Dormado (Klára Ertl)
- Tradukateliero I - III (István Ertl)
- Kondutdependeco (nesubstancligita dependo; Encarna Teruel)
- La bildskribo Bliss (Bert Schumann)
- Fotado antaŭ ol foti (Pedro Hernández)
- Subkonscia rasismo (Pedro Hernández)
- Malkovro de ekstersunaj planedoj (Bernard-Régis Larue)
- Atentu! Zebroj estas inter ni! (Pri alttalentuloj; Doumont Valère)
- Ludetoj kaj teknikoj por persona evoluo (Anne Tilmont)
- Fuŝaj tradukoj de stratnomoj en Bruselo (Bernard-Régis Larue)
- La pontoj de Königsberg - gvidata promeno en la lando de distra matematiko (Jesper Jacobsen)
Pri Esperanto
-
Esperanto, Google kaj Maŝintradukado (Amri Wandel)
- Ĉu nur jure aŭ ankaŭ mure? - Diskuto pri la valoro de Esperanto-Centroj (Alfred Schubert)
- Kien ni iras? (Pri Esperantujo) (Alfred Schubert)
- Ĉu la fina venko denove aktualas? (Valère Doumont)
- Prospektivo kaj Esperanto (Valère Doumont)
- Esperanto en politiko kaj EDE (diskuto; Bert Schumann)
- Esperanto-movado kaj vikimedio-movado (Ziko van Dijk)
Vojaĝoj, renkontiĝoj kaj landoj
- Vojaĝo al Rumanio kaj delto de danubo (Marcel Delforge)
- La 7-a Azia Kongreso de Esperanto – Jerusalemo 2013 (18-a ĝis 22-a de aprilo; Amri Wandel)
- Fotoj pri Japanio I + II, 2007 (Bert Schumann)
- Ruando, dudek jarojn poste (Pedro Hernández)
Lingvokursoj
- Por komencantoj I - VI (Valère Doumont)
- Por progresantoj I - VI (kun Tesi, la testudo kaj/aŭ "Ĉu vi aŭdis ke..."; Gunter Neue)
- Mazi-kurso I - VI (Els de Vleeschauwer)
- Konversacia rondo I - VI (Jean-Luc Kristos)
- Babilado kun korektado (Bert Schumann)
- Pri Cseh-metodo (por instruantoj kaj instruemuloj; Bert Schumann)
Ludi
- Mahjong-kurso (Galina Beliakova)
- Krucvortenigmojn krei (Klaus Rumrich)
- Luphomo, Tabuo kaj multaj aliaj
Muziko, kanto, danco, prezentoj
- Kantado de facilaj plurvoĉaj kantoj, por plenkreskuloj kaj infanoj I - V (ekde ĉ. 8 jaroj; Saskia Idzerda)
- Kvarvoĉa ĥoro I - V kun posta koncerteto (gvidos Jesper Jacobsen)
- Cirklo- kaj liniodancoj (Danka Leyk)
- Svingo-danco (du sesioj, por ĉiuj kaj speciale por junuloj; Bart Demeyere)
- Sambo-kurso (TONE)
- Ĉu koŝmaro aŭ sonĝo?! I - III. Teatra kurso kun kaj sen pupoj (por gejunuloj kaj plenkreskuloj; Christoph Frank)
- Diversaj filmoj
Moviĝo, masaĝo, trikado, harplektado, kuketoj, landaj specialaĵoj
- Malstreĉiga gimnastiko I - III (Anna Dupéchaud)
- Teatro-sporto I - III (Ingeborg van Dijk)
- Kurso pri ĵonglado, por infanoj kaj plenkreskuloj I - IV (Klaus Rumrich)
- Kurado (Klaus Rumrich)
- Yumeiho-masaĝo (Bert Schumann)
- Jogo (Bert Schumann)
- Masaĝo piedoreflekszona (Anne Tilmont)
- Amuzaj masaĝoteknikoj (Anne Tilmont)
- Trikokurso I - III (Betti Maul)
- 5 tibetanoj (korpekzercoj; Betti Maul)
- Harplektado (Zoja Haumer)
- Ornamado de kuketoj (Ingeborg van Dijk)
- Interŝanĝo de manĝ- kaj trinkspecialaĵoj el la propra lando
Por infanoj (kaj eble aliaj)
- Balonfiguroj (Pjotr De Mulder)
- Filmoateliero I - III (Annais kaj Maureen Hurstel)
- Mia sonĝo - kreiva pentrado per lumaj farboj (Christoph Frank)
- Produktado de sonĝokaptiloj (Ines Frank)
- PAOLO:konstruo de tridimensiaj fantaziaj figuroj (ekde 5 jaroj; Ines Frank)
- Faldado de ringoornamaĵoj (Suna kaj Dalila)
- Paperfloroj (por silvestro; Suna kaj Dalila)
- Kantado kun etaj infanoj I - IV (Betti Maul)
- Legado por infanoj I - III ("La arkeo foriras je la oka"; Cyrille Hurstel)
- Piĵamaj rakontoj I - V (Nicky Janssen)
- La eta princo I - III (legata de Vjera)
- Du fabeloj (rakontas Vjera)
- Ŝminkado (Zoja Haumer)
Promenoj, ekskursoj
Tranoktado
Ĉiuj ĉambroj disponas pri propra banĉambro kun duŝo kaj necesejo.
En la kvar- kaj tripersonaj ĉambroj estas duetaĝaj litoj.
La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise (la kotizo estas la sama).
Aliĝu sen risko
Kaze de malaliĝo ĝis la 30-a de septembro ni repagos vian plenan aliĝkotizon.
(Ankaŭ poste ni plej ofte repagas vian aliĝkotizon kaze de malsano k.s., se ni ne devas pagi pro malplena ĉambro al la domo.)
Ĉu vi interesiĝas?
Tiam plenigu la ĉi-suban retan aliĝilon, la preseblan aliĝilon (pdf)
aŭ sendu retmesaĝon aŭ leteron al
EsperantoLand e. V.
Lu Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
lu.esperantolandgmx.de
Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31)
Poŝtelefono +49-173-162 90 63 (en Germanio 0173-162 90 63)
Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11)
Eble vi ne volas tuj aliĝi, sed ŝatus havi aldonajn informojn. Ni volonte respondos al viaj demandoj.
Kaj kompreneble ni ĝojos, se vi informos viajn amikojn kaj konatojn aŭ viajn klubanojn per la presebla informilo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Kotizoj 2012/13
(La kotizoj de postaj periodoj eventuale ŝanĝiĝos.)
Ĉiuj kotizoj en eŭroj (EUR)
Plena kotizo
La baza plena kotizo por sep tagoj inkluzive de silvestro estas:
Aliĝo ĝis |
30-a de aprilo |
9-a de sept. |
7-a de okt. |
9-a de dec. |
poste |
ĝis 4 jaroj |
0 |
5 ĝis 17 |
185 |
18 ĝis 27 |
190 |
200 |
210 |
225 |
235 |
ekde 28 jaroj |
300 |
315 |
325 |
340 |
350 |
(Aĝo je la komenco de la renkontiĝo)
Tiu ĉi kotizo validas por dupersona ĉambro (personoj ekde 28 jaroj) aŭ tri-/kvarpersona familia/junula/infana ĉambro (por partoprenantoj ĝis 27 jaroj kaj por familioj), kun propraj duŝo kaj necesejo.
Kutime en infanĉambroj laŭ la deziro de la familioj kune loĝas infanoj el pluraj familioj por subteni i. a. la lingvan evoluon. Kaj kompreneble la amuziĝon :-)
La kotizo inkluzivas la manĝojn kaj la tranoktadon (inkl. de litotolaĵo; mantukoj nur por la du-/unupersonaj ĉambroj), la programon (sen la ekskursoj) kaj la silvestran feston kun bufedo.
Aldono por unupersona ĉambro (kun propraj duŝo kaj necesejo):
70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage). Por partoprenantoj ĝis 27 jaroj aldoniĝas krome 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage) kompare kun la supra tabelo.
Aldono por dupersona ĉambro
(ĝis 27 jaroj): 70 eŭroj por 7 tagoj (10 eŭroj tage).
Rabato por tri-/kvarpersona ĉambro (ekde 28 jaroj, ne por familiaj/junulaj/infanaj ĉambroj): 70 eŭroj (10 eŭroj tage).
Disdono de la ĉambroj laŭ disponeblo.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Partatempa partopreno
La kotizo estas por la unua tago 22 % de la kompleta kotizo; la postaj tagoj kostas po 13 % de tiu sumo.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj por plenpagantoj
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Nura programpartopreno
La partopreno (sen la manĝoj) estas senkosta por homoj el la regiono (ĝis 50 km de la renkontiĝejo); bv. aliĝi prefere baldaŭ.
Por aliaj homoj la baza kotizo por unu programtago por plenkreskulo sen manĝoj kaj sen tranoktado estas 4 eŭroj, ĉe aliĝo post la 9-a de decembro 8 eŭroj. Tiu kotizo ne validas, se vi volas nur mallonge viziti la kunvenon; bv. taksi mem laŭ via bontrovo. Sub 18 jaroj estas senkoste. Aldoniĝas 25 eŭroj por la silvestra vespero, el kio 23,50 eŭroj por la bufedo kaj 1,50 eŭroj por la posta festo (ekde 5 ĝis 17 jaroj: sume 10 eŭroj, el kio 9 eŭroj por la bufedo kaj 1 eŭro por la posta festo). Kutimaj manĝoj tagmeze kaj vespere kostas 7 eŭrojn.
Por unuopaj tagoj sen silvestro validas do la jena tabelo:
Aliĝo ĝis |
9-a de decembro |
poste |
ĝis 17 jaroj |
0 |
ekde 18 jaroj |
4 |
8 |
Silvestro (sen tranoktado)
25 eŭroj, el kio 23,50 eŭroj por la silvestra bufedo kaj 1,50 eŭroj por la posta festo (10 eŭroj ekde 3 ĝis 17 jaroj, el kio 9 eŭroj por la bufedo kaj 1 eŭro por la posta festo).
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Ĝeneralaj informoj
Antaŭpago: Por ĉiu plenpaganto 50 eŭroj, por ĉiu partoprenanto nur de la programo 20 eŭroj; la plena kotizo, se ĝi estas malpli granda.
Kotizpago: Bv. pagi duonon de la kotizo ĝis la fino de aŭgusto, la reston ĝis la fino de novembro. Tiel vi helpos al nia financa administrado.
Aliĝdato: Ni kalkulas la aliĝdaton laŭ la retpoŝta, telefona aŭ telekopia aliĝo, se la aliĝanto ĝis la limdato forsendas la antaŭpagon. La aliĝo validas nur post la alveno de la antaŭpago kaj post nia persona konfirmo (ne sufiĉas la kontrola sendado de viaj datumoj).
Malaliĝo ĝis la 30-a de septembro: Repago de via kompleta aliĝkotizo sen subtraho. Malaliĝo ĝis la 9-a de decembro: Subtraho de 30 eŭroj por ĉiu aliĝinto. Poste/neanoncita nealveno: Neniu repago de la aliĝkotizo; necesos pagi eventuale kostojn de la domo. Kaze de malsano ks. ni kutime repagas la plenan aliĝkotizon.
Ni tre petas informi nin frue pri eventuala neveno por eviti senutilajn elspezojn.
Transdono al alia persono (skribe aŭ retpoŝte!): Neniu subtraho; pagendas laŭ la nova aĝokategorio, sed minimume la sama sumo kiel la unua aliĝinto.
Kontoj: N-ro 2596 58-301, EsperantoLand e. V., ĉe "Postbank Hannover" (germana banka kodo 250 100 30; internacia kontonumero - IBAN: DE07 2501 0030 0259 6583 01, internacia banka kodo - BIC: PBNK DE FF; ofte necesas forigi la spacojn en la kodoj), indiku "Novjara Renkontigho".
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL; kontoj de FEL kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR").
Konto eold-g, EsperantoLand, ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA; kontoj de UEA kaj pagmanieroj; indiku "por eold-g, EsperantoLand, NR"). Bv. informi nin per kopio de via mesaĝo al UEA.
Kreditkartoj kaj PayPal: Tiujn rimedojn vi povas uzi, se vi sendas monon tra niaj kontoj ĉe FEL kaj ĉe UEA. Pri detaloj kaj iliaj kostoj vidu sur la supre indikitaj paĝoj de ili.
Eblas antaŭpagi ankaŭ per sendado de eŭro-monbiletoj aŭ de ĉeko (je la risko de la sendanto) al Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand e. V., Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. Ni kutime traktos ĉekon kiel garantiaĵon - ni do redonos ĝin dum la renkontiĝo kaj petos la kompletan pagon. Ni povas enkasigi germanajn ĉekojn, sed eksterlandaj ĉekoj kreas bankokostojn (ĉ. 15 EUR).
La ekskursoj estos aparte pagendaj. La litotolaĵoj estas inkluzivitaj, sed bv. kunporti viajn proprajn mantukojn (se vi loĝos en 3-/4-persona ĉambro).
Rabatojn ni donos al programkontribuantoj kaj helpantoj laŭ interkonsento.
Rabato por eksterlande loĝantaj partoprenantoj (Eŭropo): 14 eŭroj (2 eŭroj tage).
Rabato por ekstereŭrope loĝantaj partoprenantoj: 42 eŭroj (6 eŭroj tage).
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
Aliĝilo/informpetilo
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Programo
Lingvo-kursoj
Anoncitaj programeroj
Kotizoj
Nura programpartopreno
Kondiĉoj
Aliĝilo/informpetilo
Presebla informilo kun aliĝilo (pdf)
EsperantoLand e. V.
Louis Ferd. v. Wunsch-Rolshoven
Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus
10551 Berlin
Germanio
Kontakto
Telefono: | +49-30-6 85 58 31, | en Germanio: 030-685 58 31 |
Poŝtelefono: | +49-173-162 90 63, | en Germanio: 0173-162 90 63 |
al la ĉefpaĝo (en Esperanto)
supren